Enkonduko

La Esperanta vortfarado estas tre vasta temo, eble ankoraŭ ne ĝisfunde ellaborita, tial ĉi tie estos prezentita nur la superrigardo de la temo, kiu tamen helpos al vi pli bone kompreni, kiel funkcias la vortosistemo de Esperanto, kaj helpos al vi eviti iujn bedaŭrindajn erarojn.

La ĉi-sube prezentata teorio baziĝas nur sur la lingvouzado ekde la tempoj de Zamenhof mem, malgraŭ ke la aŭtoro de Esperanto neniam skizis eĉ plej proksimuman sistemon de la vortfarado. La sola oficiala klarigo rilate la vortfaradon, kiun li postlasis, estas la 11a regulo de la Fundamento de Esperanto, kiu tekstas jene:

Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (radikoj) (la ĉefa vorto staras en la fino); ili estas kune skribitaj kiel unu vorto, sed, en elementaj verkoj, disigitaj per streketoj (|). La gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj. Ekz. vapor|ŝip|o estas formita de: vapor, ŝip kaj o (finiĝo de la substantivo).

Tamen, kelkaj nerektaj sciigoj kaj indikoj, kiujn faris Zamenhof en kelkaj aliaj siaj verkoj, kaj, kompreneble, lingvouzo ebligis al Rene de Sossure, eminenta franca esperantisto, dedukti la unuan pli-malpli kompletan teorion de la Esperanta vortfarado; lia verko “Logikaj bazoj de la vortfarado de Esperanto”, aperinta en 1910, ricevis grandan apogon de Zamenhof mem. (Neseninterese estos scii, ke grava stimulo por ellabori la sistemon de E-vortfarado estis la Ido-krizo kaj multaj atakoj de idistoj kontraŭ “nelogikeco” de E-ta vortfarado).

Plian tre grandan kaj gravan paŝon sur tiu ĉi vojo faris granda hungara esperantisto Kalomano Kaloscay, kiu prezentis sian teorion (kiu, fakte, estas evoluigo kaj plidetaligo de la Sossure-a sistemo) en kelkaj apartaj verkoj kaj ankaŭ en la koncerna parto de PAG.

Kategorieco de radikoj, redundancaj kaj proprafunkciaj finaĵoj

En iu momento, kiam la E-lernanto komencas profundiĝi en la gramatikon kaj lingvouzadon, lin renkontas proksimume jenaj demandoj: kial el sufiĉe proksimaj sence adjektivoj malfacila kaj komplika oni faras malsamajn verbojn: malfaciligi kaj kompliki? Kial ofte observeblas la malsimetrio en vortfarado, ekzemple, kiam el du similaj vortoj bremsi kaj haltigi oni faras malsamajn forme, sed similajn sence vortojn bremso kaj haltigilo (ja haltigo signifos ne instrumenton, sed agon!). Alia ekzemplo: kudri – tajlori estas evoluigeblaj al kudristotajloro. La fundamenta kialo de tiu ĉi fenomeno, estas la fakto, ke Esperantaj radikoj ne estas egalaj, ili dekomence apartenas al diversaj radik-kategorioj.

Ja certe, la radikoj, kiel hom, tabl, sang bildigas al vi ion konkretan, vi emos percepti ilin, kvazaŭ ni skribus homo, tablo, sango (malgraŭ, ke eblas uzi ankaŭ aliajn derivaĵojn de la sama radiko, ekz. homa sangi). Pri tiaj radikoj ni povas paroli, ke ili estas substantivaj (ili enhavas en si la ideon de konkretaĵo, esprimata per substantivo). La radikoj, kiel bel, alt, long, profund, sprit tuj sugestas al ni percepton de iu kvalito, do ili estas adjektivaj (malgraŭ, ke eblas uzi la vortojn kiel beli, longo, profundo, spriti ktp). Fine, la radikoj ir, far, permes, trov impresas nin kiel priskribo de iu ago, do ili estas radikoj verbaj.

