Deklaracio de Tireso

La Deklaracio de Tireso estis kreita dum la IJK en 1969 (Tyresö, Svedio).


   Plivastigi la dimension de la individuo.
   En pluraj prelegoj kaj diskutgrupoj kun la ĝenerala temo "Junularo kaj socio" ni pristudis la nuntempan radikalan ŝanĝon de la rolo de la junularo en socio, kiu montriĝas en intelekta kaj politika mobilizo de la junularo.
   La mobilizo okazas ĉefe pro sento, ke la libera evoluo de la individuo estas pli kaj pli endanĝerigata de la establitaj ordosistemoj.
   La establitajn ordosistemojn subtenas du tendencoj: unue, malaktualaj kaj tro normigaj konceptoj pri la homo, due, la rapide evoluanta teknologio, kiu emas detrui kaj anonimigi la individuecon, detrui la fizikan ĉirkaŭaĵon de la homo, kaj subfosi la homan psikon.
   La lingvo estas realaĵo intime ligita al sociaj kaj politikaj fenomenoj. Tial ĉiuj ajn agadoj pri lingvaj problemoj estas samtempe sociaj agadoj.
   Se oni konsekvence aplikas la koncepton pri konservo de la integreco de la individuo, oni nepre venas al malaprobo de lingva kaj kultura diskriminacioj en ĉiu formo, al malaprobo de ĉiu tiel nomata solvo de la lingva problemo, kiu baziĝas sur diskriminacio, kaj al konstato, ke oni ne sufiĉe atentas la detruadon de la kultura kaj lingva fono de multaj popoloj. Tiu detruado estas nenio alia ol instrumento de lingva imperiismo.
   En nia propra laboro ni antaŭvidas esploradon kaj informadon pri la neadekvato de la monda lingva situacio, kaj pri ĝia kunligo kun la detruo de la homa personeco en la nomo de teknologia kaj ekonomia programoj.
   La mobilizo de la junularo estas subtenenda kaj partoprenenda batalo por la digno de la homo.
   La estonta agado de TEJO inkluzivos lanĉon de agadoj, kiuj celos plivastigi la dimension de la individuo en la socia kaj teknologia evoluo. Tiuj aktivecoj baziĝos sur la specialaj trajtoj de TEJO, kiel organizaĵo laboranta por forigo de ĉia misuzo de lingvoj por ekonomia, kultura aŭ politika subpremado.

   Ni alvokas ĉiujn homojn kaj junularajn organizaĵojn al solidariĝo kaj laŭeble kunlaboro en tiu agado de TEJO.




Reen al lalisto de E-dokumentoj


Hosted by uCoz