EKZERCARO de la lingvo internacia «Esperanto»


§1.

ALFABETO


Nomoj de la literoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo.


§2.

Ekzerco de legado.


Al. Bá-lo. Pá-tro. Nú-bo. Cé-lo. Ci-tró-no. Cén-to. Sén-to. Scé-no. Scí-o. Có-lo. Kó-lo. O-fi-cí-ro. Fa-cí-la. Lá-ca. Pa-cú-lo. Ĉar. Ĉe-mí-zo. Ĉi-ká-no. Ĉi-é-lo. Ĉu. Fe-lí-ĉa. Cí-a. Ĉí-a. Pro-cé-so. Sen-ĉé-sa. Ec. Eĉ. Ek. Da. Lú-do. Dén-to. Plén-di. El. En. De. Té-ni. Sen. Vé-ro. Fá-li. Fi-dé-la. Trá-fi. Gá-lo. Grán-da. Gén-to. Gíp-so. Gús-to. Lé-gi. Pá-go. Pá-ĝo. Ĝis. Ĝús-ta. Ré-ĝi. Ĝar-dé-no. Lón-ga. Rég-no. Síg-ni. Gvar-dí-o. Lín-gvo. Ĝu-á-do. Há-ro. Hi-rún-do. Há-ki. Ne-hé-la. Pac-hó-ro. Ses-hó-ra. Bat-hú-fo. Hó-ro. Ĥó-ro. Kó-ro. Ĥo-lé-ro. Ĥe-mí-o. I-mí-ti. Fí-lo. Bír-do. Tró-vi. Prin-tém-po. Min. Fo-í-ro. Fe-í-no. I-el. I-am. In. Jam. Ju. Jes. Ju-ris-to. Kra-jó-no. Ma-jés-ta. Tuj. Dó-moj. Ru-í-no. Prúj-no. Ba-lá-i. Pá-laj. De-í-no. Véj-no. Pe-ré-i. Mál-plej. Jús-ta. Ĵus. Ĵé-ti. Ĵa-lú-za. Ĵur-nálo. Má-jo. Bo-ná-ĵo. Ká-po. Ma-kú-lo. Kés-to. Su-ké-ro. Ak-vo. Ko-ké-to. Li-kvó-ro. Pac-ká-po.


§3.

Ekzerco de legado.


Lá-vi. Le-ví-lo. Pa-ró-li. Mem. Im-plí-ki. Em-ba-rá-so. Nó-mo. In-di-fe-rén-ta. In-ter-na-cí-a. Ol. He-ró-i. He-ro-í-no. Fój-no. Pí-a. Pál-pi. Ri-pé-ti. Ar-bá-ro. Sá-ma. Stá-ri. Si-gé-lo. Sis-té-mo. Pe-sí-lo. Pe-zí-lo. Sén-ti. So-fís-mo. Ci-pré-so. Ŝi. Pá-ŝo. Stá-lo. Ŝtá-lo. Vés-to. Véŝ-to. Dis-ŝí-ri. Ŝan-cé-li. Ta-pí-ŝo. Te-o-rí-o. Pa-tén-to. U-tí-la. Un-go. Plú-mo. Tu-múl-to. Plu. Lú-i. Kí-u. Ba-lá-u. Tra-ú-lo. Pe-ré-u. Ne-ú-lo. Fráŭ-lo. Paŭ-lí-no. Láŭ-di. Eŭ-ró-po. Tro-ú-zi. Ho-dí-aŭ. Vá-na. Vér-so. Sól-vi. Zór-gi. Ze-ní-to. Zo-o-lo-gí-o. A-zé-no. Me-zú-ro. Ná-zo. Tre-zó-ro. Mez-nók-to. Zú-mo. Sú-mo. Zó-no. Só-no. Pé-zo. Pé-co. Pé-so. Ne-ní-o. A-dí-aŭ. Fi-zí-ko. Ge-o-gra-fí-o. Spi-rí-to. Lip-há-ro. In-díg-ni. Ne-ní-el. Spe-gú-lo. Ŝpí-no. Né-i. Ré-e. He-ró-o. Kon-scí-i. Tra-e-té-ra. He-ro-é-to. Lú-e. Mó-le. Pá-le. Tra-í-re. Pa-sí-e. Me-tí-o. In-ĝe-ni-é-ro. In-sék-to. Re-sér-vi. Re-zér-vi.


§4.

Ekzerco de legado.


Citrono. Cento. Sceno. Scio. Balau. Ŝanceli. Neniel. Embaraso. Zoologio. Reservi. Traire. Hodiaŭ. Disŝiri. Neulo. Majesta. Packapo. Heroino. Pezo. Internacia. Seshora. Cipreso. Stalo. Feino. Plu. Sukero. Gento. Indigni. Sigelo. Krajono. Ruino. Pesilo. Lipharo. Metio. Ĝardeno. Sono. Laŭdi. Pale. Facila. Insekto. Kiu. Zorgi. Cikano. Traetera. Sofismo. Domoj. Spino. Majo. Signi. Ec. Bonaĵo. Legi. Iel. Juristo. Ĉielo. Ĥemio.


§5.

Patro kaj frato. ― Leono estas besto. ― Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. ― La rozo apartenas al Teodoro. ― La suno brilas. ― La patro estas sana. ― La patro estas tajloro.


§6.

Infano ne estas matura homo. ― La infano jam ne ploras. ― La ĉielo estas blua. ― Kie estas la libro kaj la krajono? ― La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro. ― Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. ― Jen estas pomo. ― Jen estas la pomo, kiun mi trovis. ― Sur la tero kuŝas ŝtono.


§7.

Leono estas forta. ― La dentoj de leono estas akraj. ― Al leono ne donu la manon. ― Mi vidas leonon. ― Resti kun leono estas danĝere. ― Kiu kuraĝas rajdi sur leono? ― Mi parolas pri leono.


§8.

La patro estas bona. ― Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. ― Diru al la patro, ke mi estis diligenta. ― Mi amas la patron. ― Venu kune kun la patro. ― La filo staras apud la patro. ― La mano de Johano estas pura. ― Mi konas Johanon. ― Ludoviko, donu al mi panon. ― Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo. ― Antaŭ la domo staras arbo. ― La patro estas en la ĉambro.


§9.

La birdoj flugas. ― La kanto de la birdoj estas agrabla. ― Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. ― La knabo forpelis la birdojn. ― Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj. ― Bonaj infanoj lernas diligente. ― Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. ― De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. ― Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. ― Mi legas libron. ― La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.


§10.

Papero estas blanka. ― Blanka papero kuŝas sur la tablo. ― La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo. ― Jen estas la kajero de la juna fraŭlino. ― La patro donis al mi dolĉan pomon. ― Rakontu al mia juna amiko belan historion. ― Mi ne amas obstinajn homojn. ― Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! ― Bonan matenon! ― Ĝojan feston! (mi deziras al vi). ― Kia ĝoja festo! (estas hodiaŭ). ― Sur la ĉielo staras la bela suno. ― En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn. ― La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. ― Lakto estas pli nutra, ol vino. ― Mi havas pli freŝan panon, ol vi. ― Ne, vi eraris, sinjoro: via pano estas malpli freŝa, ol mia. ― El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. ― Mi estas tiel forta, kiel vi. ― El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.



Reen
Назад