Akuzativo

Akuzativo estas la lingva elemento, kies ekzisto faras la lingvon pli fleksebla, pli riĉa, sed samtempe kies misuzado povas konduki al gravaj miskomprenoj. Senerara uzado de akuzativo estas neprega por ĉiu esperantisto, kiu pretendas esti bona lingvo-uzanto. La tutan aron de reguloj pri la uzado de akuzativo eblas dividi je kelkaj grupoj.

1. Akuzativo kiel markanto de rekta objekto (rekta komplemento) de verbo.

La baza kaj plej ofte uzata funkcio de akuzativo estas servi kiel distingilo inter subjekto kaj rekta objekto. En Esperanto la uzado de akuzativo por rekta objekto estas deviga.

Subjekto – estas la vorto, fraz-membro, kiu produktas, faras iun agon.

Predikato – la vorto (plej ofte verbo), kiu esprimas la agon.

Objekto – la vorto, fraz-membro, kiu priskribas, kion koncernas la farata ago. Objektoj povas esti rektaj (se la ago estas kvazaŭ senpere direktata al tiu objekto, rekte trafas tiun objekton – tio okazas, se la verbo estas transitiva kaj la ago rekte transiras de la verbo al la objekto) kaj nerektaj (por esprimi ĝuste, kiamaniere la ago koncernas tiun objekton, necesas nepre uzi iun prepozicion). Rektaj objektoj estas esprimataj per akuzativo; nerektaj objektoj estas esprimataj per diversaj prepozicioj (laŭ la senco).

Ekzemplo:

Knabo skribas longan leteron en la ĉambro per krajono.

En tiu frazo la subjekto estas knabo (ĉar li faras la agon, li skribas); la predikato estas skribas (la verbo esprimas la agon skribi); longan leteron estas rekta objekto (la skribado estas senpere direktita al la letero), ĝi estas esprimita per akuzativo; ĉambro kaj krajono estas nerektaj objektoj, ili esprimas pli-malpli flankajn, malpli gravajn aferojn, kiuj tamen estas iel ligitaj al la ago, ili estas esprimitaj per uzado de prepozicioj en kaj per.

La akvo fluas laŭ la deklivo kun bruo.

La subjekto estas akvo. La ago, kiun ĝi faras, estas flui (predikato). La verbo flui estas netransitiva, ĝi ne povas havi rektan objekton (tiu ago kvazaŭ “ne povas” senpere trafi iun objekton). Deklivo kaj bruo estas du nerektaj objektoj, ili estas uzataj kun prepozicioj laŭ kaj kun. Ili priskribas du objektojn, kiuj estas ligitaj al la ago (priskribas lokon kaj produktatajn sonojn), sed tamen ne estas esence gravaj por ĝi.

La ekzisto de akuzativo en Esperanto ebligas uzadon de pli-malpli libera vort-ordo (ankaŭ de t.n. inversa vort-ordo). Kutime la subjekto troviĝas antaŭ la predikato, kaj la objekto – post la predikato (Kato manĝas raton). Tamen eblas uzi alian vort-ordon sen damaĝo al la senco (Raton manĝas kato).

Laŭ la povo de verboj esti uzataj kun akuzativo, oni dividas ilin je du grupoj: transitivaj (kiuj povas havi rektan objekton, esprimitan per uzo de akuzativo) kaj netransitivaj (kiuj povas havi nur nerektan objekton). Ekzemple, vidi, havi, ami, konstrui estas transitivaj (mi vidas tablon, homo havas du manojn, Petro amas ŝin, oni konstruas domon). Male, la verboj esti, sidi, pendi, flori estas netransitivaj, ili ne povas esti uzataj kun rekta objekto. (Ne)Transitiveco de la verbo estas ĝia konstanta eco, kutime fiksata en vortaroj (kiun necesas konsulti ĉe apero de dubo). Kiel aldona helpilo povas servi la jena sciigo: transitivaj verboj povas formi kaj aktivajn, kaj pasivajn participojn (amanta/amata), dum la netransitivaj – nur la aktivajn (pendanta, ne eblas diri #pendata). Krome, ĉiuj verboj kun la sufikso -ig- estas transitivaj, dum tiuj kun la sufikso -iĝ- estas ĉiam netransitivaj. Plej oftaj problemaj verboj estos pridiskutitaj poste.

