Kir Buliĉjov

Diskuto pri la steloj

(elrusigis P. Moĵaev)

 

Parto 1. La enigmo.

La duan de egalitario 346 de la erao de Tutgalaksia frateco la kosmoŝipo “Mano de amikeco” alproksimiĝis al la planedo Valetriks. Ĝuste tiu tago devis esti la tago de aniĝo de la planedo al la Konsorcio.

La planedo Valetriks estis nealtrude observata de la galaksiaj palrol-ŝipoj dum la lastaj 160 jaroj. Oni observis ĝian progreson, ne enmiksiĝante, ĉar tion ordonas la leĝoj. Antaŭ dek jaroj oni decidis, ke laŭ sia teknologia nivelo kaj socia stato la planedo preskaŭ maturiĝis por ekscii, ke ĝi ne estas centro de la universo, ke apud ĝi kaj for de ĝi troviĝas civilizoj, kiuj antaŭ longe superis Valetriks-on en sia evoluo kaj pretas helpi al la disvolviĝo de la pli juna frato.

La ŝipo “Mano de amikeco” jam ne unuan fojon plenumis tian mision. Kaj ĉiam sukcese. La procedo estis kreita de plej bonaj psikologoj kaj prognozistoj de la galaksio. La Ekspedicio de Inico konis la lokan lingvon, kutimojn kaj nacian karakteron de valetriksanoj. Ĝia gvidanto sciis, kion kaj kiel diri dum la unua renkontiĝo, sciis, kion donaci al ili kaj kiel konvinki ilin, ke jam estas tempo liberiĝi de lokaj mankoj kaj proksimiĝi al la galaksiaj atingoj.

Akceptinte la formon kaj koloron plej agrablajn por la okuloj de l’ indiĝenoj, “Mano de amikeco” surteriĝis apud la ĉefurbo. La surteriĝo okazis matene dum serena vetero.

Baldaŭ alveturis milita aŭto. En ĝi sidis tri homoj en uniformoj. La ŝipestro kaj psikologo iris al ili kaj en plej bona loka lingvo klarigis, ke ili alvenis kun misio de bona volo.

La ĉefo de la aŭto ordonis al ili reveni en la ŝipon kaj atendi pluajn ordonojn, kaj mem elvokis per portebla radio trupon, kiu ĉirkaŭs la ŝipon kaj preventis la provojn de la lokanoj proksimiĝi al la fremduloj. En la ŝipo neniu miris pri tio – simila varianto de la renkontiĝo estis provita en komputiloj multajn dekojn da fojoj.

Proksimume post 2 horoj al la ŝipo proksimiĝis aŭto de altranga moŝtulo, akompanata de kelkaj tankoj. Oni proponis al la ŝipestro kaj psikologo veturi en la urbon.

En la urbo oni kondukis ilin en la altan konstruaĵon kun dikaj muroj, kie troviĝis, kiel oni sciis dank’ al la fotoj, faritaj de “flugantaj teleroj”, Akademio de sciencoj, ligita per subtera koridoro kun la Ministerio pri sekureco.

Pro tio, ke ĉe la enirejo oni priserĉis la venintojn kaj forprenis de ili la tutan moveblan aparataron, la ligo kun ili ĉi tie rompiĝis. Tamen, tio neniun maltrankviligis, ĉar tiu varianto estis pripensita kaj antaŭdirita.

La intertrakto neniel finiĝis. Verŝajne, la intereso al la galaksia misio estis ege granda – la ŝipanaro sukcesis tagmanĝi kaj ripozi.

Je la 16-a horo, kiam en “Mano de amikeco” oni jam priparoladis eventualajn agojn, kiuj elvokus ĉe la indiĝenoj la senton pri potenco de la venintoj, super la ŝipo aperis aro da aviadiloj.

Laŭvice plonĝante super la ŝipo, la aviadiloj ĵetis kelke da atombomboj. Malgraŭ tio, ke la bomboj estis sufiĉe primitivaj, la ŝelo de la ŝipo ne eltenis kaj ĝi kun ĉiuj homoj, estantaj ene, tuj elvaporiĝis.

