Sur transa bord' de l' golfo, en fee fora fono ekbrilas lumserpento: vibrantakoliero sur kolo de l' mallumo, anoncas ĝi pri tero, pri urbo kaj loĝantoj:pri homo kaj pri ŝtono.

Art-mozaiko
Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto
en la internacia lingvoEsperanto

Numero 18




   Ĉi-kajere bonvolu legi la artikolon pri la edzino de fama filozofoReriĥ - Helena Ivanovna RERIĤ.
   Tamen, antaŭ ol komenci, malgranda anonco.Mi intencis fari ĝin ankoraŭ en la antaŭa numero, sed ial forgesis. Se vimemoras, pasintkajere ni rakontis pri fama rusa verkisto Ŝvarc. Se visukcesos veni al la ĉi-jara IJK, vi povos konatiĝi kun lia kreado persone.La afero estas, ke dum la ĉi-jara IJK estos prezentita ruslingva filmo "Ordinaramiraklo" kun Esperantaj subtitoloj, unu el la plej famaj teatraĵoj de Ŝvarc.La teatraĵo estis filmita en 1978a jaro de fama sovetia reĝisoro Mark Zaĥarov,la rolojn ludis famaj sovetiaj aktoroj Abdullov, Simonova, Larionov, Jankovskij,Mironov. La filmo rakontas iom malgajan sed amplenan historion de unu urso,kiun magiisto simple pro enuo transformas al junulo. Li restas tia ĝis linekamas kaj kisas Princino - tiam li retransformiĝos al urso. Ili kuras unu dela alia ĝis la mondorando, kaj poste denove serĉas unu la alian.Kompreneble, kiel en ĉiu fabelo, eĉ por plenkreskuloj, en la finalo venkasamo!
   Do, se vi intencas veni al IJK, ne preterlasu la filmon!



Vojaĝoj de Helena Reriĥ

     Tiam estis modaj emancipitaj virinoj,sed Helena estis modesta. Necesis verki versaĵojn, sed ŝi verkis filozofiajntraktaĵojn. Eblis ŝanĝi virojn kvazaŭ gantojn, sed ĝi edziniĝis kaj naskisdu filojn. Anstataŭ ekloĝi en Parizo ŝi ekloĝis en Himalajo. Stranga virino,mirinda sorto.

     La knabino estas soleca, fermita kaj neobeema. La knabinoamikas kun neniu, sed legas dum la tutaj tagoj. La knabino rifuzas ripeti lavortojn de l' rutina preĝo por nokto, sed turnas sin al Dio laŭ sia propramaniero, depende de la humoro. La knabino sonĝas pri Hindio kaj la Fora Orientokaj eĉ pentras ion, mirigante la guvernistinojn. Ŝia nomo estas Helena Ŝapoŝnikova,kaj en ŝia infaneco bizare rivelis sin la estonta sorto - neobeemo, novaj preĝojkaj vojaĝoj en ĉiuj niveloj: ŝi estis destinita traveturi la tutan mondon,serĉante "sian" lokon, kaj trairi multajn etapojn de la vojaĝo virtuala, serĉantela sole ĝustan vivo-filozofion.
     La estonta edzino de la fama pentristo kaj filozofo NikolaoReriĥ naskiĝis la 12-an de februaro, 1879 en Sankt-Peterburgo en lafamilio de arkitekto akademiano Ivan Ivanoviĉ Ŝapoŝnikov kaj lia edzinoKatarina Vasiljevna. Laŭ la patrina linio Helena apartenis al la antikvanobela familio de Goleniŝĉev-Kutuzov, ŝi estis kuza pranepino de lagranda rusa militestro Mikaelo Kutuzov (komento 1)kaj nevino de komponisto Modesto Musorgskij (komento2).
     Ŝia infaneco pasis tre neordinare. En aĝo de 10 monatojŝi komencis paŝi, tre frue ŝi ekparolis, estante 3-jara ŝi jam pentris portretojnde la gepatroj, frapajn pro la simileco. Estante 4-jara ŝi jam legis kaj sciisankaŭ germanan kaj francan abocojn, estante 6-jara ŝi jam libere parolis kajskribis en 3 lingvoj. Foje la sorto faras fajnajn aludojn, aŭgurante la estontecon.Jen, la unuaj libroj, kiujn ekŝatis Helena, estis la malnovaj "Vojaĝoj traCentra Azio kaj la Fora Oriento". La du dikaj volumoj estis donitaj al la knabinokaj servis al ŝi anstataŭ kusenoj sur seĝo ĉe la granda tablo.
     Kaj se la malnova libro estis la unua halto en la longa vojoal nekonataj landoj, do la dua estis konatiĝo kun la homo, kiu fariĝis ŝiakondukanto sur tiu vojo.

