Peto-alvoko al la esperantistoj de eksa Sovetio

   En la nuna tempo klare videblas la misa situacio, kiampreskaŭ la tuta aktivado de E-organizoj okazas nur E-te kajpreskaŭ ne celas eksteran publikon. La samo koncernas ankaŭdiversajn adresarojn de E-organizoj kaj de unuopaj esperantistoj.Ekstera homo preskaŭ ne povas trovi nacilingve la informojn,kiom vaste estas praktikata Esperanto kun klaraj pruvoj pri tio.
   Konsiderante, ke la tempo de ĵonglado per nekontroleblajasertoj jam pasis, mi iniciatis kompilon de la listo de E-delegitojpor Neesperantio, kiuj povus servi kiel ligilo inter la E-ta kajnee-ta mondoj. La plej ĉefa tasko de tiuj homoj estas servi kiellumturoj, helpante al la eventualaj interesitoj trovi konkretajnpruvojn pri utileco de Esperanto kaj utiligeblan helpon priĝia lernado kaj uzado. La listo estas libere legebla en lapaĝaro "esperantio.narod.ru" (sekvu la ligilon "Kie troviesperantistojn", ruslingve - kontrolu, ĉu via urbo jam estas prezentita aŭ ne!). Jam nun formulinte la serĉ-petonkiel "Kiel kaj kie trovi esperantistojn" (ruslingve ĉe unu el laplej popularaj serĉ-serviloj yandex.ru) la eventuala interesitopovas tuj trovi la liston.
   La listo tamen bezonas pluan kompletigon, ĉar multaj urboj (eĉ tiuj, en kiuj certe estas aktivaj esperantistoj) ankoraŭ ne estas prezentitaj. Ni serĉas delegitojn el la loĝlokoj, kiuj ankoraŭ ne eniris la liston.
   La eventualaj "delegitoj" estu laŭeble spertaj pri la lingvokaj movado, laŭeble posedu almenaŭ malgrandan E-bibliotekon kajestu atingeblaj telefone/ret-poŝte. Ĉio ĉi ne signifas, kela persono, ne posedanta ion el la ĵus listigita, neniel povasesti delegito. La celo estas prezenti laŭeble pli grandankvanton de la urboj. Eĉ se vi ne havas tion aŭ ĉi tion, sedtamen sentas vin preta partopreni kaj - plej ĉefe - volasservi kiel ligilo inter neesperantistoj kaj E-mondo, ajnokazealiĝu al la listo. Eĉ se vi mem ne povos helpi al la homo, vi ja povosturni lin al via pli kompetenta konato aŭ konsili al li, kiel kontakti iun E-organizon.

   Ĉiu aliĝonto prefere menciu (ne nepre ĉion, sed ju plimultos la informoj, des pli facilos ilin uzi):
   1) Nomon, patronomon, familinomon;
   2) Poŝt-adreson (tute ne ĉiuj ankoraŭ povas uzi ret-poŝton,tial mencio de la ordinara adreso estas dezirinda);
   3) Kontaktan telefonon (dezirinde);
   4) Ajnajn kromsciigojn;
   5) Se en via urbo aktivas E-klubo - menciu ĝiajn koordinatojnkaj tempon de la kunvenoj.
   Kontaktaj adresoj de E-organizoj kaj servoj estas aparte necesaj.

   Bonvolu ne timi, ke aliĝo al la listo postulos de vi multe da laboro aŭ aktivado. Mi ege dubas, ke la petoj pri la helpo vere multos. Tamen se la listo helpos almenaŭ unu homon, tio estos jam utilo. Krome, la listo havos ankaŭ tre gravan propagandan valoron - oni povos uzi ĝin kiel klaran kaj por ĉiu tuj komprenebla pruvo de tio, ke esperantistoj ja ekzistas kaj eĉ pretas helpi al vi esperantistiĝi. Svingado de ĉiuj niaj E-lingvaj jarlibroj kaj adresaroj neniel impresos la eventualan interesiton, sed la eltrovo, ke eblas trovi esperantiston en sia urbo pere de klara ruslingva listo, certe havos pli da efiko. La sento, ke oni dekomence estas ne sola kaj povas ricevi helpon de pli spertaj esperantistoj, estas tre kuraĝiga. Krome, pere de esperantistoj eblas pli rapide eniri la organizitan movadon.

   Eĉ se vi mem ne volas aliĝi al la listo, vi povas grave kontribuial la sukceso de la projekto, se helpos al disvastigo de tiesretaj koordinatoj, aldonante ligilon al ĝi en via ttt-paĝo. Krome, informu pri la projekto ĉiujn viajn E-konatojn, kies urboj ankoraŭ ne estas prezentitaj en la listo.
   Memoru, ke la sorto de interesito pri E-to grave dependas de tio,kiel rapide li trovos helpon de "vivaj esperantistoj" kaj kielrapide li sukcesos eniri la movadon.

   Viajn sinproponojn sendu al Pavel Moĵaev (mevamevoyandex.ru).La ret-adreso de la projekto estas esperantio.narod.ru.

На начало сайта
Al komenco


Hosted by uCoz