Kelkaj transitivaj verboj povas esti egale uzataj ankaŭ netransitive: memori tion – memori pri tio; helpi iun – helpi al iu; tio estas normala afero. Tamen oni ne uzu tiun manieron kun ĉiuj verboj, jen la listo de plej oftaj verboj, kiuj permesas tion:

adiaŭi (al), atenti (pri), aŭskulti (al), danki (al), bedaŭri (pri), egali (al), esperi (al, pri), forgesi (pri), helpi (al), kontraŭi (al), kredi (al), ludi (per), memori (pri), odori (je), pardoni (al), partopreni (en), peti (pri), profiti (de, el), raporti (pri), respondi (al), rigardi (al), rilati (al), sekvi (post), servi (al)

miri pri – nun tiu verbo estas uzata nur netransitive, tamen en arkaika lingvouzo ĝi estis ankaŭ transitiva (mi miras vian saĝecon).

Pere de prefikseca uzado de prepozicio eblas fari la netransitivan verbon transitiva: ridi pri io – priridi ion; batali kontraŭ io – kontraŭbatali ion. Ankaŭ la sufiksoj -ig- kaj -iĝ- estas uzataj por tio (kompreneble, ankaŭ la senco de la verbo ŝanĝiĝas).

Ĝenerala regulo estas tre simpla – oni uzu akuzativon por ĉiuj vortoj, kiuj estas partoj de la rekta objekto, tamen praktike la situacio estas malpli facila, ĉar la lingvouzantoj emas uzi por Esperanto la kutimojn de sia propra lingvo, kio ofte estas misgvida (se akuzativo eĉ ekzistas en la koncerna lingvo, ĝia uzado estas pli komplika kaj neregula, ol en Esperanto). Jen kelkaj praktikaj rekomendoj:

  1. Penu ĉiam analizi la frazon – kiu estas aganto, tiu ne devas havi la akuzativan finaĵon.
  2. Akuzativo neniam estas uzata post la prepozicioj (krom se ne temas pri t.n. akuzativo de direkto kaj kelkaj specialaj okazoj pri la prepozicioj krom, anstataŭ, ĉirkaŭ, tra, preter – vidu poste). Ankaŭ en la frazoj de la tipo Mi havas multe da amikoj la akuzativo ne estas uzata, ĉar post da ĝia uzado estas erara.
  3. En ĉiuj dubaj okazoj oni konsultu bonan vortaron.

Plej ofte misuzataj verboj:

Komenci – komenciĝi

Komenci estas transitiva verbo: Instruisto komencis la lecionon. Komenciĝi estas netransitiva: La leciono komenciĝis. Oni neniuokaze diru #Leciono komencas.

Fini – finiĝi

Fini estas transitiva, finiĝi – netransitiva. Korekta uzado: Instruisto finis la lecionon. La leciono finiĝis. Oni ne diru #Leciono finis.

Ĉesi – ĉesigi

Cesi estas netransitiva (laŭ la senco similas al finiĝi): pluvo ĉesis, kvereloj ĉesis. Sed estas aparta maniero uzi tiun verbon – ĝi estas uzebla kun infinitivo: Mi ĉesis kanti (ĉi tie ĝi jam similos al fini: mi finis kanti). Tamen, rektan objekton la verbo ĉesi neniel povas havi: la formo #Mi ĉesis kantadon estas erara. Male, ĉesigi estas transitiva verbo kaj povas esti uzata kun rekta objekto: Mi ĉesigis kantadon.

Daŭri – daŭrigi

Daŭri estas netransitiva verbo; korekta uzado: La leciono daŭras (En la frazo La leciono daŭras 2 horojn la vortoj 2 horoj estas ne rekta objekto, sed tempo-adjekto, esprimanta la longecon de la ago, tio estas aparta uzado de akuzativo, vidu sube). Daŭrigi estas transitiva: La instruisto daŭrigas la lecionon.

Pasi – pasigi

La verbo pasi estas miksita, ĉar ĝi havas kelkajn sencojn. En la unua senco (“trairi”) ĝi estas transitiva: Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn (tiu uzado ŝajnas iom malnoviĝinta, oni povas uzi en tiu senco la verbojn trairi, trapaŝi, trapasi). Alia ĝia senco (pli ofte uzata) estas “finiĝi, malaperi” (pri tempo, sezono ktp), kaj en tiu senco ĝi estas uzata kiel netransitiva: La vintro pasis; Mia apetito pasis; Kio estis kaj pasis – tion tempo frakasis. Oni ofte eraras, dirante #Mi pasis someron en vilaĝo. Por esprimi tiun sencon oni uzu la transitivan verbon pasigi: Mi pasigis someron en vilaĝo.