Tiu novaĵo ŝokis la tutan galaksion.

Malgraŭ tio, ke la kunlaborantoj de la Centro de galaksiaj kontaktoj pruvadis, ke la civilizo de Valetriks ne posedas eksterordinaran agresemon, kaj ke neniu komputilo povus antaŭdiri tiom absurdan kaj brutan reagon al la misio de bona volo, indigno de la publiko kontraŭ la kunlaborantoj, kiuj ne evitigis pereon de la homoj, estis tiel granda, ke la tuta etato demisiis.

Samtempe komenciĝis epopeo pri savo de la ŝipestro kaj psikologo de la ekspedicio. Krom pure humanismaj motivoj, tiun epopeon vigligis ankaŭ brula deziro solvi la misteron pri pereo de “Mano de amikeco”.

Kiel estas sciate, oni ne sukcesis savi la ŝipestron, ĉar li estis likvidita. Sed la psikologo restis viva, oni sukcesis trovi lin kaj forveturigi de Valetriks.

Laŭ liaj atestoj kaj laŭ la sciigoj, kiujn alportis mikro-skoltoj, ni nun havas plenan bildon pri la okazintaĵo, kaj ni sentas necesa konatigi kun ĝi la tutan galaksion, por ke la tragedio ne ripetiĝu.

Parto 2. La solvo.

Serapion Neklis ne sukcesis venki la universitatan programon. Forpelita el la universitato, li trovis laboron de instruisto pri filologio en komerc-lernejo, kie li sentis sin humiligita kaj ofendita. Sed li havis unu hobion. Kontraŭ sia mizera salajro li aĉetis teleskopon. La celo de la aĉeto estis simpla. Ankoraŭ en la lernejo Neklis esperis iam malkovri iun stelon, kiun oni nomos omaĝe al li. En la nuna situacio malkovro de stelo ŝajnis al li esti la sola eliro el sakstrato. Taŭzita aspekto, fizika malpuremo, tranĉa ĵelpa voĉo kaj fiksa rigardo de fanatikulo eĉ pli neevitebligis lian solecon, kaj manko de virina korinklino liberigis por li la tutajn noktojn por pasigi ilin ĉe la teleskopo. La teleskopo estis malforta, neniun novan stelon eblis malkovri per ĝi, kaj kun paso de jaroj Neklis ĉiam pli kaj pli certiĝis pri la malespera konvinko, ke li estas viktimo de komploto, aranĝita por enterigi lian talenton. Neklis ne satdormis, kriis al la gelernantoj, kaj eĉ – oni diras – batis la knabinojn.

Pro plendo de gepatroj de unu el liaj viktimoj, Neklis estis forpelita el la lernejo. Pri lia kazo okupiĝis la oficisto el Ministrio pri klerigo kun la nomo Rezet, la homo de plej malgranda kresko, terure ambicia, bonege ellerninta la bazajn verkojn de la Gvidanto kaj posedanta la famon de pereiganto de mispedagogoj.

Kiam Neklis aperis antaŭ la minacoplenaj okuloj de l’ pigmeo, tiu pensis, ke okupiĝas pri ordinara afero: profano kaj histeriulo meritas nure proskribon.

Sed jam dum la unua renkontiĝo Neklis forte impresis Rezet-on. Li pentis pri nenio, pri nenio sentis sin kulpa. Anstataŭe li asertis, ke la moderna astronomio estas regata de friponoj kaj malamikoj de la ŝtato, ke la astronomoj malkovris dum la lasta tempo multegajn novajn stelojn, sed kaŝas ilin de la popolo kaj vendas ilin kontraŭ granda mono al eksterlandaj malamikoj, kiuj ĝuas la gloron de la malkovrintoj.

Rezet rifuzis subskribi la ordonon pri eksigo de Neklis, kaj tiu revenis en la lernejon, fortege miriginte per tio siajn kolegojn kaj lernantojn. Samtempe Rezet verkis artikolon por unu ĵurnalo pri la talentulo, kiu, sidante sur la tegmento de sia modesta domo, malkovras novajn stelojn.

