Kir Buliĉjov

Dialogo pri Altantido

(elrusigis P.Moĵaev)

 

 

Platono estis eklaboronta. Por tio lifaris ĉion, kion faris aliaj sciencistoj kaj verkistoj antaŭ li, samekiel ankaŭ post li. Li diris al la sklavo, ke oni neniuokaze voku lin alareopago, eĉ se persoj atakos, sendis knabon al redakcio kun la promesofordoni la manuskripton al la vespero, ekrigardis la ĉielon, kalkulismevojn kaj pense komparis ilin kun disputemaj kritikistoj. Poste li demetis desur la sopirata polvkovrita papiruso pezan konkon kaj trempis pelikanan plumonen inkujon kun la surskribo: “De la amikoj kaj kunlaborantoj en la tago detridekjara scienca kaj socia agado”.

Subitevenis la bofilino kaj diris:

–Platono, mi iras al kosmetikistino. La edzino de Aristotelo aranĝisĉion.

– Irudo, – seke diris la granda sciencisto, kiu delonge havis nereguligitajn kontojnkontraŭ Aristotelo.

– Mi nescias, kun kiu mi lasu Krition, – diris la bofilino.

–Ĉu sklavinoj malmultas?

– Ilihavas feritagon, – diris la bofilino. – Vi ja scias, kia bonkora mi estas.

–Tiuokaze prokrastigu la viziton al la kosmetikistino, – diris Platono, amopleneglatigante la papiruson.

– Neeblas, – suspiris la bofilino. – Ŝi scias la sekreton de l’ eterna juneco.Oni jam logas ŝin en Romon.

– Entiun mizeran urbaĉon?

–Interalie, unu aŭguristino profetis, ke Romo estos centro de grandaimperio.

– Jenstultaĵo! – indignis Platono. – Via aŭguristino nenion komprenas priekonomio. Romo situas flanke de komerc-vojoj.

–Ĉu do vi iom sidos kun Kritio? Mi baldaŭ revenos.

– Kajkiu do laboros? – Platono kuraĝis fari senesperan ribelon.

La bofilinoforiris.

En laterason eniris la bubo Kritio. Platono malofte rememoris pri lia ekzisto, nurfoje maltrakviliĝis, ĉu ne falis la knabo de sur la roko. Lifortiradis Krition for de la balustrado kaj rakontis al li fabelon pri la knaboIkaro, kiu ne obeis la patron Dedalon kaj fordronis.

La buboaliris al la avo, tuŝis per la fingro la konkon kaj diris:

– Donuĝin al mi. Mi faros boaton kaj navigos en Iberion.

– Lakonko fordronos, – diris Platono. – Ĉiu korpo perdas de sia pezo tiom,kiom pezas la likvo, forpremita de la korpo. Akvo pezas malpli, ol la konko.

– Ha,vi scias tro multe, – malestime diris Kritio. – Sed militservi oni ja ne prenosvin!

– Estas kalumnio! – respondis Platono.– Mi militis ĉe Korinto.

–Ajnokaze, fordonu ĝin. Aliokaze mi krios, ke vi batas min.

– Mi nepovas. Ĝi apartenas al la specio, nekonata al scienco.

– Tiompli.

–Ĝi kaŝas en si grandan misteron.

–Ĉu misteron? – Kritio ekinteresiĝis. – Rakontu.

– Laafero estas, ke… – Platono neniel sukcesis elpensi sufiĉe interesanmisteron. – La afero estas, ke… Tiu konko – estas sola aĵo, kiu restis degranda lando.

– Kajkie estas la lando?

– Kie?Kompreneble, ĝi dronis en maro.

Platonoelspiris kun sento de malpeziĝo. La unua paŝo estas jam farita.

–Ĉu la tuta lando fordronis?

– Latuta.

– Kial?

– Tiookazis antaŭ longega tempo. – Platono vane esperis, ke tiu respondokontentigos la bubon.

– Setio okazis antaŭ longege, de kie do vi scias pri tio?

– Unuegipta pastro rakontis al mi.

– Kajal li kiu rakontis?

– Liaavo.

–Ĉu la egipta avo?

–Kompreneble, la egipta.

– Kajkion rakontis al li la avo?

Kritiodefiis la imagpovon de Platono. La sciencisto ne emis cedi.

– Lirakontis al li pri tio, ke dio Pozidono enamiĝis al la tiea junulino kajekloĝis kun ŝi sur granda monto. Al ili naskiĝis 5 paroj deĝemeloj, same kiel al via onklino.

– Laonklino havas nur unu paron de ĝemeloj, kaj ili ne naskiĝis, sed ilinalportis la cikonio.