Okazi – okazigi

Okazi estas netransitiva verbo: dum IJK okazas seminario pri E-gramatiko. Oni ne parolu #Oni okazis seminarion; por tiu senco estas necese uzi la transitivan verbon okazigi: La organizantoj okazigis tre bonan E-aranĝon.

Okupi - okupigi – okupiĝi

La verbo okupi estas miksita. En la senco “esti en iu loko, perforte eniri iun lokon”, ĝi estas transitiva: Libroj okupas la tutan tablon; okupi postenon; okupi la malamikan urbon. Tamen, en la senco “mem fari ion” ĝi ne estas uzebla; oni ne diru #Mi okupas pri sporto. Por tiu celo oni uzas la netransitivan verbon okupiĝi: Mi okupiĝas pri hejmtasko. Por la sama celo eblas uzi ankaŭ iom malnoviĝintan formon Mi okupas min pri legado. La verbo okupigi estas kompreneble transitiva, sed havas alian sencon, ol “okupi”: “fari tiel, ke iu plenumu iun agon, doni iun taskon al iu”: La instruisto okupigis nin pri legado.

Manki

Manki estas netransitiva. Oni ne diru #Mi mankas monon aŭ #Al mi mankas monon (ja mono estas la subjekto – ĝi faras agon, ĝi mankas!). Korekta uzado estas Al mi mankas mono, al li mankas kuraĝo.

 

2. Akuzativo de direkto.

La dua maniero uzi akuzativon estas indiko de direkto. Akuzativo devas esti uzita post la prepozicio, signifanta spacan lokiĝon, se estas subkomprenata montro de direkto (eblas fari la demandon “kien?”). Klasika ekzemplo: Kie vi estas? En la ĉambro. Kien vi iras? En la ĉambron.

Plej oftas tiu uzado ĉe la jenaj prepozicioj: en, sur, sub; iom malpli ofte oni uzas tion kun la propozicioj antaŭ, post, kontraŭ, inter, ekster, ĉe, apud (ja estas diferenco inter li iris antaŭ mi kaj li iris antaŭ min; iri inter la arboj kaj iri inter la arbojn ktp.). Ĉe la prepozicio trans la uzado/neuzado de akuzativo tute ŝanĝas la sencon de la prepozicio: Iri trans la rivero (sur la kontraŭa bordo de la rivero), Iri trans la riveron (moviĝi de unu bordo al la alia).

Ĉe la prepozicio en ĉe la indiko de direkto, eblas tute forlasi la prepozicion: la variantoj Mi veturas en Francion kaj Mi veturas Francion estas sence egalaj. Tamen, oni ne praktiku tion kun aliaj prepozicioj (oni de diru, ekz. #Meti libron tablon anstataŭ Meti libron sur/sub tablon).

Oni neniam uzu akuzativon post la prepozicioj al kaj ĝis (kiuj per si mem ĉiam montras direkton) kaj post la prepozicioj, kiuj signifas formovon (de, el).

Oni ofte uzas la akuzativan finaĵon ankaŭ post la adverboj, kiuj signifas lokon (Nun mi estas hejme; nun mi iras hejmen).

Transiro al nova stato povas esti traktata kiel montro de direkto, tial ankaŭ en tiu ĉi okazo oni uzu akuzativon. Transformi vorton en faron; Vazo frakasiĝis en mil pecojn (foje eblas uzi en la sama senco la prepozicion je sen akuzativo: frakasiĝi je mil pecoj).

Oni ne trouzu la prepozicion al anstataŭ la konstrukcion en …n. La formoj, kiel Mi veturas al Moskvo estas tre ofte uzataj, sed ne tre logikaj, tamen, kiam temas pri geografiaj nomoj oni povas toleri tion (Vojaĝo al Afriko, flugo al Berlino ktp). Tamen oni penu ĉiam diferencigi la esence diversajn formojn kiel iri al parko kaj iri en parkon.

 

 

3. Akuzativo en adjektoj (cirkonstancaj komplementoj) de tempo kaj grandeco.

Akuzativo estas uzata en adjektoj de mezuro (grandeco), se nur ne estas uzita iu prepozicio. Adjekto de mezuro estas fraz-parto, kiu respondas la demandon “kiom?” (kiom multe?, kiom longe/longa?, kiom alte/alta? ktp), samtempe estante priskribo de iu verbo.

Ekzemloj:

Mi dormis du horojn – tempa adjekto (kiom longe? kiom da tempo?).

