Deklaracio pri Esperantismo

(Akceptita de la I-a Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer la 9-an de aŭgusto 1905).

   Ĉar pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tremalveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de laEsperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al laInternacia Kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovisnecese, laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto,doni la sekvantan klarigon:

   1. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo lauzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu "ne entrudante sin enla internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi laekzistantajn lingvojn naciajn" donus al la homoj de malsamajnacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kielpaciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kiediversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povasesti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson porĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ aliaesperantisto ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pureprivata, por kiu la Esperantismo ne respondas.

   2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jamdubas pri tio, ke Lingvo Internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj provojfaritaj en la daŭro de la lastaj jarcentoj, ĉiuj prezentas nurteoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflankeelprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj plej taŭgamontriĝis nur unu sola lingvo, Esperanto, tial la amikoj de laideo de Lingvo Internacia, konsciante, ke teoria disputadokondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur perlaborado praktika, jam delonge ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la solalingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigadode ĝia literaturo.

   3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komencorifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kajprivilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas "nenies propraĵo", nek en rilatomateriala, nek en rilato morala.
   Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo, kajĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajnverkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblajceloj; kiel spiritaj mastroj de tiu lingvo estos ĉiam rigardatajtiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesatajkiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

   4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependasde neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto deEsperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu aliaesperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan.La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistojfundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo "Fundamentode Esperanto", en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon.Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la diritaverko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj "tieldeziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto". Ĉiun ideon,kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiutroviĝas en "Fundamento de Esperanto", ĉiuesperantisto havas la rajtonesprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same,kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro la plena unueco dela lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kieleble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de lakreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj enEsperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.

   5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzasla lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas.Apartenado al ia aktiva societo esperantista por ĉiuesperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.



Reen al lalisto de E-dokumentoj


Hosted by uCoz