Rezet kalkulis plej ĝuste. Tiutempe sur Valetriks oni multe skribis pri talentuloj, kiuj eliris el la plejaj profundaĵoj de l’ popolo. Kaj ja ne estis mirinde – la plej brila inter ili estis konsiderata la Gvidanto, kiu, laŭ la oficiala versio, estante malriĉa ŝuisto sukcesis distance fini la universitaton kaj samtempe prepari la revolucion. Tio estis mensogo, ĉar li estis ne ŝuisto, sed filo de ŝu-fabrikisto, kaj la revolucion li tute ne partoprenis. Li venis sur la scenejon poste, kiam la revoluciuloj luktis por heredaĵo de la Unua Gvidanto.

Pri la popolaj talentuloj estis multe skribate. Grandan famon ĝuis sengamba milit-invalido, kiu lernis danci. Li estis akceptita en la trupon de la Ĉefa teatro kaj nomumita pinta solisto. Liaj maloftaj prezentoj estis akompanataj de ŝtormaj ovacioj, malgraŭ ke la invalido tute ne scipovis danci. Speciale por li oni komponis baletojn kun senmova protagonisto. Fariĝis famulino iu sentalenta kantistino, kiu selektis novan specon de pingvenoj. Estis kreita centro de pingven-bredado, kaj la kantistino promesis solvi la ŝtatan nutroproblemon helpe de la pingvena viando. Tamen, neniu volis manĝi la pingvenaĵon. Kaj, interalie, estis ne tiel multe da pingvenoj – ili malbone reproduktiĝis en la modera klimato.

Do, Rezet kalkulis tre trafe.

La filologi-instruisto, kiu malkovras je gloro de la Gvidanto novajn stelojn estis rimarkita kaj ĉesis viziti la klason. Nun li tutajn tagnoktojn sidis sur la tegmento kaj observis la ĉielon per forta teleskopo, aĉetita por li kontraŭ mono de lernantoj kaj pedagogoj.

Foje nokte lin vizitis Rezet. Rezet fariĝis redaktoro de la urbo-ĵurnalo, aĉetis novan kostumon kaj komprenis, ke necesas elcerbumi iun iniciaton antaŭ ol enviantoj lin dispremos.

– Aŭskultu, Serapion, – diris li, sidante sur tabureto ĉe la teleskopo kaj rigardante per nuda okulo al la steloj. – Kie do estas la promesitaj steloj?

– La teleskopo malfortas, – diris Serapion sen lasi la okularion.

– Ĉu vi malkovris eĉ ne unu?

– Kelkajn mi malkovris, – diris Neklis. – Sed evidentiĝis, ke ili estas jam kaptitaj.

– Ĉu aliaj kaptis?

– La ĉefobservejo.

– Sed al mi oni telefonis el la Domo. Li mem tralegis la artikolon. Demandas: kio priĝojinda?

– Post nur kelkaj tagoj, – diris Neklis. – Eble morgaŭ. Ĝuste nun mi rigardas al unu suspektinda stelaro.

– Ĉu grandas la rigardata stelo?

– De la magnitudo dek ses. Malforteta.

– Malforta ne taŭgos, – diris Rezet.

– Mi ne komprenis.

– Ni bezonas la grandan stelon. Kiun povos ekvidi ĉiu malsaĝulo.

– Sed ili ĉiuj estas jam malkovritaj!

– Vane mi vetis vin, – diris Rezet, fumante la cigaredon. – Vi estas malkuraĝa kaj stulta.

– De kie mi prenu ĝin por vi?

Rezet ekstaris kaj etendis la montrofingron al la zenito.

– Kio ĝi estas? – demandis li.

– Ĝi estas la ĉefa stelo de la stelaro Medaliono. En fabeloj oni nomas ĝin Stelo de Malĝojo.

– Bonege, – diris Rezet. – Vi malkovros ĝuste ĝin, karulo.

– Tio ne eblas!

– Por ni estas nenio neebla.