Li aĝas 26 jarojn (= Li estas 26 jarojn aĝa)– kvanta adjekto (kiom multe?).

La libro kostas 5 eŭrojn – kvanta (prez-indika) adjekto (kiom multekoste? kiom da mono?)

La monto altas 2 kilometrojn (La monto estas 2 kilometrojn alta) kvanta adjekto (kiom da kilometroj?).

Li venis 2 horojn pli frue (kiom pli frue?) – tempa adjekto.

Li foriris 30 minutojn poste (post 30 minutoj).

La tempa adjekto (kiom longe) povas esti same esprimita per uzado de la prepozicio dum (kompreneble, sen uzado de akuzativo): Mi loĝas ĉi tie jam 20 jarojn = Mi loĝas ĉi tie jam dum 20 jaroj.

Diversformaj adjektoj estas uzataj ankaŭ en komparo (ĉi tie la diferenco inter la du komparataj valoroj estos esprimita per uzado de akuzativo).

Li estas du jarojn pli aĝa, ol mi. (La diferenco inter niaj aĝoj estas 2 jaroj).

Tiu libro estas 10 eŭrojn pli multekosta, ol tiu ĉi.

Dum komparo oni povas uzi la prepozicion je sen akuzativo: Li estas je du jaroj pli aĝa, ol mi.

 

 

4. Akuzativo por indiko de dato.

Tradicie akuzativo estas uzata por indiki la daton aŭ tagon de semajno: Tio okazis la 23-an de aprilo (= Tio okazis en la 23-a de aprilo); mi venis sabaton (= Mi venis en sabato, sabate). Kompreneble, por la sama funkcio povas esti uzata ankaŭ la simpla prepozicio en.

Oni ne uzu tiun manieron por indiki, ekzemple, ĝustan tempon de iu okazo aŭ la jaron de iu evento. Oni ne diru #Li foriris la trian horon (por indiki la ĝustan tempon de iu evento oni uzu la prepozicion je: Li foriris je la tria horo), #Li naskiĝis la 1970-an jaron (kun jaroj oni uzu la prepozicion en: Li naskiĝis en la jaro 1970a).

La fojfoje renkontebla maniero uzi la prepozicion je por indiki momenton de tempo, esprimitan per ajnaj tempo-spacoj, estas nepre evitinda; anstataŭe oni uzu la prepozicion en aŭ (kun tagoj de semajno kaj monato) akuzativon. Je repondas nur al indiko de ĝusta tempo (esprimita per horoj kaj minutoj). Oni ne diru #Tio okazis je mateno (anstataŭe – Tio okazis matene, en mateno); #Li naskiĝis je la 3-a de marto (anstataŭe – Li naskiĝis la trian de marto, en la tria de marto) ktp.

 

 

5. Akuzativo post la vortoj anstataŭ, krom, kiel, kvazaŭ.

Post tiuj vortoj la uzado de akuzativo dependas de la senco, kiun ni volas esprimi. La afero estas, ke en kelkaj okazoj la aparteno de tiuj vortoj al aliaj fraz-membroj povas esti neklara. Ekzemple, la frazo Anstataŭ knabo patrino batis la hundon teorie povas esti dusenca: 1. Patrino komence volis bati knabon, sed fakte ĝi batas hundon; 2. Komence estis la knabo, kiu devis bati hundon, sed fakte tiun laboron faras la patrino.

Por malebligi tiun dusensecon oni uzu tre simplan regulon (formeblan el la ĝeneralaj reguloj pri akuzativo): se post la vorto anstataŭ, krom, kiel, kvazaŭ sekvas vorto sen akuzativo, do ĝi estas subjekto de la ago; se kun akuzativo – do ĝi estas objekto de la ago. Lige kun tiu regulo la supre prezentitan frazon necesas kompreni laŭ la modelo, prezentita sub la numero 2. Por esprimi la sencon, listigitan unue, oni uzu la formon Anstataŭ [bati] knabon patrino batis la hundon. Oni povas diri, ke temas pri ellaso de la verbo bati ĉi tie.

En kelkaj okazoj, kiam la kunteksto malebligas miskomprenon, oni emas ellasi akuzativon en tiaspecaj frazoj, sed entute tio ne estas rekomendinda. Ekzemple, la frazo #Anstataŭ pomoj ni manĝis prunojn estas klare unusenca (ja estas klare, ke pomoj ne povis manĝi; do la frazo havas la unusolan sencon – komence ni volis manĝi pomojn, sed fakte ni manĝas prunojn). Tamen pli logika, klara kaj rekomendinda formo estas Anstataŭ pomojn ni manĝis prunojn.

