Ĉar nasko kaj morto senĉese alternas, kaj ĝermas la semo, kaj falas la bero, sed vivas la Vivo, la Vivo eternas!

Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto
en la internacia lingvo Esperanto

Kajero 15




   Ĉi-kajere bonvolu legi la artikolon pri la plej elstara ukrainia poetino Lesja Ukrainka



Amara feliĉo de Lesja Ukrainka

     Ŝajnis, la sorto mem destinis tiun junulinon vivi kviete kaj nerimarkite, sen amo kaj tiom pli sen blindiĝo pro pasio, sen batalado kaj animaj turmentoj. De kie, imagu, aperu pasioj en la korpo, kripligita de malsano? Kiuj animaj turmentoj kompareblas kun malsan-turmentoj? Sed dum tuta sia vivo ŝi sukcesis ĉion: ami, suferi, renaskiĝi el polvo por la nova amo kaj - kreadi...

     Larisa Petrivna Kosaĉ (komento 1), karese nomata ene de la familio Lesja, naskiĝis la 25-an de februaro 1871 en la urbo Novograd-Volinskij, en tiu parto de la nuna Ukrainio, kiu estis ero de Rusia imperio. Ŝi estis la plej aĝa el la kvin fratinoj. La patro - Pjotr Platonoviĉ - estis riĉa bienulo, homo tre klera kaj delikata. La patrino - Olga Petrivna - estis vera literatura aganto: ŝi verkis versaĵojn kaj rakontojn por infanoj, estis publikigata sub la plumnomo Olena Pĉilka (komento 2). La frato de l' patrino, amata onklo de Lesja, Miĥail Dragomanov estis fama sciencisto kaj publika aganto. En la domo de geKosaĉ-oj preskaŭ ĉiu-ripoztage kolektiĝis plej rafinita societo: verkistoj, pentristoj, muzikistoj, estis aranĝataj etaj ekspozicioj, hejmaj koncertoj kaj spektakloj. Tial la amon al la arto Lesja kaj ŝiaj fratinoj alproprigis ekde plej fruaj vivo-jaroj. Lesja tamen, jam naskiĝis kun denaska sento pri beleco. La belon ŝi sentis ne nur en arto, muziko aŭ klasika literaturo - ŝi scipovis trovi kaj ensorbi ĝin el naturo, el popolfabeloj, el la melodia ukraina lingvo; poste, jam en ŝia matura kreado aperos samtempe la klasikaj kaj la popolaj trajtoj - ĝuste tio aldonos la neripeteblan specifecon al ŝiaj versaĵoj kaj dramoj.
     Ĝis dekjara aĝo Lesja estis sana kaj bela knabino. Kaj tre talenta - multflanke talenta. La patrino, Olga Petrivna, estis kontraŭ la sistema klerigo por siaj infanoj, opiniante, ke eĉ ne unu klerig-institucio povos fordoni al la infano tiom da atento, kiom bezonatas por evoluigo de ĝiaj kapabloj, kaj rifuzis sendi la infanojn al lernejo. Ĉiuj fratinoj de geKosaĉ-oj lernis hejme. Al Lesja, kiel al la plej aĝa infano, oni fordonis plej multe da atento. Dum malfruaj jaroj ŝi rivelis plej brilan talenton en muziko: jam estante kvinjara ŝi bone ludis pianon kaj komponis malgrandajn komponaĵojn. Oni aŭguris al ŝi brilan muzikan karieron. Sed ĉiuj esperoj estis disbatitaj de malsano.
     En januaro 1881 Lesja malvarmumis. Komence ŝin turmentis febro, poste aldoniĝis akuta doloro en la gambo. La kuracistoj suspektis pri reŭmatismo. La gepatroj turnis sin al la plej bonaj specialistoj, kaj al medicinistoj, kaj al popol-sanigantoj, ekzorcistoj. Oni kuracis Lesja-n per ungventoj, herbaĵoj, ekzorcoj, karaj piloloj kaj alveturigataj ŝlimoj. Sed ĉio estis vana - la malsano progresis, rampis supren kaj baldaŭ atingis la manojn de la knabino. Pro turmentaj doloroj oni estis devigitaj rifuzi muzik-lecionojn. Kaj baldaŭ - eĉ forgesi pri normala vivo. La definitiva diagnozo estis plej terura - osta tuberkulozo. La kuracistoj proponis operacion, la gepatroj konsentis.