– Oni ridos pri mi.

– Oni ne kuraĝos, – diris Rezet, – ĉar vi donos al ĝi la nomon.

– Ne eblas! Ĝi jam havas nomon!

– Ĝi estas malnova, ne plu aktuala nomo. De nun la malkovrita de vi stelo estos Stelo de la Gvidanto. Ĉu klaras?

– Nenio klaras! – Neklis estis en malespero.

Sed Rezet ekbrilis en mallumo per la protezaj or-dentoj kaj frapis per la altaj kalkanumoj, kurante malsupren laŭ ligna ŝtuparo.

Sekvatage la urbo-ĵurnalo en la unua paĝo metis kortuŝan rakonton pri tio, ke simpla homo el popolo, talentulo kaj lertulo, sukcesis trovi kaj malkovri la Stelon de la Gvidanto – la stelon, kiun preteratentis akademianoj kaj profesoroj, kaj kiun, kompreneble, ankoraŭ ne malkovris la eksterlandaj malamikoj. Ĉiu deziranto povas ekvidi tiun stelon.

Malfacilas imagi, kia bruo ektondris tiutage en la sciencaj rondoj. Kiel oni ridegis pri la malsaĝa redaktoro kaj fripono-amatoro. Centoj da indignaj kaj mokaj leteroj venis en la redaktejon. En koridoroj la ĵurnalistoj fingromontris por la dezirantoj la malgrandan Rezet-on, kiu morgaŭ estos forĵetita de la laborejo pro pleja idioteco. Rezet ĉion aŭskultis kaj silentis. La faris la movon, kiu povus kosti al li la kapon. Sed povus ankaŭ forfalĉi multajn alies kapojn.

Post du tagoj en la ĵurnalo estis publikigita mallonga letero de la Gvidanto, kie li esprimis personan dankon al la astronomo-amatoro Serapion Neklis kaj petis ne entrepreni estontece similajn iniciatojn, ĉar la modesteco ne permesas al la Gvidanto akcepti atento-signojn de la popolo.

La ĵurnalo estis nur kompostata en presejo, sed la skuitaj kunlaborantoj rampis kaŭre preter la kabineto de Rezet. La pli inĝeniaj matene alportis al li listojn kun la nomoj de tiuj, kiuj kuraĝis pridubi la malkovron kaj geniecon de la ĉefredaktoro.

Rezet forpelis el la laborejo ĉiujn malkontentulojn kaj sendis ilin al smerald-minejoj. Li povis tion fari, ĉar li estis nomumita Sinjoro de kulturo kaj scienco kaj ricevis rektan telefon-linion al la Sinjoro de ŝtat-sekureco.

En la Ĉefa ĵurnalo estis presita kolektiva letero de akademianoj kaj profesoroj, kiuj gratulis la novan akademianon Serapion-on Neklis-on, homon el la popolo, okaze de la epokfara malkovro.

Oni urĝe eldonis novajn maparojn de la ĉielo kaj faris kolerajn avertojn al ambasadoj de tiuj landoj, kiuj ne reeĥis al la alinomado.

Akademianoj kaj profesoroj interflustris en anguloj, soifis justecon kaj verkis anonimajn leterojn al la Gvidanto, kie ili penis malkaŝi la veron. Oni trovadis la aŭtorojn laŭ ilia skribmaniero.

La direktoro de la Centra Observejo Serapion Neklis plu pasigis la noktojn ĉe teleskopo kun la sama persisto, nun li estis helpata de du mil sciencaj kunlaborantoj. Multaj moŝtuloj de la ŝtato venadis al li kaj jen per petoj, jen per minacoj postulis, ke li malkovru por ili almenaŭ po malgrandan steleton. Al kelkaj Neklis donacis po asteroidon. Sed ne pli. “En la ĉielo povas esti nur unu stelo”, – li ŝatis ripeti kun rideto.

Neklis akiris pli belajn vestojn, nun li loĝis en granda vilao, kie lin apudis sekretarioj, aspirantoj, stenografiistoj, gardistaro kaj amor-virino, por kiu al la direktoro mankis tempo.

