Ho, jen vi, Esperanto!.. Vi estu mia bela mensogo sorĉebrila, vi estu la konsolo en nia mond' amara!

Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto
en la internacia lingvo Esperanto

Numero 16
Ĉi tio estas ripeto de la 16-a numero, kiu trafis la arkivon, sed, ŝajne, ne atingis la abonantojn




   Ĉi-kajere bonvolu legi la artikolon pri la fama angla verkistino Etel Lilian Voynich



Etel Voynich - amatino de Ojstro

     Etel (komento 1) estis deksepjara, kiam ŝi unuafoje trafis Luvron. Ĝuste tie, en unu el la haloj de italaj pentristoj ŝi renkontis Lin. La amon de la tuta sia vivo. Malhelhaŭta junulo kun brula rigardo kaj rigide kunpremita buŝo rigardis al ŝi de sur la "Portreto de nekonato" pentrita de Franĉibiĝo (komento 2)...

     Li ŝtelis la koron de la juna blonda anglino ĉe la unua rigardo kaj por ĉiam... Dum la tuta tempo, kiun ŝi loĝis en Parizo, ŝi ĉiutage venadis en Luvron por rendevuo kun la amato. Kaj kun ĉiu tago ŝi eksciadis pri li ĉiam pli kaj pli. Ŝi konis jam ne nur lian vizaĝon, sed liajn animon kaj pensojn, lian sorton, tragikan kaj romantikan. Kiam venis la tempo por reveni en Anglion, ŝi aĉetis kopion de la portreto kaj kelkajn ĝiajn malpli grandajn reproduktaĵojn. Kaj dum tuta sia vivo, kien ajn ĵetus ŝin la sorto, sur muro en ŝia ĉambro nepre pendis unu el tiuj reproduktaĵoj. Kaj dum la tuta vivo ŝi senespere amis lin, sole lin, kaj tristis, ke ŝi ne povas unuiĝi kun la amato. En ŝia vivo estis aliaj viroj, ĉar tia estas la vivo... Sed ŝia koro apartenis al la junulo de sur la portreto. 16 jarojn post la unua renkontiĝo ŝi verkis pri li la libron - tiel iliaj nomoj unuiĝis por ĉiam. Ŝia nomo estis Etel Lilian Voynich, kaj lin la mondo eksciis sub la pseŭdonimo Ojstro.
     Etel Lilian Boole [Bul] naskiĝis la 11-an de majo 1864 en Irlando, en la urbo Kork. Ŝia patro estis fama angla matematikisto Ĝorĝ Boole (komento 3). La patrino - naskita kiel Meri Everest - estis filino de profesoro pri la helena lingvo kaj fratino de Ĝorĝ Everest, ĉefo de la angla topografia ministerio, omaĝe al kiu estis nomita la plej alta monto de la mondo. Meri Everest interesiĝis pri matematiko, kaj komence lernis ĉe Ĝorĝ Boole, kaj poste edziniĝis al li kaj naskis 5 filinojn. Etel Lilian estis la plej juna.
     Cetere, sian parton Etel ne memoris. Li mortis, kiam ŝi estis duonjara. Meri Boole-Everest forveturigis la filinojn en Londonon, kie ŝi instruis matematikon kaj verkis artikolojn por matematikaj revuoj. Ili vivis malriĉe. Kiam Lilian estis okjara, ŝi komencis maldikiĝi kaj tusi, kio evidente atestis pri la "pesto de la 19-a jarcento" - ftizo. Necesis forveturigi ŝin el la humida kaj fumoplena Londono, kaj la patrino ne trovis ion pli bonan, ol forsendi la filinon al ties onklo - la frato de Ĝorĝ Boole, tre riĉa homo. Li havis sian propran bienon, li laboris kiel minej-administranto kaj promesis eduki Etel egale kun siaj infanoj. Li plenumis la promeson - sed kia estis tiu eduko! Makabra religia fanatikulo-puritano opiniis edukado la komplikan sistemon de malpermesoj; ĉiun malpermes-rompon sekvis severa puno. Oni vergis la infanojn, igis ilin tagmanĝi stare aŭ eĉ tute lasadis ilin sen tagmanĝo, ŝlosis ilin en malluma kamero... Al la malsanema Etel oni, tamen, rilatis iom pli milde, ol al la aliaj. Oni almenaŭ ne batis ŝin kaj ne malsatigis. Sed moralaj turmentoj, insultoj kaj torturoj per timo kaj soleco en la malluma kamero estis aplikataj al ŝi multfoje. Foje la onklo akuzis ŝin pri ŝtelo de sukerpeco. La knabino neis sian kulpon - kaj estis ŝlosita en la kamero por la tuta nokto. Matene la onklo diris, ke li igos ŝin trinki iun specialan kemiaĵon, kiu senerare malkovros la formanĝitan sukeron. Tiam Etel, rigardante rekte al liaj okuloj skandis: "Mi dronigos min en la lageto". La onklo retiriĝis, kaj poste eĉ entute resendis ŝin al la patrino, por ke ŝi ne fi-influu liajn geinfanojn... Sed en vero la kialo estis alia: post tiu historio al Etel komencis okazadi iktoj de konvulsioj, finiĝantaj per sveniĝoj. La onklo ektimis, ke li devos respondeci pri la malbonigita sano de la nevino.