     La operacio pasis malsukcese. Unu mano de Lesja restis kripligita, kaj ajnaj movoj, eĉ malrapida paŝado, nun turmentis ŝin. Obeante la rekomendojn de la kuracistoj, oni devigis Lesja-n dum tutaj diurnoj senmove kuŝi en la lito. Kaj tio estis malturmentiga eĉ por ŝi mem - pro senmoveco la doloro malakutiĝis. La gepatroj ne perdis esperon, veturigadis Lesja-n al maro, en Germanion kaj en Italion. Sed nenio povis helpi al ŝi.
     Ĝuste tiam ŝi alpasiiĝis al legado. Fakte, neniujn aliajn distrojn ŝi nun povis havi, kaj legado helpis forgesiĝi, donis nutraĵon por la menso kaj animo. Lesja kun pasio legegis pri elpensitaj aventuroj de literaturoj herooj, kiuj forportadis ŝin el la turmente senespera realeco. La librojn oni alveturigadis en la bienon de geKosaĉ-oj per multaj kestoj. Estas bone, ke tion permesis la rimedoj. Lesja legis en tri lingvoj - en la rusa, germana kaj franca. Pliaĝiĝinte, ŝi kun bedaŭro rimarkis, ke preskaŭ ne ekzistas la ukrain-lingva literaturo en la gepatra lingvo kaj tradukoj de grandaj poetoj al la ukraina. Ŝi mem provis traduki la ŝatatan Heine-n. Sed ne tio fariĝis la ĉefa afero de ŝia vivo.
     Sian unuan versaĵon Lesja verkis, estante dekjara - baldaŭ post kiam la malsano katenis ŝin al la lito. En 14 jaroj aperis la unua publikigo en la revuo "Zorja" ("Aŭroro"), sur kies paĝoj la juna poetino aperis sub la plumnomo Lesja Ukrainka (komento 1). En la antaŭrevolucia Rusio oni kutimis nomi Ukrainion "Malgranda Rusio", kaj la ukrainojn - "malgrandaj rusoj". La ukrainia inteligencio opiniis tion ofenda, kaj Lesja helpe de sia plumnomo kvazaŭ demonstris sian naciismon. Tamen, en ŝia kreado estis nenio naciisma, krom tio, ke ĉiuj versoj estis verkitaj ukrainlingve. La nacia - estis. Sed ne pli, ol ĉe Nikolaj Vasiljeviĉ Gogol (komento 3), preferinta verki siajn "Vesperoj en vilaĝeto ĉe Dikanjka" en la rusa. Sed dum tempoj de Gogolo verkado en la ukraina ankoraŭ ne estis moda, dum en fino de l' jarcento, kiam Lesja Ukrainka surpaŝis la literaturan vojon, verki en la rusa estis neakceptebla por ukraino.
     La unua vers-kolekto de Lesja Ukrainka aperis en 1893. Ŝi estis 22-jara, kaj ŝi preskaŭ ne lasis la liton. Malgraŭ ke la libron eldonis la patro kontraŭ propra mono, la legantaro kaj precipe la kritikistaro renkontis la libron pli ol jubile. Lesja multe verkis pri amo, tamen mem ne sciis ĝin kaj, laŭ la opinio de la patrino, neniam devus ĝin ekscii... Kiu povus sincere ami malfeliĉan, kripligitan estulon? - opiniis Olga Petrivna kaj sugestis tiun penson al la filino. Se dum iu vespero en la domo de geKosaĉ-oj iu junulo donis atenton al la saĝa kaj jam fama Lesja , Olga Petrivna preskaŭ ĉiam insistis pri nelasado de li al la hejmo, certa, ke vican admiranton povas interesi nur riĉeco de patro de Lesja , sed ne riĉeco de ŝia animo. Lesja entute estis favorantino de la patrino, tiom pli - ŝia sola infano, kiu por ĉiam restis malgranda kaj senhelpa, bezonanta ĉiutagajn prizorgojn. La aliaj filinoj elkreskis, edziniĝis kaj fariĝis plene memstaraj. Olga Petrivna lasis ilin, direktinte la tutan ĵaluzan patrinan amon al Lesja. La patrino zorgoplene flegis ŝin, sed pri la zorgado ŝi iom trois.