Se ni uzas la radikon kun unu el bazaj (kategoriaj) finaĵoj (-o, -a, -i), kiu respondas al la “kaŝita” senco de la radiko, do tiu finaĵo havas neniun vortfaradan rolon: homo estas la samo, kiel hom-, iri estas la samo, kiel ir-. En tiu okazo ni povas paroli pri (vortfarade) redundancaj (superfluaj, troaj) finaĵoj.

Sed se ni uzas la radikon kun finaĵo, kiu ne respondas al la kategorio de la radiko, en tiu okazo la finaĵo jam havas vortfaradan rolon, ni povas diri, ke ĝi estas (vortfarade) proprafunkcia. Por ĝuste kompreni la sencon de la nove farita vorto, necesas priparoli la bazajn sencojn de la fundamentaj finaĵoj.

Sam- kaj malsamelementaj vortoj. Kategoriaj sufiksoj.

Se la vorto havas la finaĵon, kiu respondas al la kategorio de la radiko, oni povas paroli pri la samelementa vorto, ekzemple, homo, bela, iri. Oni povas libere krei novan vorton per ŝanĝo de la finaĵo, estante pli-malpli certa pri la senco de la nova vorto. Ekzemple, ŝanĝo de iri al iro produktos la vorton por nomi la agon iri; ŝanĝo de iri al ira produktos la adjektivon por karakterizi la agon iri.

Tamen ĉe malsamelementaj vortoj (kiel homa, beli) nura ŝanĝo de la finaĵo povas esti foje misgvida kaj postulas singardemon kaj uzadon de specialaj kategoriaj sufiksoj. Ekzemple, se el la adjektivo homa oni volas ricevi la nomon de la kvalito esti homo, ne sufiĉas nur ŝanĝi la finaĵon, ĉar tia rezulto (homo) signifos ne la kvaliton, sed personon. Klaras, ke por nomi la kvaliton esti homa ni devas uzi la sufikson -ec-: homeco. Oni povas diri, ke la sufikso -ec- enhavas samtempe la sencon de adjektivo (ĝi kvazaŭ enhavas la kaŝitan finaĵon –a), kaj de substantivo.

Same pri beli: la verbo beli signifas (proksimume, pri subtilaĵoj vidu sube) esti bela. Por nomi tiun agon ne sufiĉas nur ŝanĝi la finaĵon (belo) ĉar tiu vorto ja neniel signifos la nomon de la ago, ĝi signifos iun abstraktan nocion, econ. Por esprimi la sencon pri la ago, ni devas uzi ĉi tie la alian kategorian sufikson: -ad-; la rezulto aspektos kiel belado. Oni povas diri, ke la sufikso -ad- enhavas samtempe la sencon de verbo (ĝi kvazaŭ enhavas la kaŝitan finaĵon –i), kaj de substantivo.

Pri la aliaj tre gravaj sufiksoj -aĵ- kaj -ul- ni parolos dum pritraktado de propraj sencoj de la finaĵoj.

La finaĵo –o.

  1. Ĉe substantivaj radikoj la finaĵo -o estas vortfarade senfunkcia, do, sensenca.
  2. Ĉe adjektivaj radikoj tiu finaĵo povas havi kelkajn sencojn, kiuj estas precizigeblaj per apartaj kategoriaj sufiksoj.

  1. Ĉe verbaj radikoj la finaĵo -o povas esti rigardata kiel resuma formo por signifi la nomon de la ago (pli ofta senco: konstruo = ago konstrui; skribo = ago skribi) kaj la nomon de la konkretaĵo, kiu aperas pro tiu ago (skribo = io skribita; havo = io havata, havaĵo). Se kunteksto evitigas ĉiujn dubojn, eblas uzi tiun resuman formon. Ĉe bezono eblas pliĝustigi la sencon uzante la sufiksojn:

 

La finaĵo –a.