     Hejme Etel unuavice ekaŭdis pri du italaj revoluciuloj, kiujn dum ioma akceptis ŝia patrino. La revoluciuloj jam antaŭlonge lasis la hejmon, sed la patrino kaj fratinoj kun admiro rakontadis pri ili - kiaj ili estas bravaj, aŭdacaj, nesubigeblaj kaj belaj! La romantika knabino estis plene fascinita kaj komencis elpensi senfinan historion, kies protagonistino devis esti ŝi mem, kaj la protagonisto - Li, malhelhaŭta bela revoluciulo, preta oferi sian vivon por libero de la patrio. Ĉiuj historioj finiĝis tragike: aŭ Etel pereis, savante la amaton, aŭ ili pereis duope, konfesante antaŭ la morto pri sia amo...
     Etel elkreskis, sed la revo pri amo al neordinara, heroa kaj romantika viro restis en ŝia animo. En 1881 ŝi vizitis Parizon kaj tie ekvidis la pentraĵon de Franĉibiĝo. La "Portreto de nekonato" donacis la aspekton - eblas diri, karnon! - por la heroo de ŝiaj infanaj sonĝoj. Ojstro, eblas diri, naskiĝis jam tiam, malgraŭ ke Etel eĉ ne pensis fariĝi verkistino. Ŝi tre ŝatis muzikon kaj revis pri la sorto de granda pianistino. Ŝi fortunis - en 1882 ŝi ricevis etan heredaĵon de unu el la onklinoj kaj povis veturi en Berlinon por lerni muzikon. En tiu tereno ŝi faris nemalbonajn sukcesojn, sed la romantikaj sonĝoj de l' juneco estis ankoraŭ vivaj en ŝia animo, kaj, kiam aperis ebleco konatiĝi kun veraj revoluciuloj, Etel uzis ĝin. Tiel ŝi trafis en la rondeton de rusaj revoluciuloj-elmigrintoj, kiun estris Sergeo Stepnjak-Kravĉinskij.
     Stepnjak-Kravĉinskij neimageble impresis Etel. Malgraŭ ke li ne similis al la delikata kaj malhelhaŭta heroo de ŝiaj fantazioj, li havis buntan biografion: li partoprenis la italan ribelon de la jaro 1877, estis kondamnita al morto, fuĝis, kaj en Rusio dum paca tago tranĉmurdis la ĝendarmarestron Mezencev kaj perdiĝis en homamaso... Al la romantika junulino Stepnjak-Kravĉinskij ekŝajnis enkarniĝo de la homa idealo. Etel enamiĝis. Ŝi estis preta oferi ĉion, inkluzive sian junulinan dignon, kaj fariĝi ŝia civila edzino, batal-kunulino, samtendarano, kun fora celo oferi iam por li sian vivon... Sed Sergeo ne volis de ŝi ajnajn oferojn. Li amis sian edzinon kaj opiniis Etel ĉarma, sed ridinda kaj naiva anglineto, kun kiu eblas amiki, sed delogi ŝin - estas jam senmoralaĵo.
     Sergeo nomis Etel "Bulketo" - ŝi estis blanka, diketa, ĉiam ŝajnis ia mirinde pura kaj brila. Nu, ĉu eblas fari tiun civila edzino? Kun tiu necesas geedziĝi en preĝejo, okupiĝi pri hejmo, pri infanoj. Sed Etel pasie volis aventurojn - kaj Stepnjak-Kravĉinskij decidis aranĝi al ŝi etan, tute sendanĝeran aventuron: li sendis ŝin en Rusion kun nelegala literaturo kaj rekomendaj leteroj al la amikoj. Se oni trovus la literaturon ĉe landlimo, oni, en la plej malbona okazo, forsendus la junulinon el la lando, nenio pli severa minacis al ŝi. Sed Etel elpensis por si mem dio scias kion kaj estis en ekstazeca admiro, atendante areston, turmentojn kaj pereon por libero kaj amo.