     Kaj malgraŭ ĉio, malgraŭ sia senhelpeco kaj senlaca patrina inspektado, Lesja tamen sukcesis trovi sian unuan amon. Lia nomo estis Sergej Konstantinoviĉ Merĵinskij. Li estis duone polo, revoluciulo, mortanta pro ftizo, sed flagranta je sopiro pri heroaĵo kaj sinofero - almenaŭ en la fino, se li estas jam definitive kondamnita morti... En la domon de geKosaĉ-oj lin venigis la onklino de Lesja, kompatanta revolucian agadon. Ne estas mirige, ke ĝuste tiu romantika junulo fariĝis por Lesja heroo de ŝiaj junaĝaj revoj. Krom tio, al li sufiĉis empatio por dividi la sentojn de la malsana junulino. Do la unua amo de Lesja estis feliĉa jam per la fakto de reciprokeco. Sed pri ĉio alia la amo estis mort-kondamnita... Ambaŭ geamantoj estis malsanaj. Lesja korpe dependis de la patrino. Kaj al Olga Petrivna Merĵinskij malplaĉis eĉ pli ol iu ajn. Unue, ĉar li plaĉis al Lesja kaj jam pro tio estis pli granda danĝero, ol tiuj, kiuj amindumis al Lesja, sed ne plaĉis al ŝi. Due, ĉar Merĵinskij estis malsana. Trie, ĉar li estis revoluciulo, kaj Olga Petrivna estis certa, ke li bezonas ne Lesja-n, sed monon por revolucio; krom tio li certe enplektos la filinon en iujn malagrablaĵojn, kiuj ĉiam najbaras la vivon de revoluciuloj...
     Konklude - oni malpermesis al Merĵinskij vizitadi la domon. Lesja suferis, sendadis al li karesplenajn leterojn, petegis la patrinon permesi al ili rekuniĝi, ripetadis, ke ŝi neniam estos feliĉa sen li. Sed la patrino persistis pri la sia. En 1901 venis la sciigo, ke Merĵinskij malvarmumis en Minsko kaj nun mortas pro akuta ftizo. Tiam 30-jara Lesja montris ne kutiman por ŝi decidecon kaj simple lasis la hejmon. Ŝi ekvojaĝis sola. Tio estis ege riska: ŝi tre malfacile movis sin, tre malbone sciis la mondon, tre rapide laciĝis... Sed ŝin kondukis la amo kaj doloro.
     Lesja sukcese atingis Minsko-n kaj sukcesis vidi Sergej-on antaŭ la morto. Li mortis sur ŝiaj manoj. En ŝiaj brakumoj. Ili kuŝis apude en la sama lito, la kapo de Sergej kuŝis sur ŝia brusto, ŝi brakumis lin kaj eksentis, kiam la raŭka spirado haltis kaj ĉesis pulsi lia koro. Dum la nokto de lia morto, en la sama loĝejo, kie en la gastoĉambro kuŝis la korpo de l' amanto, kovrita de littuko, Lesja, larmumante verkis dram-poemon "Oderĵimaja" ("Obseditino"). Dum unu nokto - kaj poste korektis eĉ ne unu linion! Poste ŝi rememoris: "Mi konfesas, mi verkis en tiun nokton, post kiu mi verŝajne vivos longe se tiam restis viva. Se min iu demandus, kiel mi eliris el ĉio ĉi, mi povus respondi: "J'en ai fait un drame" - mi kreis el tio dramon!".
     Ankoraŭ longe la bildo de Merĵinskij brulis kiel neestingebla kandelo en animo de Lesja. Kaj inspiris ŝin al novaj kaj novaj versaĵoj, kiujn ŝi verkis unu post la alia dum jaro post lia morto - la jaro de teruraj turmentoj... Poste tiuj versaĵoj konsistigis la vers-kolekton, kiun Lesja jam malkaŝe dediĉis al Sergej Konstantinoviĉ Merĵinskij.
     Lesja funebris pri Merĵinskij dum ses jaroj. Sed la sorto ridetis al ŝi - Lesja denove ekamis - kaj denove estis amata.
     Lia nomo estis Kliment Kvitka - li estis sciencisto, muzikisto-folkloristo, kolektanto de popol-kantoj. Ilin interproksimigis komuneco de la interesoj, kaj poste venis amo. Kliment - malkomunikiĝema, morna - eksentis en Lesja la parencan animon: la karesan, multe turmentitan kaj pro tio - kondolencoplenan. Kaj li ne timis malfermiĝi antaŭ ŝi, ellasi el la koro koŝmarojn, kiuj ekde la infaneco turmentis lin. La afero estas, ke Kliment Kvitka kreskis adoptito en riĉa familio, kaj lia patrino estis diboĉema, estis inspektata de polico kaj malgraŭ ĉio havis arogon vizitadi la domon, kie oni adoptis la infanon, kaj ĉantaĝi la gepatrojn per tio, ke ŝi forprenos la infanon. Kompreneble, ŝi bezonis nur monon, tute