     Somere 1899 Helena kun la patrino ripozis en Bologojeen bieno de la onklo, princo Putjatin. Ili ripozis tie ĉiusomere. Kiaestis tiu ripozo? Oni promenis, legis, manĝis, muzikis - kaj, verŝajne, ĉioĉi estis sufiĉe teda, konsiderante, ke junuloj apude tute mankis. Foje princoPutjatin forveturis pro iuj bezonoj, ĉiuj prenis sun-ombrelojn kaj denoveiris promeni. Revenante, Helena rimarkis, ke en malhela vestiblo promenas iuviro. Dum vespermanĝo ŝi rememoris pri tio, kaj diris al la onklino - eblela homo havas iun aferon al la onklo? Oni petis la homon eniri. En la manĝoĉambroaperis la estonta edzo de Helena Ŝapoŝnikova.

     La juna pentristo Nikolao Reriĥ, interesiĝana prila rusaj malnovaĵoj, tiusomere estis sendita de la Rusia arkeologia societoal ofic-vojaĝo. Dumvoje li vizitis Bologoje-n por peti pri la helpo laprincon Putjatin (kiu mem estis arkeologo kaj volonte subtenis la kolegojn).La servisto kondukis la vizitanton en la vestiblon kaj simple forgesis pri li...Se ne Helena, neniu estus mememorinta pri Nikolao Reriĥ. Sed la invitookazis, oni sidigis lin al la tablo, ekinterparolis pri la arto kaj proponisal li gasti kelkajn tagojn ĝis la reveno de l' princo.
     Tiujn kelkajn tagojn Nikolao kaj Helena pasigis bonege. Iliinterparolis dum horoj, kaj Reriĥ estis mirigita pri la intelekto kajerudicio de la nova 20-jara konatino. Ŝi vere estis eksterordinara junulino,interesiĝis pri pentrarto kaj teatro, bonege pianludis. Tamen la libroj, kiujnŝi legis, la muziko, kiun ŝi aŭskultis, la pentraĵoj, kiuj al ŝi plaĉis,diferencis de la tradiciaj ŝataĵoj de ŝiaj samaĝulinoj. Helena Ŝapoŝnikovainteresiĝis pri la Fora Oriento kai hinda filozofio. Ŝia plej ŝatata legaĵoestis libroj de Vivekanando, Ramakriŝno, Tagor... (komento3)
     Aŭtune en Peterburgo la intervidiĝoj de Nikolao kaj Helenarekomenciĝis. Oni ne povas diri, ke Reriĥ sentis pri tio animan komforton:lastatempe li multe laboris kaj evitis "vanan komunikiĝon". Sed nun li estisenlasonta novan homon en la animon. Turmentate de duboj, li skribis en la taglibro:"La 30-an de oktobro 1899. Hodiaŭ en la laborĉambro estis H. I. Mi timas primi - ŝi havas multon bonan. Denove mi volas vidi ŝin laŭeble pli ofte, vizitila lokojn, kiujn ŝi vizitas".
     Kaj foje li komprenis, ke la estonteco, kiun li iam klarekrokizis al si, sen Helena perdas la tutan sencon. "La 31-an de decembro. Hieraŭmi diris al H. I. ĉion kio pezis en la animo... Estas stranga sento, kiam onikalkulas ne nur pri si, sed ankaŭ pri alia homo... Venas nova jaro. En ĝi mihavos multon novan".

     La nova jaro vere aŭguris ŝanĝojn. Helena konsentis edziniĝial Reriĥ. Tamen ilian geedziĝon antaŭis longa gefianĉeco: Reriĥricevis unikan eblon staĝi en Parizo. Helena atendis lin unu jaron, la disiĝokontrolis firmecon de iliaj sentoj. Aŭtune 1901, tuj post la reveno de Reriĥel Parizo ili geedziĝis. En 1902 naskiĝis la unua filo Jurij (estontece- elstara orientologo), en 1904 - filo Svjatoslav (li fariĝis bonegapentristo). Reriĥ-oj havis sufiĉe neordinarajn eduk-principojn, kiujformis saĝan pedagogian sistemon. Oni hardis la infanojn kontraŭ malvarmo,kutimigis ilin al laboro, edukis al ili iniciatemon kaj observemon.