  1. Ĉe adjektivaj radikoj tiu finaĵo estas vortfarade senfunkcia.
  2. Ĉe substantivaj radikoj tiu finaĵo havas 2 ĉefajn sencojn:

  1. Kvalita senco (kvalita adjektivo). Ĉi tie eblas distingi kelkajn subsencojn:

  1. Rilata, apartena senco. Ĉi tie ne temas pri iu simileco aŭ iuj kvalitoj, per uzado de tiaj adjektivoj ni fakte interligas du substantivojn: reĝa palaco (= palaco de reĝo), muzika noto (= noto, uzata por fiksi muzikon), socia problemo (= problemo, kiu rilatas al socio). Por substreki tiun ĉi sencon, oni povas uzi la vortkunmetojn: reĝ-apartena, muzik-rilata. Adjektivoj de tiu speco permesas ankaŭ senperan kunfandon kun la substantivo: reĝ-palaco, muzik-noto, koton-industrio, ktp. Tamen – grave! – tion permesas nur adjektivoj el la lasta grupo! Oni ne uzu tiun eblon kun adjektivoj el la supre pritraktitaj grupoj (oni ne diru, ekz., #velur-voĉo, #bel-knabino, #vitr-okulo ktp – tiuj kunmetoj signifas “voĉo de veluro”, “okulo el vitro” ks, sed ne “velura voĉo”, “vitreska okulo”). Pli detale pri vortfarado kun adjektiva flankelemento vidu sube.

  1. Post la verbaj radikoj la finaĵo -a ĉiam substantivigas la radikon kaj estas sence ligita jam al tiu substantivo. La analizo estas farebla same, kiel kun la “puraj” substantivoj (vd supre); oni povas distingi inter kvalita kaj rilata sencoj, preskaŭ ĉiam la subkomprenata senco estas klara dank’ al la kunteksto. Ekzemple, en nutra manĝaĵo la vorto nutra ([nutr-o]-a) havas la sencon nutrokvalita (tia, ke ĝi estas nutra, bone nutras), dum en nutra problemo la senco estas nutrorilata (tia, ke ĝi rilatas al la nutr(ad)o). Same: fluga insekto (flugo-kvalita, tia, ke ĝi havas la necesajn kvalitojn por flugado) kaj fluga distanco (flugo-rilata); gvida stelo (gvido-kvalita) kaj gvida kapablo (gvido-rilata) ktp.

Pro tio, ke substantivoj, derivitaj el verboj, posedas kaj aktivan, kaj pasivan sencon (en skribo de infano la senco estas aktiva – la infano skribas; dum en skribo de letero la senco estas pasiva – la letero estas skribata) ankaŭ la adjektivoj, faritaj el verboj havas du sencojn. La prezentataj sube formoj povas esti rigardataj kiel resumaj, hibridaj formoj; ĉe bezono eblas pliĝustigi ilin, uzante la necesan participan sufikson: ekscita sceno (= ekscitanta) kaj ekscita animo (= ekscitita), fiksa najlo (= fiksanta) kaj fiksa salajro (= fiksita), ĉagrena okazaĵo (= ĉagrenanta) kaj ĉagrena koro (= ĉagrenita), konfuza informo (= konfuzanta) kaj konfuza vizaĝo (= konfuzita) ktp. Plej ofte mankas la bezono pliĝustigi la sencon per uzado de participoj, tamen necesas rimarkigi, ke tia uzado foje povas misgvidi la lingvo-uzantojn, kiuj ne scias pri tiu ĉi fenomeno. Ekzemple, oni tre ofte uzas la vortojn komplika kaj konsterna. Fakte ili estas adjektivoj, derivitaj el verboj, sed tiuj, kiuj ne scias tion, emas formi el ili verbojn laŭ la modelo #komplikigi, #konsternigi (igi komplika, konsterna). Tio estas tute nebezonata, ĉar la bazaj vortoj estas ĝuste kompliki kaj konsterni.

 

La finaĵo –i.

  1. Ĉe verbaj radikoj tiu finaĵo estas vortfarade senfunkcia.
  2. Ĉe substantivaj radikoj la senco de la novformita verbo dependos de la komenca senco de la substantivo.