Tiel pasis du jaroj. Ĉiuj alkutimiĝis al la nova stelo kaj al la nova stato de la amikoj. Sed iliaj malamikoj ne perdis la tempon vane. Ili kolektis la fortojn. Foje en la universitata revuo aperis artikoleto, kiu pridubis la sciencan kompetentecon de Neklis, sen pridisputi, tamen, la fakton, ke la plej hela stelo en la ĉielo havas nomon de la Gvidanto. La redaktoro de la revuo estis eksigita kaj arestita. Tamen la signalo mem estis tre sinistra. Poste en iu konferenco samtempe tri murdindaj akademianoj komencis fari al Neklis provokajn demandojn, kiujn li eĉ ne provis respondi. Tamen la demandoj estis faritaj kaj la akademianoj – jen strangaĵo – foriris vivaj.

Post unu horo Rezet telefonis al la Sinjoro de ŝtatsekureco kaj demandis, kial la akademianoj ĝis nun estas liberaj. Pri tio li ricevis la sekan respondon:

– Ĉar oni ne havas pretekston por enprizonigi ilin.

– Sed ili ja pridubis?!

– Eble, estis ja io dubinda? – kaj la Sinjoro de ŝtatsekureco, kiun, verŝajne, implikis per siaj retoj agentoj de malamikoj, remetis la aŭskultilon.

Rezet, Neklis kaj iliaj plej proksimaj samklikanoj kolektiĝis en la vilao de Neklis por priparoli la danĝeran situacion.

La humoro de ĉiuj estis deprimita. Iu rakontis, ke iu fripono venis al la Gvidanto kaj promesis malkovri por li tutan stelaron. La malnova prezidanto de la Akademio postulis, ke oni ekzamenu Neklis-on pri la kurso de l’ mezlernejo. Kaj la Gvidanto aŭskultis ĉiujn. Kaj silentis.

– Ni bezonas ideon, – diris Rezet. – Se ni ne trovos la ideon, kiu faligos la malamikojn, ni ne plu vivos.

– Mi ne volis, – diris Neklis, kiu en la lastaj tagoj kun sopiro rememoradis la antaŭnelongan tempon, kiam li sidis sur la tegmento ĉe la malforta teleskopo.

– Viaj deziroj ne plu ekzistas, – diris Rezet. – Vi estas historia figuro kaj plenumas la volon de la sorto. Kaj se vi falos, vi tiros en abismon nin ĉiujn.

Murmuro de teruro ekruliĝis tra la amaso de subtenantoj. Iuj ekmoviĝis al la pordo por forgliti kaj komuniki al la mondo, ke ilia ĉefo estas fuŝgravulo.

– Eble ni vere malkovru la stelaron de la Gvidanto? – demandis la anstataŭanto de Neklis.

– Malsaĝe, – rompis lin Rezet. – Oni jam proponis la stelaron al la Gvidanto. Pensu, pensu!

– Diablo prenu! – Neklis saltleviĝis de la fotelo kaj komencis kuri tra la kabineto. – Se la ĉielo estus firma mi tru-formus en ĝi per steloj la nomon de la Gvidanto!

– Stop! – ekkriis Rezet.

– Ne zorgu, – pretergestis Neklis. – Mi parolas figurasence.

– Figura senco ne ekzistas, – diris Rezet. Lia mallarĝa longa kapeto jam bole laboris. – Eble, ĝuste tio estas nia savo.

– Kio?!

– Ĉiuj astronomoj, ankaŭ la niaj, asertas, ke la universo estas senfina, – diris Rezet. – Kaj la steloj estas sennombraj…

Dirinte tion, li elkuris el la kabineto, kaj ekstere tuj ekbruis lia aŭto.

La astronomoj baldaŭ disiris. Multaj opiniis, ke Rezet freneziĝis. La aliaj rapidis konfesi pri ĉio.

Sekvatage en la ĉefa ĵurnalo aperis malfermita letero al la Gvidanto.