ne infanon. Sed la bebo tion ne komprenis, kaj tre timis, ke oni finfine fordonos lin al fi-ŝmirita, kriema virinaĉo. Kaj la plej terura - Kliment ja sciis, ke ŝi estas lia vera patrino! Tial li ekde plej frua infaneco perceptis la mondon kiel ion malfortikan kaj pasie revis pri fortika haveno, kiun li, tamen, neniel povis trovi. Lesja fariĝis lia haveno. Malgraŭ la aktivaj protestoj de la patrino, kiu tute pravigeble opiniis, ke Kliment estas malriĉa kaj nesufiĉe adaptita al la vivo, ne havas fidindan profesion, kiu povus garantii panpecon, kaj ne povos fariĝi inda apogilo por la malsana virino - tiom pli, ke li estis malpli juna ol Lesja je 6 jaroj, tiu diferenco pri la aĝo estas simple maldeca. Malgraŭ ĉio Lesja decidis, ke ekde nun ŝi mem direktas sian sorton kaj forveturis kun Kliment. Ili estis ekzilie geedzigitaj. Olga Petrivna persekutis la geamantojn kaj eĉ petis ekleziajn kaj sekularajn potencojn akcepti ilian geedziĝon nevalida. Sed ŝi ne kapablis tamen montri konsiderindajn kaŭzojn krom la malsanon de la filino. Kliment kaj Lesja restis geedzoj. Sed la interrilatoj de Lesja kaj la patrino malboniĝis por ĉiam.
     Pri unu afero la patrino estis tamen prava, la novedzo apenaŭ povis vivteni la familion. Sed ja Lesja bezonis karan kuracadon, ĉiujarajn veturojn en Italion, Egiption, Germanion, Aŭstrion. Ĉio ĉi vere bezonatis por plilongigi la vivon de la estingiĝanta Lesja. Sed ja estingiĝi ŝi komencis ĝuste tiam, kiam ŝi estis plej feliĉa... Lesja disvendis la doton, ĉiujn almenaŭ iom kostajn aĵojn. Zorge konservata estis nur la biblioteko. Ŝin helpis la fratinoj kaj per ili - ankaŭ la patrino, kiu ne povis proponi la helpon malkaŝe, tio ja signifus, ke ŝi rezignaciis pri la elekto de la filino. Sed ŝi ne rezignaciis! Ŝi plu superŝutis Kliment-on per indignaj leteroj, en kiuj ŝi nomis lin "malhonestulo, edziĝinta al mono de Kosaĉ-oj-Dragomanov-oj". Lesja neunufoje provis repaciĝi kun la patrino, sed nenio rezultis: la patrino ne pardonis al Lesja ŝian memdecidemon kaj al Kliment - tion, ke li estis amata de Lesja kaj edziĝis al ŝi, ne sukcesinte poste garantii al ŝi dignan vivnivelon. Kaj ĉefe - ŝi ne povis pardoni tion, ke edzinece Lesja estis tre feliĉa kaj per tio renversis ĉiujn patrinajn antaŭjuĝojn.
     Aŭtune 1911 la malsano de Lesja komencis progresi. Pro grandega kvanto de konsumataj kuraciloj ŝiaj renoj komencis misfunkcii. Sed ĝuste la lastaj, la plej turmentaj jaroj fariĝis la plej fruktodonaj rilate la kreadon. Ĝuste tiutempe ŝi kreis sian faman dramon "Lesnaja pesnja" ("Arbara kanto") - pri la amo de niksino Mavka al vilaĝa junulo kaj pri la homa krueleco, pereiginta tiun amon. "Arbara kanto" havis grandegan sukceson, ĝi estis tuj surscenigita kaj ĝis nun ĝi estas prezentata en multaj teatroj. Poste Lesja ekokupiĝis eĉ pri pli malfacila temo - la historio de Donĵuano. Kaj ŝi verkis la dramon "Kamennij gostj ili Don-Ĵuan" ("Ŝtona gasto aŭ Donĵuano")...
     Lesja Ukrainka mortis en Kartvelio, en Surami, kie tiam laboris ŝia edzo. Ŝi mortis, domaĝante la pripensitan, sed ne verkitan, la amon, kiun ŝi ne sukcesis ĝui ĝissate, la edzon, kiun ŝi lasis tute sola... Oni enterigis ŝin en Kievo en Bajkova tombejo.
     Malgraŭ ĉiuj timoj de Lesja, Kliment Kvitka travivis longan kaj bonfartan vivon. Post la revolucio li dum 20 jaroj laboris en la Ŝtata konservatorio "Ĉajkovskij" kaj ĉiam estris la kunvenojn, dediĉitajn al la memoro de Lesja...