  1. Post la adjektivaj radikoj la finaĵo -i produktas la verbon kun proksimuma signifo esti –a, impresi kiel –a. Malgraŭ tio, ke simila uzado dum longa tempo estis pridiskutata (tamen, eĉ Zamenhof uzis tion!), ĝi estas sufiĉe vaste uzata nun, tiom pli en parola lingvaĵo kaj en poezio. Necesas tamen atentigi, ke, unue, inter la formoj esti –a (esti sprita) kaj –i (spriti) estas senca diferenco: la unua formo pli ofte prezentas iun konstantan kvaliton, priskribas iujn objektivajn ecojn (ŝi estas bela), dum la lasta – iun pli-malpli hazardan aspekton, subjektivan impreson (ŝi aparte belis en tiu vespero). Ankoraŭ ekzemplo: akvo estas senkolora likvo, kiu en granda amaso bluas. Due, diversaj adjektivoj estas diversgrade verbigeblaj. Plej facile eblas verbigi la adjektivojn, kiuj priskribas iujn aljuĝitajn kvalitojn (alportitajn deekstere), ekzemple, egala, grava, ĝusta, identa, kara, prava, simila, utila ktp. La senco de tiuj adjektivoj estas aljuĝita de ni, ili havas sencon nur ĉe iu komparo. Iliaj verbaj formoj (egali, gravi, ĝusti, identi, kari, pravi, simili, utili) preskaŭ ne diferencas de la analiza formo (esti egala ktp.). Simila grupo – adjektivoj kun la funkcio de help-verbo (esti ebla, necesa, inklina, inda, kapabla ktp.) – ili povas esti uzataj kun verbo simile al la t.n. modalaj verboj (povi, devi, voli): eblas ekscii, necesas rigardi, li kapablas kanti ktp. Iom malpli ofte oni povas verbigi la adjektivojn, kiuj priskiribas iujn agojn (ago-koncernaj), kondutojn aŭ statojn: laŭta – laŭti (soni laŭte), atenta – atenti (aŭskulti atente), lama – lami (iri lame), rapida – rapidi (agi rapide), afabla – afabli (konduti afable), ruza – ruzi (konduti, agi ruze), ebria – ebrii (esti ebria), sana – sani (esti sana), trankvila – trankvili (esti trankvila). Plej laste estas verbigeblaj la adjektivoj, priskribantaj iujn eksterajn ecojn kaj kvalitojn: granda, bela, dika, dolĉa, juna, plata, varma, ruĝa ktp. Verbajn formojn de tiaj adjektivoj oni uzas ne tiel ofte, plej ofte por specialaj stilistikaj efektoj (Kiom agrablis tiu gusto! La neĝo blankis blindige! Jen io nigras en la angulo!).

 

Pruvoj kaj ŝajnaj “malfortaj” punktoj de la sistemo.

La pruvoj por la vereco de la sistemo estas abunde prezentitaj en la ĝenerala lingvouzo (vidu ankaŭ la aldonaĵon). Krome, oni scias, ke Zamenhof mem aprobis la sistemon. Sed eĉ pli grava pruvo estas la fakto, ke jam en la Universala Vortaro (kiu aperis kaj estis oficialigita kelkajn jarojn antaŭ la apero de la sistemo de Sossure) en kelkaj dubaj okazoj la gramatika karaktero de la radiko estas klare indikita, ekzemple, bor = bore (verb), flar = smell (verb), pres = print (verb), nobel = noble (subst.), nobl = noble (adj.) (el la angla parto). Tio pruvas, ke Zamenhof eĉ antaŭ la dedukto de la sistemo sentis ĝiajn bazajn trajtojn intuicie.

