Aleksandro Ŝarov

Oldulo Marmoro kaj Avĉjo Lanugo

(elrusigis Vagabondo)

En la mondo vivis du majstroj. La unua faris ĉion el ŝtono, kaj la alia — el popla lanugo. Ili estis tiom maljunaj, ke la homoj forgesis iliajn verajn nomojn kaj nomis la unuan “Oldulo Marmoro”, kaj la alian — “Avĉjo Lanugo”.

Oldulo Marmoro rezervadis ŝtonon dum kruelaj frostoj, kiam feblaj, malfirmaj ŝtonoj ricevas fendojn, ventoj derompas ilin, kaj ili falas de krutaĵo, kaj nur marmoro trankvile brilas per skarlata flamo sub la glacia vintra suno. Kaj Avĉjo Lanugo, tiu certe rezervis la materialon dum tiuj karesaj tagetoj, kiam ĉie flugas la popla lanugo.

La majstroj animkonkorde loĝis en la sama domo. Sed la najbaroj — ja ĉiam troviĝas najbaroj, emaj malpacigi amikojn, — flustradis al Oldulo Marmoro:

— Vin ni estimas. Vi kreas domojn, palacojn, statuojn. Al ĉiuj estas konate, ke foje lafo inundis la urbon, masonitan de vi, sed kiam la arda torento regresis, kolonoj de la palacoj altiĝis same kiel antaŭe. Kaj kiam nekalkulebla militistaro, ĉiujn murdante kaj ĉion neniigante, trapasis la teron, nur viaj statuoj konserviĝis sur placoj de la bruligitaj urboj. Kaj kiam barbaroj deĵetadis la statuojn en abismojn, ili leviĝis el profundeco de la tero… Ni estimas vian laboron, — parolis la najbaroj. — Sed la oldulaĉo Lanugo… Kion oni povas fari el lanugo? Ekblovu — kaj ĝi ne plu estas.

— Kion oni povas fari el lanugo? — redemandadis Oldulo Marmoro, skulptante statuon kaj lante movante la kvazaŭ ŝtonajn lipojn. — Ho… tre multe. El lanugo oni faras arĝentajn amentojn de salikoj. Kaj la polenon, kiu printempe flugas en arbaro. Kaj la nubojn, kiuj alportas pluvon. Kaj tiun nevideblan ŝtofon, kiun provis elteksi por la reĝo la sentaŭgaj tajloroj, sed nur misfamigis lin en la tuta mondo, — tiun ŝtofon, kiun, se ĝi ekzistas efektive, vi sentas, singarde tuŝante verdan folion, kaj herbeton, kaj manon de infano, kaj lipojn de la amatino. El lanugo oni faras…

— Sed tiuj estas tiom efemeraj! — interrompadis la najbaroj, mirigitaj, ke Oldulo Marmoro, kiu antaŭe produktis apenaŭ unu vorton dum mil jaroj, ekparolis rapide kaj pasie, kaj eĉ per tiaj vortoj. — Sed tiuj estas tiel efemeraj — folio, poleno, nubo…

— Sed kio povas esti pli longatempa ol la primavero?

Kaj la najbaroj foriradis sen ajna rezulto.

Foje okazis precipe kruela vintero. Printempe ekfloris nek pomarboj, nek siringo, nek poploj. Avĉjo Lanugo malsaniĝis — li ne povis vivi sen laboro.

— Prenu la skulptilon, martelon kaj provu skulpti el ŝtono, — proponis Oldulo Marmoro.

Tiun printempon — homoj memorfiksis ĝin por longe — sur salikoj aperis la amentoj, brilantaj eĉ pli hele ol kutime, sed tiaj pezaj, ke la branĉoj rompiĝis, faladis en akvon kaj profundiĝis en ŝlimon. Kaj kiam al krizalidoj ektempis transformiĝi en papiliojn, ili kovriĝis per nevidebla ŝtofo, sed, etendinte la irizajn flugilojn, ne povis trarompi tiun ŝtofon. Ĝi ja estis ŝtona, kaj ĉiuj scias, kiel fortikas la ŝtono. Kaj en nestoj elŝeliĝis birdidoj. Ili estis tute kiel veraj, eĉ svingetis la flugiletojn, sed ne povis leviĝi aeren: ili ja estis ŝtonaj, kaj ĉiuj scias, kiel pezas la ŝtono.

Kaj aŭtune birdoj ne ektiriĝis al la sudo. Nur unu birdareto ekpovis leviĝi ĉielen. Sed birdo post birdo ĉesis la flugon, sidiĝis ie inter verdaj parkoj por rigidiĝi poreterne kun la etenditaj marmoraj flugiloj. Ilin, la ŝtonajn cignojn, oni povas ankaŭ nun vidi preskaŭ en ĉiu urbo — la nemoviĝantajn, triste observantajn la flugon de vivaj birdoj.

— Ni laboru kiel antaŭe, — diris Oldulo Marmoro. — Mi skulptos el marmoro, kaj vi…

— Jes… jes… Certe oni devas labori kiel antaŭe, — respondis Avĉjo Lanugo.

Jam delonge homoj ne vidis Oldulon Marmoro kaj Avĉjon Lanugo. Kiu scias, kie ili estas, ĉu ili vivas? Verŝajne, vivas. Ja aperas, kiam venas tempo, la statuoj, cedantaj nek al malico, nek al fortoj de neniigo, nek eĉ al tempo mem. Kaj flugas la popla lanugo, kaj en nestoj elŝeliĝas birdidoj, krizalidoj transformiĝas en papiliojn, kaj trumpetas sian kanton cignoj, kiujn foje ekvidinte oni ne forgesos ĝis la fino de la vivo.


Reen al lalibro-listo


Hosted by uCoz