Proklamo de Voss
Akceptita fare de la 25-a ILEI-konferenco en 1991 (Voss, Norvegio).
Esperanto kiel funkcianta lingvo
En la disvastiga laboro, unuarange gravas emfazi, ke Esperanto estas jamfunkcianta lingvo kun la propraj historio, kulturo kaj kulturportajvaloroj kaj strebi, ke ĝi ĝuu sur plej diversaj kampoj samajn rangojn,rajtojn, rimedojn kaj prestiĝon kiel etna lingvo de similadisvastiĝinteco, kaj krome, ke ĝi estu estimata pro sia unika tutmondarolo kaj sia potenciala kontribuo al la demokratiigo de la komunikado.
Esperanto kaj strategio
Kerne al la strategia debato estas malharmonio inter desupremaj kajdesubemaj agantoj. Evidentas unuflanke, ke klopodoj devigi la uzon deEsperanto desupre al iu nekonvinkita popolo ne nur fiaskos, sed estaskontraŭ la etika bazo de la lingvo. Klaras aliflanke, ke dum desubalaboro konstante necesas, de si mem ĝi malverŝajne kondukos al signifakresko de la lingvo aŭ ĝia komunumo. Pli saĝa strategio estas lakombino de ambaŭ vojoj per zorge elektitaj projektoj, tiel ke la desupreakiritaj decidoj kaj permesoj renkontu desube kreitan deziron aŭbezonon.
La celo al kvalito estas laŭdinda, sed necesas konstati, ke la kvalitoplej ofte fontas el kvanto, kaj tiun kvanton povas krei la instruado,kadre de kiu apartan gravecon havas la adekvata kaj laŭeble oficialatrejnado de instruistoj.
Esperanto kaj naciaj lingvoj
Esperanto utilas por protekti la rajtojn de minoritataj lingvoj; laesperantistoj oponu neniun specifan lingvon, naciaj lingvoj estasrespektendaj, sendepende de grandeco. Esperantistoj tamen malkontentu prila uzo de naciaj lingvoj por transnaciaj celoj, precipe kiam tiodiskriminacias kontraŭ neparolantoj de tiuj lingvoj kaj minacas lapluvivon de minoritataj lingvoj kaj kulturoj. Vanas batali rekte kontraŭdifinitaj grandaj lingvoj, sed necesas malkonstrui la mitojn kiujsubtenas ilian misuzon, zorgante fari tion per pravigeblaj argumentoj kajne per niaj propraj mitoj.
Esperanto kaj ĝia destino
La tradicia termino "fina venko" kun siaj militecaj subsignifojtransformiĝu al konstanta agado por ebligi la uzon de Esperanto intertiu kreskanta nombro de personoj celantaj transnacian komunikadon. Laplukreo de aŭtonoma Esperanta kulturo estas valora, necesa, sed nesufiĉa antaŭkondiĉo por tiu strebo; sekve konflikto inter kultur-flegemaj kaj finvenkemaj esperantistoj estas transportebla - ili povastrovi abundajn terenojn, kie utile kunlabori. Signifa kvanta kaj kvalitasalto en la uzo de Esperanto ne okazos:
- sole per klopodoj de la nunaj parolantoj, kiuj havas nek rimedojn nekla potencon tion solaj realigi;
- sen la klopodoj de la nunaj esperantistoj teni la lingvon evoluanta,la komunumon vivanta, la aplikeblojn vastiĝantaj, ĝis potencialajaplikistoj kun siaj lertoj kaj rimedoj malkovros kaj ekspluatos lalingvon.
Kvankam naivaj revoj pri baldaŭa "fina venko" povas naski frustrojn,certe iel forigendajn, estus tamen grava eraro elimini deziron prisignifa disvastiga sukceso, ĉar tion farinte, la komunumo riskus nenionrimarki, se subite kaj neatendite maturiĝus kondiĉoj kiuj malfermus lavojon al io.
La nuna tasko estas krei tiujn antaŭkondiĉojn, kies manko aŭ malfortobremsus Esperanton en la koncerna momento ĉe transiro al tiu vast-skalauzado.