Czin Ŝentanj

Dek naŭ ĝojoj de la vivo

Dum kulmino de somero, kiam senkompate brulas la suno kaj estas eĉ ne unu nubeto, nek bloveto, kiam la korto ĉe la domo fariĝis inkandeskigita pato, kaj eĉ la birdoj ne enflugas en ĝin, kiam sur la korpo roje fluas ŝvito, kiam mankas fortoj eĉ por manĝi kaj vi kuŝaĉas, kvazaŭ sako, suferante pro varmego, kaj oleeca tero estas impregnita de miasmoj, kaj muŝoj rondflugas antaŭ la nazo mem, tedante per sia zumado… Se do en ĉi tempo subite nigriĝos la ĉielo kaj ekpluvegos, kvazaŭ samtempe ekbatus miliono da feraj gongoj, kaj bena pluvo momente forlavos ŝviton, sensoifigos la sekigitan teron, forpelos muŝojn kaj ebligos finfine manĝeti kun apetito jen ĝojo!

En la korteto antaŭ la kabineto elŝiri kreskaĵojn de lapo kaj de herbaĉoj kaj planti unu-du dekojn da bananujoj jen ĝojo!

Paŝante tra la strato ekvidi du fisaĝulojn, arde diskutantajn pri io kun protrudaj okuloj kaj ruĝiĝintaj vizaĝoj, jam tenantajn unu la alian je la brustoj kaj sufokiĝantajn pro vortoj… kaj subite iu altkreska junulego momente distiros ilin disflanken kaj per unu laŭta krio ĉesigos ilian diskuton jen ĝojo!

Kiam la lernantoj senstumble parkere deklamas antikvajn librojn, kvazaŭ la akvo, lirlante, verŝiĝas el kruĉo jen ĝojo!

Post manĝo pro neniofarado esplori sian kofreton kun paperoj kaj subite trovi pruntokvitancojn en kvanto de ĉirkaŭ kelkaj dekoj, kaj estu ĉi kvitancoj donitaj antaŭlongege, kaj estu jam neniu ebleco ricevi kontraŭ ili monon… Kunmeti ĉiujn kvitancojn en amason kaj bruligi ilin, rigardante, kiel griza fumeto degelas en la ĉielo jen ĝojo!

Post matena vekiĝo ekaŭdi, kiel la samfamilianoj suspire rakontas unu al la alia, ke nokte iu mortis, kaj poste ekscii, ke tiu sorto trafis la plejan friponon en la urbo jen ĝojo!

Dum malluma nokto enlitiĝi, sentante sin malsana kaj senforta, sopirplene dormeti dum mateno kaj poste subite ekaŭdi gajan birdopepadon, demovi la kurtenon kaj, rigardinte tra la fenestro, ekvidi la helan sunon kaj lavitan de pluvo boskon jen ĝojo!

Ekscii vespere, ke najbare ekloĝis bonkonduta homo, sekvatage viziti lin gaste kaj trafi lin leganta libron, kaj poste la mastro ĝentile proponos al vi eksidi kaj diros: “Ĉu vi bonvolos konatiĝi kun ĉi tiu libro?”, kaj ĉarme interparolos kun vi ĝis ekmallumo, kaj kiam vi subite eksentos malsaton, li mem demandos: “Ĉu vi malsatas?” jen ĝojo!

Eĉ ne revi pri la nova domo, kaj poste, neatendite akirinte monon, tamen komencigi la konstruadon kaj de mateno ĝis vespero aŭdi parolojn nur pri tabuloj kaj ŝtonoj, tegoloj kaj brikoj, karbo kaj najloj, pensadi pri tio, kiel aranĝi sian estontan loĝejon, kaj ne havi eblecon en ĝi ekloĝi… Kaj subite en iu bonega tago la konstruado estas finita, la plankoj en la domo estas ĝispure balaitaj, sur la fenestroj estas streĉita la papero, sur la muroj pendas pentraĵoj, kaj en la domo ne plu amasiĝas laboristoj, kaj ĉirkaŭ vi sidas la malnovaj amikoj — jen ĝojo!

Dum vintra nokto lante trinki vinon, kaj poste malfermi la fenestron kaj ekvidi la korton, kovritan de neĝo — jen ĝojo!

Delongege revi fariĝi monaĥo kaj suferi pro tio, ke ĉe ies vido ne eblas manĝi viandon, kaj poste monaĥiĝi kaj ĉe ĉies vido ĝui grasaĵojn, kaj krome eklavi sin en varmega tago kaj bone prirazi la kapon — jen ĝojo!

Frotestiginte kalojn, dumlonge ilin vapormoligi, kaj poste, sin ŝlosinte en la ĉambro, fortranĉi ilin — jen ĝojo!

Neatendite trovi inter siaj dokumentoj sendaĵon de l’ malnova amiko — jen ĝojo!

Longe vivinte en fremdlando, reveni al la patrio kaj ekvidi demalproksime la pordegon de la gepatra domo, ekaŭdi la konatajn voĉojn de l’ virinoj kaj infanoj — jen ĝojo!

Vidi, kiel la homo skribas reklamŝildon je grandaj hieroglifoj — jen ĝojo!

Malfermi la fenestron kaj forpeli ĉiujn muŝojn — jen ĝojo!

Servi en provinca ŝtatoficejo kaj ĉiutage eniri en la korton de l’ administrejo ĉe tamburbatado — jen ĝojo!

Redoni ĉiujn siajn ŝuldojn — jen ĝojo!

Rigardadi forajn lignofajrojn en kampoj — ankaŭ tio estas ĝojo!

Esperantigita fare de P. Moĵajev
tra la ruslingva traduko de V.V. Maljavin

 

Czin Ŝentanj (1608 — 1661) famiĝis ĉefe kiel dramisto kaj literatura kritikisto; li estis ŝatanto de nova prozo, simila al la buŝa lingvo.


Reen al la libro-listo


Hosted by uCoz