     De nun ne ekzistis Nikolao Reriĥ kaj Helena Reriĥ.De nun ekzistis iu tutaĵo, plena koincido, elĉerpa nocio Reriĥ-oj.Ili vivis interese: multe vojaĝis tra la lando, multe komunikiĝis kun plejelstaraj homoj de sia tempo kaj ĉiam estis kune. En 1915 Nikolao malsaniĝisje pneŭmonio kaj kuracistoj rekomendis veturi al Finnlando. La tuta familiode Reriĥ forveturis, eĉ ne pensante, ke ili lasas la patrion por ĉiam.Tie, en Karelio (komento 4) ili loĝis ĝis 1918.En Rusio okazis revolucio kaj oni komprenis, ke la rea vojo ne ekzistas. Ekdenun komenciĝis la vojaĝo de Reriĥ-oj tra la mondo. Svedio, Norvegio,Danlando, Britio, Usono... Landoj, kutimoj, homoj ŝanĝadis unu la alian, sedĉio ĉi iel ne taŭgis. Finfine en 1923 ili venis en Hindion, pri kiu ili ambaŭrevis ekde infaneco. Kaj en 1925 komenciĝis la fama Centr-Azia ekspedicio. Laoficiala celo estis "lernado de kutimoj de diversaj kulturoj". Dum 3 jaroj karavanode Reriĥ-oj iris tra la enigmaj lokoj de Azio - Tibeto, Altajo, mongoliajstepoj... Kompreneble, por ili ĉiuj tio ne estis plej facila vojaĝo.
     Dum la transhimalaja ekspedicio Nikolao kaj Helena intimekonatiĝis kun la Grandaj Instruantoj, himalajaj mahatmoj. Per kio la familiode vojaĝantoj povis allogi la mahatmojn - tio estas enigmo. Eble ili decidis,ke ĝuste tiuj eŭropanoj povos plivastigi la aŭskultantaron de ilia instruo?Estu kio ajn, sed la mahatmoj komencis transdoni al Helena kaj Nikolao la bazajnpostulatojn de sia doktrino. Poste estis ĝuste Helena, kiu fariĝis la ĉefakorespondanto de la mahatmoj. Ili regule sendis leterojn kun vicaj partoj dela instruo. La instruo nomiĝis Vivetiko ("Agni-Jogo"); kaj estas firma supozo,ke Reriĥ-oj multe diluis la himalajan saĝon per eŭropa toleremo: Agni-Jogomirinde kombinas plej antikvajn sciojn de la Oriento kun la atingoj de la modernaOkcidenta scienco.

     Konstante ricevante leterojn de la himalajaj mahatmoj, HelenaReriĥ komencis kompili el ili unu libron. En la titolaj paĝoj de "Agni-Jogo"Reriĥ-oj ne metis sian familinomon, opiniante, ke ili estas ne aŭtoroj,sed nur perantoj, "transdonantoj" de la scioj. La libro havis skuan sukceson,pro tio Helena pretigis la sekvan eldonon - "la pligrandigitan kaj korektitan,kun komentoj" kaj publikigis siajn korespondaĵojn kun la adeptoj de la Vivetiko,klarigante diversajn malfacilajn lokojn kaj bazajn postulatojn de la instruo.
     Poste, en 1926, estante en Ulan-Batoro, Helena Ivanovnaeldonis ankoraŭ unu libron - "La bazoj de budaismo". La libro estis verkitaper tre facila lingvaĵo - tute nepreparita leganto povis senprobleme kompreni,kio do estas reenkarniĝo, karmo kaj nirvano. La libro havis ankaŭ iun novaĵon:en ĝi Helena Reriĥ provis renversi la bazan stereotipon de la okcidentapens-maniero: ke la homo en budaismo estas nur plej malatentinda etaĵo.