     En Rusio Etel loĝis dum 2 jaroj - de 1887 ĝis 1889. Ŝi loĝis ĉe la fratino de Stepnjak-Kravĉinskij, donadis muzik-lecionojn. Ŝi malĝojis, ke trafis ĉi tien tiel malfrue - la famaj "agoj" de la 70-aj jaroj, finiĝintaj per mortigo de la caro Aleksandro la Dua, nun fariĝis jam legendoj. Ĉio, kio restis al ŝi - bedaŭri pri la liber-limigoj. Tamen, iujn realajn limigojn ŝi ne vidis, kaj la plej granda evento dum ŝia restado en Rusio fariĝis enterigo de la verkisto Saltikov-Ŝĉedrin, kiun akompanis studentaj manifestacioj. Sed tio estis tre malmulta por estingi la soifon pri romantiko. Seniluziiĝinta Etel lasis Rusion. Tamen, la sperto de tiuj jaroj poste helpis al ŝi ĉe kreado de la libro "Olivia Letam". Reveninte en Londonon, Etel denove trafis en societon de amikoj de Stepnjak-Kravĉinskij. Nun ŝi jam pli-malpli parolis kaj legis ruse kaj kun plezuro servis al sia idolo, tradukante en la anglan liajn verkojn. Iom sin trejninte per la verkoj de Stepnjak-Kravĉinskij, Etel komencis traduki aliajn rusajn verkistojn kaj eĉ poetojn: Gogolon, Lermontovon, Puŝkinon, Garŝin. Stepnjak-Kravĉinskij, siavice, sincere zorgis pri ŝia spirita edukado, donadis legi seriozajn librojn kaj estis li, kiu proponis al ŝi verki ŝian propran libron, ĉar li ĉiam admiris ŝian talenton rakonti kaj estis certa, ke ŝi verkos same bone. Etel efektive komencis verki romanon, sed nun en ŝia persona vivo okazis tiaj brilaj eventoj, ke la manuskripto provizore estis forgesita...
     En 1890 Sergeo Stepnjak-Kravĉinskij akceptis en sia hejmo vican rifuĝinton el Rusio. Pola revoluciulo Vilfred Miĥail Voynich - malbela, malsana, histeria, transvivinta Siberiajn punlaborejojn, enprizonadon en la Petropavla fortikaĵo, vergadon en la transŝarĝa prizono kaj fuĝon - konkeris la koron de Etel. Li estis vera martiro, kaj, ĉefe, diference de Sergio, li bezonis ŝin. Vilfred bezonis virinon, kiu povus prizorgi kaj subteni lin. Li bezonis amikon, kiu povus lin kompreni. Tial eĉ tiuj rusaj kaj polaj amikoj, kiuj gastame akceptis lin en Londono, tre rapide rifuzis komunikiĝi kun li - psikopatia Vilfred estis netolerebla. Tamen Etel eĉ en liaj mankoj trovis iun apartan romantikan altiron.
     Ili geedziĝis. Etel Lilian Boole fariĝis Etel Lilian Voynich. Sub tiu nomo ŝi eniris historion... La unuaj jaroj de la geedzeco estis mirinde feliĉaj. Vilfred multfoje komisiis al la edzino veturigi faskon de nelegala literaturo en Rusion - kaj Etel plenumadis ĉiujn liajn taskoj, ĝuante sian altan mision. Poste oni trovis ĉe Vilfred ftizon, kaj la geedzoj transloĝiĝis en Italion, en rusan komunumon. Ĉi tie Etel komencis verki sian libron, kiun ŝi poste nomos "Ojstro". Ŝi diris, ke verkis la libron propravorte "ĉe unu spiro": ŝia plumo estis apenaŭ sukcesanta sekvi la viziojn kaj voĉojn, kiuj vizitadis ŝin en mallumo de aromaj italaj noktoj. La romano estis verkita tre rapide, sed Etel korektis ĝin dum kelkaj jaroj. Nur en 1897 la romano finfine aperis - komence en Usono, kaj post unu jaro ĝi estis tradukita en Rusio, kie ĝi havis plej grandiozan sukceson. Entute, nenie oni ŝatis kaj aprezis la kreadon de Voynich same, kiel en la iam amata de ŝi Rusio. Kaj ŝi eĉ ne sciis tion dum longa tempo... En Okcidento la sukceso estis sufiĉe modesta. Tamen, "Ojstro" estis trifoje reeldonita kaj eĉ surscenigita en Londono, sed la angloj vidis en ĉi tiu historio nur melodramon kaj kun plezuro rigardis la suferojn de la mispaŝinta katolika pastro. Ve, ne Artur, sed lia patro, peka kardinalo Montanelli, fariĝis protagonisto de la angla surscenigo. Aliaj libroj de Voynich aperis en tre malgrandaj eldonkvantoj kaj preskaŭ ne havis sukceson.