Malpli ofte similaj situacioj povas okazi ankaŭ kun aliaj vortoj. Ni donu nur kelkajn ekzemplojn:

Ni krom Petro vizitis ĉiujn – vizitantoj estis ĉiuj, escepte de Petro.

Ni krom Petron vizitis ĉiujn – oni vizitis preskaŭ ĉiujn, sed ne Petron.

Estas klare, ke eblas atingi bonan rezulton ankaŭ per alia vortordo kaj uzado de reliefigaj helpvortoj, ekz, Ni sen Petro vizitis ĉiujn Ni vizitis ĉiujn, escepte de Petro.

Mi salutas vin kiel prezidanto – fakte, prezidanto estas mi, kaj en tiu rolo mi salutas vin.

Mi salutas vin kiel prezidanton – estas vi, kiu estas prezidanto, kaj mi salutas vin.

Por fari la unuan sencon klara oni proponis uzi la vorton estiel (en la rolo de…, estante mem…), sed ĝi ne estas vaste uzata. La supre prezentita distingiga modelo estas preferinda.

 

 

 

6. Akuzativo post prepozicioj

Kiel ni jam diris, ĝenerale akuzativo ne estas uzata post prepozicioj. Tamen, en kelkaj okazoj ĝi devas esti uzata.

  1. dum montro de direkto. Ĉi tie akuzativo povas esti uzata post ajnaj prepozicioj, signifantaj la spacan lokiĝon (en, sub, sur, super, ĉe, antaŭ, post, inter, apud, ĉirkaŭ, ekster kaj kelkaj aliaj).
  2. post la prepozicioj tra kaj preter akuzativo fojfoje povas esti uzata por emfazo, reliefigo de senco de “plenumiteco”. Li iris tra arbaro – li simple moviĝis en arbaro de unu ĝia ekstremaĵo al la alia, preskaŭ li iris en arbaro. Li iris tra arbaron – li havis fortan deziron aŭ klaran celon trairi la arbaron. Li iris preter mi – tiel okazis, ke li iris preter mi, sen interparoli kun mi, eble pro misrekono. Li iris preter min – li intence iris preter mi, kvazaŭ dezirante esprimi per tio sian misrilaton. Tiu uzado estas uzata nur tre malofte, plej ofte sufiĉas simplaj formoj sen akuzativo.
  3. post la vorteto ĉirkaŭ. La vorto ĉirkaŭ havas du signifojn: la unua estas spaca signifo (ni staris ĉirkaŭ la arbo), la dua – egalas al proksimume (mi havas ĉirkaŭ cent rublojn). Rolante en sia dua signifo la vorto ĉirkaŭ estas rigardata kiel adverbo kaj ne malebligas la uzadon de akuzativo, se ĝi entute estis bezonata.

ĉ) post la prepozicio po (kiam ĝi rilatas al la rekta objekto) la akuzativo prefere estu uzata. Li donis al la infanoj po tri pomojn.

Akuzativo estas neniam uzata post la prepozicioj al kaj ĝis (kiuj jam per si mem signifas direkton) kaj post la prepozicioj, kiuj ne povas esprimi la spacan lokiĝon (de, da, por, pro, per, sen, kun, pri ktp). Misuzado de akuzativo post da estas sufiĉe ofta eraro (#Mi manĝis iom da ĉokoladon), kiu fontas el miskompreno, ke la vorto, troviĝanta post da estas parto de la rekta objekto (ja fakte mi manĝis ĉokoladon!). Tamen tiu vorto estas ne rekta objekto, sed prepozicia priskribo de kvanta adverbo (iom): Mi manĝis iom – iom da ĉokolado – Mi manĝis iom da ĉokolado. Neniam uzu akuzativon post da!

 

 

7. Akuzativo kaj predikativo.

Predikativo estas parto de kompleksa predikato, esprimita per neverba parto. En Esperanto predikativo estas esprimata per nominativo (sen n-finaĵo). Plej ofte la predikativo esprimas rezulton de iu ago aŭ ĝian aspekton, ŝajnon, formon.

Mi fariĝis studento. La gloro konserviĝis senmakula. Mi trovas la vinon bona. Tra ruĝa vitro oni vidas la blankajn objektojn ruĝaj. Oni nomis lin fripono. Mi sentas min malsana.

Ofte neĝusta uzado de predikativo povas tute ŝanĝi la sencon de la frazo.