Kiel la plej ofte menciatajn “mankojn” de la sistemo eblas nomi la jenajn:

  1. Kelkaj radikoj ŝajnas havi kelkajn diversajn karakterojn. Tamen, en tiuj okazoj temas aŭ pri nura homonimio (ekz., piki – bori, trui, kaj pika – karta emblemo), aŭ pri tre maloftaj esceptoj, ŝuldataj al tro frue stabiliĝinta lingvouzo (klasika ekzemplo – la vortoparo korekti/korekta: laŭ la logiko de la vortfarado, la derivaĵo korekta devus signifi iel rilatanta al korektado, ekz, en la frazo korekta laboro laboro ligita al korektado; tamen en praktiko oni povas libere uzi la formon korekta en la senco ĝusta, senerara).
  2. La kategorieco de kelkaj radikoj estas tre dubinda – oni povas atribui al ili egale kelkajn kategoriojn (ekz, implik, impuls, tumult). Tamen tio ne renversas la sistemon – gravas almenaŭ, ke oni ne povas atribui al ili ajnan kategorion el la tri supre prezentitaj.
  3. En la kunmetitaj vortoj la karaktero de la radiko povas ŝanĝiĝi, ekzemple la vortkunmetaĵo varmgrado estas analizata kiel grado de varmo, do ĉi tie la adjketiva radiko varm rolas kiel substantiva radiko. Tio tamen estas ne kontraŭdiro kontraŭ la sistemo, sed nur plia faceto de la teorio. Pri analizo de kunmetitaj vortoj ni ekokupiĝos en la sekvaj ĉapitretoj.

Eblas aldoni nur, ke post longaj pridiskutoj la bazoj de la sistemo estis oficialigitaj fare de la Akademio de Esperanto en 1967.

 

Principoj de analizado de kunmetitaj vortoj.

Kunmetitajn vortojn oni renkontas preskaŭ tuj post eklerno de la lingvo (ekz, vaporŝipo, sportklubo, dorsosako) tamen tre malofte oni parolas pri la reguloj de analizado de tiuj vortoj.

En vortkunmetaĵo oni faras distingon inter ĉefelemento (la radiko, staranta pli proksime al la fino; ĝi difinas la gramatikan kategorion de la kunmetaĵo kaj ĝian ĝeneralan sencon) kaj flankelemento (staranta “pli maldekstre”, pli fore de la vortofino; ĝi pliĝustigas la sencon de la ĉefelemento). Ekzemple, en la kunmetaĵo dormoĉambro la ĉefelemento estas ĉambro (do, la tuta vortkunmeto temos pri iu speco de ĉambro), la flankelemento estas dormo (ĝi pliĝustigas, ke temas pri la ĉambro, iel ligita al dormo).

Oni estu tre atentaj pri la fakto, ke nepleonasmaj (neredundancaj) finaĵoj fine de la kunmetaĵo mem rolas kiel ĉefelemento kaj tiel povas fari duradikan vorton trielementa. Ekzemple, en la vorto bonfarto la finaĵo –o ne respondas al la gramatika karaktero de la vortelemento fart, tial necesas rigardi tiun vorton kiel trielementan: ĝiaj elementoj estos bon, fart kaj o. Analizo de pli-ol-du-elementaj vortoj estas aparta temo, pri kiu ni parolos pli poste. Nun ni ekokupiĝos pri la vortkunmetoj, kie la finaĵo havas la saman karakteron kiel la ĉefelemento (“dekstra” radiko) kaj do ne havas vortfaran rolon (estas pleonasma, redundanca).

Meze de la vortkunmeto inter la elementoj regas certaj influoj, nomataj kiel vortefikoj. Plej ofte temas pri la t.n. rekta vortefiko, kiu estas direktita de la ĉefa elemento al la flanka (de dekstre maldekstren). Tiuj vortefikoj ŝanĝas (laŭ certaj leĝoj) la radik-karakteron de la flankelemento kaj difinas certajn rilatojn inter la ĉef- kaj flankelemento.

 

Kunmetaĵoj kun substantiva ĉefelemento.