     Malsukceso trafis Etel ankaŭ en la persona vivo. En 1895, ankoraŭ antaŭ la apero de "Ojstro", sin mortigis Sergeo Stepnjak-Kravĉinskij, kiu ĵetis sin sub trajnon. Por Etel tio estis forta bato. Ja ŝia amiko seniluziiĝis pri la revolucia agado, precipe pri la teroro, kaj, fakte, mem kondamnis sin pro la faritaj murdoj. Post la morto de Stepnjak-Kravĉinskij sekvis elreviĝo pri la edzo: Vilfred Voynich ĉesis revoluciumi kaj fariĝis sukcesa eldonisto! Toleri histeriaĵojn de revoluci-martiro estas unu afero, tio ne estas ofenda, sed eĉ honora; sed toleri histeriaĵojn de pliriĉiĝanta burĝo - tio estas humiliga. Etel multfoje impetis lasi lin, sed tamen ne foriris. Eĉ nekompreneblas, kio tenis ilin kune, ja infanojn ili ne havis. Eble, la kutim-forto. Kun Vilfred Etel transloĝiĝis en Usonon. Ili ekloĝis en Nov-Jorko. Ĉi tie Etel verkis ĉiujn siajn postajn romanojn, en kiuj la eventoj aŭ herooj kutime estis iel ligitaj kun la eventoj aŭ herooj, priskribitaj en "Ojstro". Tamen, estus maljuste diri, ke Etel penis ruz-uzi sukceson de sia unua verko. Ŝi tute ne havis negoc-kapablojn kaj la tutan vivon vivis nur per la idealoj.
     Etel travivis ankoraŭ unu amromanon - la lastan en la vivo. La tute romantikan kaj tragikan, kun morna finalo, tio estas - la romano estis tute laŭ ŝiaj preferoj. Ŝi konatiĝis kun fascina fiaventuristo, angla spiono Sidnej Rejli, kiun, post lia morto, oni nomis "reĝo de l' skoltado" kaj "la plej mistera homo de la 20-a jarcento". Sidnej esprimis admiron pri ŝia romano kaj kontentigis la imagon de la verkistino per kelkaj historioj el la propra vivo, riĉa je eventoj. Eble ĉi renkontiĝo restus en la memoro de Etel kiel unu el la multaj, sed Sidnej Rejli forveturis en la Sovetan Rusion kaj tie malaperis sen sciigoj; supozeble - pereis... Tio, kompreneble, donacis multe da nutraĵoj por la fantazio de Etel.
     Ŝi enamiĝis distance, komencis funebri kaj sciigis tion malkaŝe. Tamen, eĉ Vilfred Voynich, kiu devus ĵaluzi kaj tirani la edzinon, restis ofende indiferenta pri la vica elpensaĵo de Etel.
     Post la morto de la edzo en 1940 Etel ekloĝis kun la amikino Enn Nill. Ili vivis tre modeste, je la monrimedoj, kiujn lasis al Etel Vilfred. La romanoj tute ne donadis al ŝi iun profiton. Krom la librojn dum 30 jaroj Voynich verkis la oratorion "Babelo", dediĉitan al renverso de monarkio en Rusio. Ŝi opiniis, ke tiu muzikaĵo estas la plej ĉefa kreaĵo, kiun ŝi sukcesis fari en la vivo.
     Meze de la 50-aj jaroj sovetia ĵurnalistino Eŭgenia Taratuta sukcesis trovi en Nov-Jorko la mizeran verkistinon, forgesitan de ĉiuj. Estis la ĵurnalistino, kiu rakontis al Etel pri tio, ke la "Ojstro" estis pli ol 100-foje reeldonita en Sovetunio, ke la suma eldonkvanto havas pli ol milionon da ekzempleroj; ke la teatraĵoj laŭ ŝia romano estas surscenigataj tra la tuta lando; ke estas planataj filmigo kaj eĉ operigo de la libro... Verŝajne, la kutimo vivi per idealoj ne ebligis al la verkistino demandi: kie do estas la aŭtor-hononario por tiom astronomiaj eldonkvantoj? Etel estis skuita, mirigegita kaj plenplena je danko al la rusaj legantoj, kiuj tiel amas ŝin. Dank' al la klopodoj de Taratuta ankaŭ la usonanoj rememoris pri Voynich, kaj en la gazetaro aperis kelkaj artikoloj pri ŝiaj libroj. Do dum la lastaj vivo-jaroj Etel Lilian Voynich ĝuis la merititan gloron.
     Ŝi mortis la 28-an de julio 1960, estante 96-jara. Etel testamentis, ke oni metu en ŝian ĉerkon la reproduktaĵon de la "Portreto de nekonato" fare de Franĉibiĝo, ke oni kremaciu ilin kune kaj disblovu la cindron super la centra parko de Nov-Jorko. Ĉio estis farita ĝuste tiel, kaj Etel Lilian Voynich kuniĝis en la eterneco kun sia sola vera amato, kiu estis fidela al ŝi ĝis la fino.



