Manifesto de Raŭmo

   Ĉi tiu dokumento ricevas la nomon de la urbo en Finnlando, kie onidebatis, okaze de la 36a Internacia Junulara Kongreso (1980.07.25 - 08.01), la temon "Esperanto en la 80aj jaroj: celoj kaj metodoj".
   Ĝi ankoraŭ ne esprimas la oficialan opinion de TEJO kiel organizo, sednur de tiuj, individuoj kaj grupoj, kiuj subskribis aŭ subskribos ĝin.La originalo de la Manifesto troviĝas ĉe FEJO (Finnlanda EsperantistaJunulara Organizo), kiu akceptas eventualajn aliĝojn en skriba formo ĝis1980 12 31. [FEJO, ĉe s-ro B.Holmberg, Arentikuja 1 B 253, SF-00410 Helsinki 41,Finnlando.]

   1. Krizo de identeco
   La subskribintoj konstatis kontraŭdiron en la sinteno de laesperantistaro, kvazaŭ konflikton inter idea superegoo kaj egoo: niasuperegoo igas nin prediki al la aliaj homoj pri kelkaj mitoj - la dualingvo por ĉiu / la angla lingvo estas nia malamiko / UNO devas adoptiEsperanton, ktp - kaj laŭdegi la lingvon eĉ neobjektive okaze deintervjuo; samtempe, inter ni, ni ĝuas kaj aplikas Esperanton laŭ tiokio ĝi efektive estas, sendepende de la pracelaj sloganoj. Tio ja estaskrizo de identeco, kaj ni sentas la neceson motivi nian esperantisteconper io pli kohera.

   2. Kritiko de praceloj
   Ni kredas ke:
   a) la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80ajjaroj - oni havu alternativajn celojn;
   b) la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de laesperantistoj: finfine la angla rolas nur kiel helplingvo, analoge alla franca siatempe (eĉ malpli grave ol iam la franca mem); Zamenhofneniam proponis al la E-movado kiel celon kontraŭstari la francan, ĉarpor Esperanto li antaŭvidis pli valoran alternativan rolon.

   3. Niaj celoj
   Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigiĝiajn pozitivajn valorojn:
   a) propedeŭtiko por lingvoinstruado;
   b) kontaktoj inter ordinaraj homoj;
   c) kontaktoj sendiskriminaciaj;
   ĉ) novtipa internacia kulturo.
   Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identecoigis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektitadiaspora lingva minoritato. La kresko de niaj fortoj kaj la aliĝo denovaj homoj estas nepre kondiĉitaj de la konsciiĝo pri tiuj ĉi valoroj.

   4. La kongresoj kiel vojo al kresko
   Internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj estas esencaj por la asimiliĝo dehomoj al nia lingva komunumo: necesas unuflanke kongresi pli ofte interni, kaj rezervi la kunsidadon de gvidorganoj al apartaj funkciulajkunvenoj, laŭ la modelo de la TEJO-seminario en Strasburgo (junio 1980),kaj aliflanke necesas fortigi la uzon de E-o kiel laborlingvo en fakajkonferencoj internaciaj, laŭ la modelo de la Freinet-instruistoj.

   5. Ni kredas ke la unua jarcento de Esperanto pruvis la taŭgecon de lalingvo por esprimi ĉion; meze de la 80aj jaroj, komence de la duajarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion- ion kulture originalan kaj internacie valoran.




Reen al lalisto de E-dokumentoj


Hosted by uCoz