La substantiva ĉefelemento ĉiam substantivigas la antaŭan flankelementon; la interrilato inter tiuj du elementoj estas esprimebla per uzado de iu prepozicio (plej ofte de, el, por, per). Ekzemploj: homkoro = koro de homo; varmenergio = energio de varmo; skrib-maŝino = maŝino por skribo; ŝtonvazo = vazo el ŝtono; aerŝipo = ŝipo por [veturi en] aero; velŝipo = ŝipo [movata] per velo, ŝipo kun velo ktp. Pri tio, kiun prepozicion uzi por la analizo, ofte decidas tradicio, ekzemple, paperskatolo tradicie estas komprenata kiel skatolo el papero, dum paperkorbo – kiel korbo por papero.

Oni bone komprenu, ke analizo, farata per simpla adjektivigo de la flankelemento estas, unue, kontraŭa al la lingva naturo (malgraŭ ke ĝi estas fojfoje uzebla, ĝi tute ne estas baza maniero fari la analizon) kaj, due, estas signife malpli produktiva, ol la supre prezentita vojo de analizo. Ĝi estas uzebla nur tiam, kiam la flankelemento ne estas adjektiva (plej ofte temas pri materialo): hom-koro = koro de homo = homa koro; ŝtonponto = ponto el ŝtono = ŝtona ponto. Tamen, se la flankelemento estas per si mem adjektiva, la analizo devas esti farata nur per substantivigo: varm-energio estas neniel varma energio, sed energio de varmo; belreĝino devas esti analizata kaj komprenata kiel reĝino de belo, sed ne kiel bela reĝino; bonpledanto estas pledanto por bono, sed ne bona pledanto; belkulto = kulto de belo. Acidradiko estas ne acida radiko, sed radiko de acido (en kemio). Valorsistemo estas ne valora sistemo, sed sistemo de valoroj.

En poezio oni eble povas toleri iujn similajn miskunmetojn, penante kompreni ilin metafore, ekz., falk-rigardo, flam-okulo; sed oni penu ĉiam eviti la formojn, kiel bluokulo, kar-amiko, bel-knabino, bon-amiko ktp.

Aparta grupo de simil-aspektaj kunmetaĵoj estas tiaj, kie la adjektiva flankelemento havas ne simple “priskriban”, kvalitan signifon, sed priskribas la plej karakterizan econ de la substantivo, tiel tre klare elstarigante la lastan. Tiaj formoj ne estas tre oftaj, en la plej multaj okazoj temas pri la fakaj terminoj: dikfingro (dikfingro estas certa fingrospeco tiel nomata, ĉar gi normale estas pli dika ol la aliaj fingroj; dika fingro estas ĉia ajn fingro (dikfingro, montrofingro, mezfingro, ringfingro aŭ etfingro), kiu "hazarde" estas dika; oni povas diri maldika dikfingro), altforno, kurtondo. La neceso pri kreo de novaj kunmetaĵoj de tiu ĉi speco estas tre malgranda; plejparte ili jam ekzistas kaj estas aparte lerneblaj.

 

Kunmetaĵoj kun adjektiva ĉefelemento.

La adjektiva ĉefelemento same kiel la substantiva ĉiam substantivigas la flankelementon; la rilato inter ĉef- kaj flank-elemento estas esprimata per la prepozicio je. Ekzemploj: herbriĉa – riĉa je herbo; varmplena – plena je varmo; servopreta – preta je servo; sangavida – avida je sango ktp. Ĉe kelkaj similaj derivaĵoj temas pri nura apudmetado de du pli-malpli paralelaj adjektivoj: surdmuta – surda kaj muta; german-franca – germana kaj franca ktp.

Oni ne konfuziĝu ĉe vido de kunmetaĵoj, kiuj, ŝajne, ne konformas al la ĵus prezentita regulo (ekz, belaspekta, facilanima, plenkreska), ĉar en ili la finaĵo -a estas proprafunkcia kaj do temas pri 3-elementaj vortoj.

 

Verba ĉeflemento.