       La aŭtoro - Jelena Prokofjeva
       Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (januaro 2004)


       Komentoj:

  • 1) Voynich (legu Vojniĉ) Etel Lilian - la angla verkistino. "Ojstro" - ŝia plej populara kaj plej legata romano, en kiu la vorto "ojstro" servas kiel kromnomo de la protagonisto.
  • 2) Franĉibiĝo - bedaŭrinde mi ne certas pri la literumo de la nomo, tial lasas ĝin E-forma; ankaŭ pri la vivo-jaroj de la pentristo mi nenion scias.
  • 3) Li, interalie, estas unu el la fondintoj de la matematika logiko.

Por rigardi kelkajn fotojn de Etel Voynich sekvu la jenajn ligilojn:

http://www.ogoniok.com/pict/199751/51-52-2s.jpg
http://history-ugolok.ru/voynitch1.jpg
http://history-ugolok.ru/voynitch5.jpg


Kolofone

La materialoj, aperantaj en la retlisto "Art-Mozaiko" estas libere disvastigeblaj
ĉe mencio pri la fonto

La retliston preparas kaj kunordigas Mevo
mevamevo@yandex.ru

Provlegisto de la numero - Aleksandr Galkin

Aboni la retliston: abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/ (ne plu aktuala)



Reen al la listo de ĉiuj numeroj


Hosted by uCoz