La pentristo pentras la knabinon ridantan – La knabino efektive ridas, ŝi estas ridanta, dum la pentristo pentras ŝin. Ĉi tie ridantan estas parto de la objekto (ĉar havas la akuzativan finaĵon).

La pentristo pentras la knabinon ridanta – La pentristo pentras la knabinon tiel, ke ŝi aspektu ridanta, dum efektive ŝi ne nepre ridas. Ĉi tie ridanta estas jam predikativo, ĉar ne havas la akuzativan finaĵon kaj staras post la objekto (en la frazo Ridanta pentristo pentras la knabinon la vorto ridanta rilatus jam al la vorto pentristo, ĝi estus parto de subjekto).

Prenu la kaptitojn vivajn – Oni alvokas kapti nur tiujn, kiuj estas ankoraŭ vivaj.

Prenu la kaptitojn vivaj – Oni alvokas kapti kaptitojn tiel, ke ili restu vivaj (do, ne mortigi ilin).

Krom ricevi la nominativan formon, predikativo devas okupi ankaŭ fiksitan pozicion (post la objekto). Se ĝi okupos alian pozicion, ĝi perdos sian rolon de predikativo. Komparu kun Ridanta pentristo pentras la knabinon.

Se en la rolo de predikativo estas substantivo kaj en la rolo de predikato (kopulo) – la verbo aspekti, aperi aŭ pasivaj participoj, kiuj esprimas opinion (esti rigardata, opiniata, traktata, rekonita), do antaŭ la predikativo oni prefere uzu la tabelvorton kiel. Liaj pensoj estas opiniataj kiel plena stultaĵo. Li estis traktita kiel krimulo. La vorton esti oni fojfoje uzas ankaŭ post la verbo ŝajni (Li ŝajnas esti bona homo), tiu uzado estas tolerebla, sed ĉi tie uzado de esti estas tute nenecesa.

Entute, eblas uzi la vorton kiel ankaŭ en aliaj formoj de predikativo, sed la lasta en tiu okazo devas alpreni la n-finaĵon. Oni elektis min kiel prezidanton (= oni elektis min prezidanto).

 

 

8. Diversaĵoj.

  1. Malgraŭ tio, ke bazaj numeraloj (unu, du, tri ktp) en Esperanto ne ŝanĝiĝas, estas ebla la formo unujn. La vorto unu rolas en tiu okazo kiel duondifina artikolo (Hieraŭ mi renkontis unu mian amikon – t.e., mi scias, pri kiu temas, dum vi ankoraŭ ne scias). Ofte temas ankaŭ pri kontraŭmeto de unuj al aliaj: Tio, kio entuziasmigas unujn, ne nepre entuziasmigos ankaŭ la aliajn. Tamen la formo #unun estas erara; oni ne diru #Hieraŭ mi renkontis unun mian amikon.
  2. Akuzativo povas esti uzata por esprimo de ies pozo aŭ pozicio: Li pendis kapon suben (= per kapo suben); Li falis vizaĝon al tapiŝo. Eblas diri, ke subkomprenatas la vorto havante, metante, turninte ktp.
  3. Akuzativo estas uzata en kelkaj kompleksaj prepozicioj, ekzemple koncerne -n, reponde –n, inkluzive –n, rilate –n, escepte –n.
  4. Akuzativo povas esti uzita por diferencigo de aktiva kaj pasiva de. Ekzemple, en la esprimo savo de homaro ne estas klare, ĉu homaro estas savanta, aŭ savata. Por esprimi la aktivan de eblas uzi la prepozicion fare de (la ofte uzata formo farfar’ de estas, laŭ ni, ege malrekomendinda). Por reliefigi la pasivan de eblas uzi la tre maloftan (sed Z-an kaj oportunan) formon savo homaron (akuzativo estas ja kutima maniero por esprimi la objekton de la ago). Tamen tiu formo ne estas vaste uzata. Zamenhof mem uzis ĝin nur post la ad-substantivoj (ekz., ricevado leterojn).
  5. Ne estas bone, kiam apudas kelkaj akuzativoj de diversaj devenoj. Estas rekomendinde en tiuj okazoj uzi diversajn rimedojn por laŭeble distancigi tiujn akuzativajn grupojn. Ekzemple, oni ne diru #Mi ne vidis vin du jarojn (prefere Mi ne vidis vin dum du jaroj); oni ne diru #mi aĉetis juvelon 200 gramojn pezan (prefere Mi aĉetis juvelon, kiu pezas 200 gramojn).
Hosted by uCoz