Se la ĉefelemento estas verbo, do la flankelemento povas fariĝi:

  1. Adverbo. Ekzemploj: bonfarti (bone farti), kunludi (kune ludi), pafmurdi (pafe murdi), rondiri (ronde iri) ktp. Oni povas diri, ke la flankelemento esprimas en tiu okazo la manieron de ago.
  2. Adjektivo, rolanta kiel (parto de) predikativo: ruĝpentri (pentri ruĝa), plenŝtopi (ŝtopi plena), kunpremi (premi kuna), satmanĝi (manĝi tiel, ke oni fariĝas sata), kunveni (veni tiel, ke oni fariĝas kunaj) ktp. La flankelemento esprimas en tiu ĉi okazo la rezulton de ago.

Se la flankelemento estas adjektiva radiko, ĝi plej ofte esprimas la duan sencon. Ekzemple, la vorto laŭtlegi signifas ne simple laŭte legi, sed legi laŭta (temas pri tute aparta speco de legado; oni povas diri mallaŭte laŭtlegi).

Por verbaj sufiksoidoj -ig, -iĝ- validas la dua analizo: beligi = igi bela; puriĝi = iĝi pura.

Fojfoje oni povas renkonti la verb-ĉefelementajn vortkunmetojn, kie la flankelemento ŝajnas al ni objekto de la ĉefa verbo (#panmanĝi, #kaftrinki, ktp.). Ĉiuj tiaj formoj estas evitindaj, oni diru manĝi panon, trinki kafon. La analizo de similaj vortkunmetoj laŭ la supre prezentitaj reguloj estas multe pli produktiva, ol simpla elizio de on-finaĵo. Krome, oni povas obĵeti, ke en la vortoj, kiel piedpremi, manfari (manfarita), pugnobati, fuŝparoli, akvoplenigi ja evidente ne temas pri tia analizo (piedpremi ja signifas premi per piedoj; krome, ĉiuj tiuj novfaritaj vortoj mem povas havi objektojn: fuŝparoli la frazon). Oni uzas nur kelkajn “tradiciajn” kaj ŝtoniĝintajn verbojn, analizeblajn nur per uzado de ag-objekto (voĉdoni, fiŝkapti); tamen estas tute senbezone produkti la formojn, kiel #bruaŭdi, #birdvidi, #horloĝaĉeti ktp.

 

Analizado de tri-elementaj kaj mult-elementaj vortoj.

Dum analizado de tri-elementaj vortoj oni grupigas la elementojn tiel, ke jen flankelemento, jen ĉefelemento fariĝas duparta: korboneco = kor-(bon-eco); kestŝlosilo = kest-(ŝlos-ilo); sangruĝo = sang-(ruĝ-o); kudrilujo = (kudr-il)-ujo; fervojisto = (fer-voj)-isto; leonkora= (leon-kor)-a.

Se la elementoj de duparta flankelemento povas mem formi sencohavan vorton, ili estas nomataj kuntenaj flankelementoj: (paf-murd)o à pafmurdi; (bon-fart)o à bonfarti. Se ili ne povas formi sencohavan vorton, sed uzatas nur kun aldona ĉefelemento, ili estas nomataj disfalaj flankelementoj, por tiu okazo validas iom speciala maniero de analizo, kiu estas nomata inversa vortefiko: (sam/ide)-(ano) à (sama ideo)-(ano) – ano de la sama ideo; (facil/anim)a à (facila animo)a – karakterizata de facila animo; (sen/fort)a à (sen forto)a – tia, ke ĝi estas sen forto. La esenco de la inversa vortefiko estas, ke la antaŭa subelemento kvazaŭ altrudas al la posta subelemento certan finaĵon, ne prezentitan eksplicite (latenta finaĵo): en la vorto senforta, kiu disfalas je (sen/fort)a, fort estas adjektiva radiko, tamen dum analizo ni rigardas ĝin kiel substantivigitan (forto), ĉar la prepozicio simple ne povas esti uzata kun nura adjektivo. Same en grandkuraĝa à (granda kuraĝo)a, la adjektivo granda substantivigas (de maldekstre dekstren, do en inversa direkto!) la elementon kuraĝ.