“Kara Gvidanto! – tekstis ĝi. – Jam dum kelkaj jaroj mi, gvidate de viaj ideoj, zorge observas la stelan ĉielon. Se ne ekzistus via konstanta helpo kaj subteno, mi neniam estus sukcesinta fari tiujn malkovrojn, pri kiuj nun rajte fieras la patria scienco. Sed lastatempe la stato de astronomio draste malboniĝis. Unuiĝintaj malamikoj de la patria direkto en astronomio plene forvendis sin al la eksterlandaj aŭtoritatoj kaj ne donas liberan spiron al tiuj sciencistoj, kiuj, gvidataj de mi, penas defendi la valoraĵojn, kiuj estis bazo de la kredo de niaj prauloj.

Mi devas sciigi vin, ke niaj fuŝ-astronomoj, gvidataj de vetrokuŝemo antaŭ la malamikoj, akceptis kiel bazon la radike malverajn teoriojn de la eksterlanda monaĥo Pernik kaj de la forbruligita fare de indignigita popolo reakciulo Ĝubruno, kiuj asertis, ke nia Valetrikso estas ne centro de la universo, sed nur unu el multaj planedoj. Tiu fipenso, subtenita de ĉiaspecaj reakciuloj, plene renverseblas per vivosperto de la popolo kaj de sana prudento. Novan faligan baton tiu fuŝ-teorio ricevis en la lastaj jaroj, kiam vi persone ekgvidis la homaron. Jam ĉi tiu fakto sola sufiĉas por konvinkiĝi, ke Valetriks estas la centro de la universo. Sed pernikanoj-ĝubrunanoj pridubas la centrecon de nia planedo, aludante tiamaniere, ke sur ĉiu el la planedoj povas naskiĝi la Gvidanto, simila al vi.

Pri tio, ke eĉ la Akademio de sciencoj subtenas la ideojn de pernikanoj-ĝubrunanoj, kaj al mi, same kiel al aliaj veraj patriotoj, la vojo al la vero estas fermita, mi petas eksigi min kaj lasi min reveni al mia modesta teleskopo, por serĉi en la ĉiela firmaĵo signojn de mia praveco.

Eksa estro de la Ĉefa Observejo,
akademiano Serapion Neklis.

La tuta lando, la tuta mondo dum la tuta tago ridegis pri tiu letero. Eĉ lernantoj de unuaj klasoj ne povis sin deteni de primokoj.

Neklis panike alkuris al Rezet kaj kriegis en la subteraĵo, kien lin rapide forkondukis la ideologo:

– Vi malhonorigis min! Al mi nun ĉio estas fermita! Mi hontas eliri la straton!

– Mi ĉion pripensis. Mankis la elekt-eblo, – suspiris Rezet. – Mi riskis.

– Sed kial vi subskribis ĉion per mia nomo?

– Ĉar vi estas granda sciencisto, sed mi – nur malgranda politikisto. Vi prefere trinku!

Rezet kaj Serapion tiutage ebriiĝis ĝis honto, kantis, rompis la meblojn. En tiu stato ilin trafis stafeto el la Domo. Li alportis la respondon de la Gvidanto. Ĝi estis mallonga:

“Laboru trankvile”.

Post jarduono en la Akademio de sciencoj okazis diskuto pri la principoj de la strukturo de l’ universo. Al tiu tempo Rezet, kiu okupis kumule la postenon de la Sinjoro de la ŝtatsekureco, sukcesis senigi je vivo kaj libero la plej obstinajn adeptojn de multcentreco de la mondo kaj senfineco de l’ universo. La restintaj adeptoj tremtimis.

Sed malgraŭ tio, ke la rezulto de l’ diskuto estis antaŭsolvita kaj la tuta gazetaro de la ŝtato entuziasme subtenis la progresivan pozicion de Serapion Neklis, inter astronomoj kaj eĉ fizikistoj elpaŝis kelkaj idiotoj, kiuj penis pridubi la popolan saĝaĵon. Post la diskuto, kiu akceptis la historian rezolucion “Opinii la ĉielon firma!”, la menciitaj reakciuloj estis senditaj al smerald-minejoj.