– Jes,tute ĝuste, – sin haltigis Platono. – Ankaŭ al Pozidono la cikoniojalportis la ĝemelojn. Tuta aro da cikonioj. La ĝemeloj fariĝisreĝoj kaj reĝis laŭvice.

–Ĉu ili estis fortaj?

–Fortaj, same kiel Atlaso. Ĉu la panjo rakontis al vi pri li?

–Knaboj rakontis pri li. Li tenas la ĉielon. Avĉjo, kiu tenas laĉielon, kiam Atlaso vizitas necesejon?

Platonokonsterniĝis. Li ne sciis tion.

– Negravas, – li abrupte fermis la demandon kaj daŭrigis la rakonton. – Do,tiu lando nomiĝis Atlantido.

–Ĉu Atlaso tenis la ĉielon ĝuste tie?

– Jes,tie.

–Ĉu li timis lupojn?

–Lupojn? Kompreneble, li timis.

–Ĉu ankaŭ la ĝemeloj timis?

–Kritio, vi malhelpas al mi. Ne interrompu min. Aŭ mi ĉion forgesos.

–Avĉjo, kio estas sklerozkapulo?

– Dekie vi scias tiun vorton?

– Lapanjo diris. – Kritio rigardis la avon per la senkulpaj nigraj okuloj, kajPlatono ne kuraĝis demandi, okaze de kio la panjo uzis tiun vorton. Lidaŭrigis:

–Kompreneble. Pozidono timis lupojn. Li eĉ ĉirkaŭigis sian montonper kanalo, ronda rivero, por ke la lupo ne formanĝu liajn ĝemelojn.

– Kajkio, se la lupo supersaltos la riveron?

– Portiu okazo Pozidono fosis ankoraŭ unu kanalon.

– Kajkio, se la lupo…

– Likonstruis ankoraŭ unu kanalon, kaj ĉesu min interrompi!

Nerimarkeblepor si mem Platono pasiiĝis. La problemo de l’ ideala socia strukturointeresis lin delonge. Li prezentis al Kritio siajn opiniojn pri soci-ekonomiastrukturo de Atlantido kaj ne rimarkis, ke Kritio ekenuis kaj forprenis laaltvaloran konkon.

– Kajtiam, – finis sian rakonton Platono, – la dioj ekkoleris kaj sendis alAtlantido erupcion de vulkano, inundon kaj aliajn plagojn. Mi devas diri al vi,mia knabo, ke mi pesimisme rilatas al la perspektivo krei idealan ŝtaton.Do en unu bela tago eksonis: bum!

– Bum!– gaje reeĥis Kritio de la balustrado.

Lifallasis la konkon kaj ekĝojis, ekvidinte, kian grandan fontanon daŝprucoj ĝi generis.

– Kionvi faris! – saltleviĝis Platono. – Kion vi faris!

– Neniorestu de Atlantido. Ĉiuokaze, vi ja elpensis ĉion. Tri kanaloj kajkvin paroj de ĝemeloj! Necesas ja tre peni por tiel mensogi! Kaj ne batumin, mi diros al la panjo!

– Mineniam batas la infanojn, – diris la granda sciencisto. – Kaj entute, nemalhelpu al mi labori. Mi ne estas vartistino por vi! Kiam mi punos vin perplej severa puno, tiam ni vidos, kiu el ni estas sklerozkapulo!

Kritiokomprenis, ke ŝercoj finiĝis, mallaŭte ektirploris kaj ekirisĉasi papiliojn.

Kiampost unu horo la eldoneja sklavo venis por manuskripto, antaŭ Platono jamkuŝis la papirus-rulaĵo, plene skrib-kovrita de malfacilekompreneblaj skribaĵoj de la granda homo. Ĉe la piedoj de l’ filozofodormetis Kritio, kiu sonĝis la lupon, kaŝirantan al la ĝemeloj.

– Jen,prenu kaj ordonu publikigi tion, – diris Platono al la sklavo.

Labofilino revenis nur al la vespero. La sciencisto mem nutris kaj enlitigis labubon…

 

Postmultaj jaroj dikiĝinta barbohava Kritio rakontadis al la amikoj kajsamfestenanoj:

– Mi jaĵetegas tiun konkon trans balustradon, la avĉjo tuj ekkrias: “Haltu!Eĉ sen tio jam nenio restis de Atlantido!” Kaj mi diras al li: “Silentu, avĉjo,vi estas sklerozkapulo!” Li ekkoleris kaj verkis pri Atlantido.

Laamikoj rigardis Krition kun kompato kaj ne kredis eĉ unu lian vorton.Anstataŭe ili ekipis ŝipojn por serĉi la malaperintankontinenton.

 


Reen al la libro-listo


Hosted by uCoz