       La aŭtoro - Jelena Prokofjeva
       Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (oktobre 2003)


       Komentoj:

  • 1) La heroino estis ukrainino. La ukrainoj, same kiel rusoj havas personan nomon (ĉi tie - Larisa), patronomon (kiu estas derivaĵo de la nomo de l' patro; ĉi tie - Petrivna) kaj familinomon (Kosaĉ). La nomo, kiu plej glorigis la heroinon estas ŝia plumnomo Lesja Ukrainka, laŭvorte signifanta Lanjo la ukrainino.
  • 2) La vorto pĉilka signifas ukrainlingve abeleto.
  • 3) Nikolao Vasiljeviĉ Gogol (01.04.1809-04.03.1852) estas konata al la esperantistaro kiel Gogolo, kies komedion "Revizoro" tradukis Esperanten jam Zamenhof mem. Gogolo estas konsiderata unu el la plej grandaj rusaj verkistoj malgraŭ ke li naskiĝis en Ukrainio kaj estis pli ukrain-kulturulo, ol rus-kulturulo. La frua kreado de Gogolo estis dediĉita al Ukrainia vivo. Ukrainlingve li ne verkis, malgraŭ ke lia patro estis fama ukrainlingva verkisto kaj dramisto.

Por rigardi kelkajn fotojn de Lesja Ukrainka sekvu la jenajn ligilojn:

http://lesiaukrainka.crimea.ua/images/portrait.gif
http://libr.fk.lutsk.ua/assets/images/Lesya_Ukrainka.JPG
http://www.sinfo.ru/site/today/dayin/3047/3047.jpg
http://wax.com.ua/wax/lesia.jpg


Jen la tuto!

La materialoj, aperantaj en la retlisto "Art-Mozaiko" estas libere disvastigeblaj
ĉe mencio pri la fonto

Kontaktebleco:

La retliston preparas kaj kunordigas Mevo
mevamevo@yandex.ru

Aboni la retliston: abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/ (ne plu aktuala)



Reen al la listo de ĉiuj numeroj


Hosted by uCoz