La ĉielo fariĝis firma, kaj neniu jam dubis pri tio. La infanoj lerneje lernis laŭ la libroj, en kiuj estis kompreneble pruvate, ke Valetriks estas sola planedo en la mondo, ĉar en la mondo estas loko por nur unu granda Gvidanto.

Pro tio, ke la scienco devis evolui plu, Neklis de tempo al tempo produktis novajn kuraĝajn ideojn.

La lasta estis la propono unuigi la penojn de astronomoj kaj artileriistoj: konstrui tian kanonon, ke ĝi povu pafatingi la ĉielon kaj trabati ĝian firmaĵon. Sed ne simple trabati, sed elbati en ĝi vicon da truoj, kiuj kune formus la nomon de la Gvidanto. Tiuokaze ĉiu planedano, elirante vespere en la straton, povos turni la rigardon al la ĉielo kaj varmigi la koron per kontemplado de la amata nomo.

La Gvidanto konsentis pri la eksperimento.

Tri jarojn konsumis la konstruado de la kanono, kaj fortoj de la ŝtato estis ŝtreĉitaj preskaŭ ĝislime. La granda atingo baldaŭis.

En la kvara jaro la kanono pafis, kaj kiam la fumo malaperis, evidentiĝis, ke en la ĉielo aperis neniu nova truo. La artileriistoj, antaŭ ol oni pafmortigis ilin, asertis, ke oni altrudis al ili malĝustajn datumojn pri la distanco inter Valetriks kaj la firmamento. Sed Rezet kaj Neklis konvinke pruvis al la Gvidanto, ke estis artileriistoj, kiuj mise pritraktis la desegnaĵojn. Oni dungis novajn artileriistojn, kaj komenciĝis la konstruado de nova kanono, trioble pli granda, ol la unua.

Ĝuste en tiuj monatoj, plenaj je malsata entuziasmo kaj noblaj sinlimigoj, sur la grandan kampon apud la ĉefurbo subite malsupreniĝis iu ovoforma konstruaĵo, el kiu, kiel raportis en la Domon la estro de patrolo, eliris homoj, povantaj paroli en nia lingvo kaj asertantaj, ke ili venis de alia planedo.

Du el ili estis veturigitaj en la Domon.

Tie kun ili interparolis la Gvidanto mem. La interparolon ĉeestis Rezet kaj Neklis.

– Do vi asertas, – diris la Gvidanto, maljunule paŝante sur mola tapiŝo, – ke vi venis de alia planedo?

– Tute ĝuste, – respondis la estro de “Mano de amikeco”.

– Kiel do vi povus tion fari, – la Gvidanto ridetis per sia konata al ĉiu infano ruzeta kaj bonkora rideto kaj gratis la grizajn vangoharojn, – se la ĉielo estas, kiel oni scias, firma?

– Ne povas esti! – eksklamaciis la psikologo de la Galaksia centro. – En via nivelo de la civilizo vi devus jam atingi la scipovon pri kosmo-flugoj kaj jam antaŭ longe konjekti, ke la universo estas senlima.

La Gvidanto strabis al Neklis, Neklis perpleksite strabis al Rezet.

– Jes, ni aŭdis ĉion ĉi, – suspiris Rezet. Li estis terure timigita. Tiu interparolo povis esti la lasta en lia vivo. – La malamikoj jam delonge papagis al ni pri tio. Feliĉe, nia scienco renversis la reakciajn deliraĵojn.

– Kaj tamen, – ĝentile diris la ŝipestro, – ni ja alflugis.

– Se vi estus trabatintaj nian ĉielon, – penseme diris la Gvidanto, – en ĝi aperus truo. Sed la truo mankas. Ĉu ne? – Tion li demandis al Neklis.

– La truo mankas, – konsentis tiu. Li penis kompreni, ĉu pli bone estus konfesi pri ĉio nun, ol atendi ĝis oni elturmentumos tiun konfeson.