     Reveninte el la ekspedicio, Reriĥ-oj ekloĝis enla valo Kulu, en okcidentaj Himalajoj. Ilia viv-aranĝo tre ŝanĝiĝis,ekde nun ili loĝis sufiĉe ermite. Ekstere Nikolao Reriĥ jam similastute ne la antaŭan inteligencian peterburgan pentriston, sed iun orientan guruon:laŭ la vestoj, mieno, griza disduiĝanta barbo, foresto de rideto. Ŝajne, ankaŭHelena Reriĥ devus ŝanĝiĝi proksimume samgrade, sed konserviĝis nurtre malmulte da fotoj de tiu tempo. Kaj sur ili - plene eŭropa ĉapelo ĵetassur la vizaĝon densan ombron, post ŝia dorso estas malriĉa himalaja pejzaĝo,kaj en tuta ŝia aspekto senteblas iu fiero, alloga kaj timiga.
     En 1928 ili aranĝis en la valo Kulu Instituton deHimalajaj esploroj. Helena Reriĥ fariĝis ĝia honora prezidanto. Ŝiaĉefa funkcio daŭre estis kontaktoj kun la nekapteblaj mahatmoj kaj fiksadode iliaj instruoj.
     Se iom malproskimiĝi de la faktoj kaj enpensiĝi, la familiode Reriĥ forte impresas. La tempo estis nestabila, multaj trompantojkaj fuŝ-teorioj plenigis la mondon, multaj famaj nomoj hodiaŭ elvokas nur ironianrideton... sed ne la nomo de Reriĥ-oj. Iu nobleco estis en la konsciaŝanĝo de ilia viv-aranĝo. Tio entute okazas ege malofte - forveturi kun latuta familio al nova loko, en novan vivon, kaj lasi la familiajn valorojn kajkutimojn la samaj. Ili iel sukcesis okupiĝi pri multaj (eble dubindaj) manierojde "plivastigo de la menso" - kaj tamen ĉiuvespere kolektiĝi por teumi kune,fari longajn promenojn kaj entute fordoni iom da atento al la "vivo-vanto".
     Ie en la granda mondo okazis revolucioj, reprezalioj kajmilitoj, ŝanĝiĝis modoj, opinioj kaj idoloj, - kaj Reriĥ-oj pace vivisen sia valo Kulu kaj okupiĝis pri "Himalajaj esploroj".

     En decembro 1947 Nikolao Konstantinoviĉ Reriĥ (tiutempejam "Mahariŝi Reriĥ" - komento 5) mortis.Kaj ĉio finiĝis. Lia korpo estis solene bruligita, kaj plue estis nek deziro,nek forto, nek neceso resti en la valo Kulu. Helena Reriĥ ekloĝisen la eta urbo Kalimpongo sur la deklivoj de orientaj Himalajoj. Dum siaj lastajjaroj ŝi sistemigis la leterojn de l' mahatmoj, kolektis la versaĵojn de laedzo, rigardis liajn pentraĵojn, komunikiĝis kun nemultaj proksimuloj, mirispri la simileco de la filoj al ilia patro. La filo Svjatoslav pentrisŝian portreton: en malgranda ĉapelo, kun grizaj haroj, kun iu artefarita Gioconda-eskarideto de maldikaj lipoj kaj strange malplenaj okuloj, kiuj rigardas kvazaŭinternen, enen de si mem...
     Helena Ivanovna mortis en la jaro 1955.



       La aŭtoro - Lesja Orlova
       Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika(aprilo 2002)



Por rigardi kelkajn fotojn de Helena Reriĥ sekvu la jenajn ligilojn:

http://www.sibro.ru/ND/img/Photo_Roerich_Helen_106.jpg
http://roerich.rost.ru/rvd/99_02/eir1.jpg
http://www.roerich-museum.org/MUSEUM/Family/Img/ei002_b.jpg


Iomete konatiĝi kun la instruoj de Vivetiko vi povas en la paĝaro de NikolaoGriŝin:

http://miresperanto.narod.ru/doktrinoj/agni-jogo.htm
http://miresperanto.narod.ru/personajhoj.htm


       Komentoj:

  • 1) KUTUZOV Miĥail Illarionoviĉ (1745-1813) - rusa militestro,generalo-feldmarŝalo. La plej grava lia servo al la Rusio estis venko superNapoleono en la Patria Milito de 1812.
  • 2) MUSORGSKIJ Modest Patroviĉ (1839-81) - unu el la plejelstaraj rusaj komponistoj, komponis operojn, simfonian muzikon.
  • 3) VIVEKANANDA Svami (1863-1902) - hinda pensanto-humanisto,religia reformanto kaj socia aganto. RAMAKRIŜNA (1836-86) - pseŭdonimo de GadadĥarĈatterĝi, hinda religia predikanto kaj socia aganto, estis spirita mentorode Vivekanando. TAGOR Rabindranat (1861-1941) - hinda verkisto kaj socia aganto,Nobel-premiito en 1913.
  • 4) Karelio - nun respubliko, parto de Rusia Federacio,situas norde de Sankt-Peterburgo. Tiutempe ĝi estis konkerita de Svedio.
  • 5) Mahariŝi - honora titolo en Hindio


Kolofone

La materialoj, aperantaj en la retlisto "Art-Mozaiko" estas libere disvastigeblaj
ĉemencio pri la fonto

La retliston preparas kaj kunordigas Mevo
mevamevo@yandex.ru

Provleginto de la numero - Aleksandr Galkin



Reen al la listo de ĉiuj numeroj


Hosted by uCoz