– Ĉu vi volis ion diri? – demandis la sagaca Gvidanto.

– Ni ne pritraktis la demandon, – diris Neklis, penante moderigi la genu-tremon, – ĉu ekzistas la universo ekster la firma ĉielo. Povas esti…

– Ne povas, ne povas esti! – ekkriis Rezet, kiu estis multe pli saĝa, ol lia amiko. – Tie nenio ekzistas!

– Kaj se ekzistus, – mallaŭte diris la Gvidanto, – do trans la firma ĉielo povus aperi aliaj gvidantoj. Ĉu estas viaj vortoj, Neklis?

– Estis Rezet, kiu skribis tion, – konfesis la astronomo. – Mi ne volis.

La gvidanto kvazaŭ ne aŭdus tiujn vortojn. Li turnis sin al la estro de “Mano de amikeco”.

– Ĉu vi plu insistas pri tio, ke la univesto estas senfina?

– Jes, kaj kvanto de loĝataj mondoj en ĝi estas grandega, – pacience ripetis la ŝipestro.

– Kaj vi? – la Gvidanto afable demandis la psikologon.

– Mi ne volus profungiĝi en diskuton, – respondis tiu. Li estis sciencisto kaj volis komence kompreni, kiom forte misopinias kaj certas pri siaj misopinioj liaj oponantoj. – Eblas ankaŭ alia vidpunkto.

– Forkonduku ilin, – diris la Gvidanto. Poste li turnis sin al Rezet. – Ĉu ilia ovo plu staras?

– Jes, plu staras, – respondis la vigliĝinta Rezet.

– Do vi scias, kion fari.

Neklis-on li eĉ ne rigardis.

Vespere de la sama tago Rezet denove estis akceptita de la Gvidanto.

– Nu, kio estas nova? – demandis la Gvidanto, starante ĉe la fenestro kaj rigardante la ĝardenon.

– Okazis kelkaj incidentoj, – diris Rezet. – Kelkaj el ili estas tiel tragikaj, ke mi timas…

– Parolu do.

– Hodiaŭ dum lerna atom-bomboĵetado estis hazarde neniigita la fremda korpo, kiu falis de sur la firma ĉielo, – diris Rezet.

– Kaj kio?

– La korpo estas ruinigita, ĉiuj pereis.

– Domaĝe, – diris la Gvidanto. – Ĉu estas viktimoj inter la civiluloj?

– Minimumaj, – respondis Rezet.

– Oni atribuu pensiojn al la parencoj. Kio ankoraŭ?

– Inter la du frenezuloj, kiuj penis insisti pri fuŝteorioj, unu estis pafmortigita ĉe provo fuĝi.

– Aha, – konsentis la Gvidanto. – Estas tiu, kiu persistis.

– Kaj la dua estas viva. Mi gardos lin por la okazo, se vi ekdeziros interparoli kun li.

– Estas racie, – diris la Gvidanto, – novaj ideoj al mi ĉiam estas interesaj. Ĉu ĉio?

– Ĉio.

– Do iru kaj pensu ankoraŭ iomete, – diris la Gvidanto, eĉ ne returninte sin.

Rezet obeeme lasis la kabineton de la Gvidanto. Li estis malgaja. Li ekveturis en la vilaon de Neklis. Ili longe interparolis, rememoradis la junecon. Poste Rezet revenis en la Domon.

Li sonorigis demalsupre.

La Gvidanto ne dormis. Li legis. Li demandis nur:

– Nu kio ankoraŭ?

– Malfeliĉo, – diris Rezet. – Trafinte tranĉilon en atako de frenezo pereis nia pinta astronomo Serapion Neklis.

– Mi vere funebras, – diris la Gvidanto. – En la oficiala komuniko ne menciu la frenezon. Tio estas kruda. Sufiĉas kor-atako. Kaj konsideru, ke mi ĉeestos la enterigon. Do zorgu pri sekureco.

Oni rakontas, ke ĉe la ĉerko de Serapion Neklis la Gvidanto eĉ ploretis.


Reen al la libro-listo


Hosted by uCoz