La samo validas por granda grupo de vortoj, formitaj laŭ la modelo centjaro, trimasto, tridento, deksilabo, triangulo: la numeralo ne povas rilati al singulara radiko, tial ĝi kvazaŭ forpuŝas, memstarigas la o-finaĵon, kaj la analizo estas farata jene: (cent jaroj)-o; (tri-anguloj)-o – iu konkretaĵo, karakterizata de tri anguloj.

La pli ol 3-elementaj vortoj estas analizataj per grupigo de iliaj elementoj; poste tiuj grupoj estas analizataj aparte laŭ la reguloj jam priparolitaj: vagonarhaltigilo à (vagon/ar)-(halt/ig/il)o, kie haltigilo estas analizebla plu; enpoŝigo à (enpoŝigi)-(o); enpoŝigi à (enpoŝa)-(igi); enpoŝa à (en poŝo)-a.

Konkludo.

Esperanta vortfarado baziĝas sur kunmetado de apartaj radikoj, kiuj havas apartajn gramatikajn karakterojn (finaĵoj same rolas kiel apartaj radikoj), inter kiuj regas certaj influoj kaj interrilatoj. Kono de la reguloj pri vortfarado estas bezonata por korekte analizi la jam formitajn vortojn kaj por sukcese formi novajn ĝustajn formojn. Tamen, en Esperanto estas iom da vortoj, por kiuj la prezentitaj reguloj ne plene validas aŭ allasas esceptojn, tiuj vortojn oni rigardu kiel tradiciajn. Ofte la analizado allasas kelkajn sencojn (ekzemple dentrado/dentbroso – la dentrado estas rado kun dentoj, dum dentbroso estas broso por dentoj; en okulŝirmilo dum la analizo ni uzos la prepozicion por, dum en ventŝirmilo – la prepozicion kontraŭ), en tiu okazo pri la preferata senco decidas la lingva tradicio.

 

Aldonaĵo

Demonstrado de kategorieco de radikoj en Esperanto

(la unua radiko estas substantiva kaj ne bezonas la sufikson -il- dum pluformado; la dua radiko estas verba)

marteli - bati; martelo - batilo
kanoni - pafi; kanono - pafilo
skurĝi - draŝi; skurĝo - draŝilo
ŝalmi - fajfi; ŝalmo - fajfilo
farbi - kolorigi; farbo - kolorigilo
bastoni - frapi; bastono - frapilo
agrafi - kroĉi; agrafo - kroĉilo
pioĉi - haki; pioĉo - hakilo
veli - remi; velo - remilo
balzami - kuraci; balzamo - kuracilo
kaleŝi - veturi; kaleŝo - veturilo
bremsi - haltigi; bremso - haltigilo
korki - ŝtopi; korko - ŝtopilo
brankardi - porti; brankardo - portilo
skii - gliti; skio - glitilo
vuali - kovri; vualo - kovrilo
bridi - jungi; brido - jungilo
pendoli - balanci; pendolo - balancilo
kirasi - ŝirmi; kiraso - ŝirmilo

 

(la unua radiko estas jam substantiva kaj ne bezonas la sufikson -ist- aŭ -ant-dum pluformado; la dua radiko estas verba)

agenti - kolporti; agento - kolportisto
advokati - pledi; advokato - pledanto
lakei - servi; lakeo - servisto
profeti - aŭguri; profeto - aŭguristo
estri - komandi; estro - komandanto
reĝi - regi; reĝo - reganto
piloti - navigi; piloto - nagivisto
aktori - deklami; aktoro - deklamanto
oratori - prelegi; oratoro - preleganto
heroldi - anonci; heroldo - anoncisto
tirani - subpremi; tirano - subpremanto
ĉarlatani - trompi; ĉarlatano - trompisto
pirati - kaperi; pirato - kaperisto
soldati - militi; soldato - militisto
ĵokei - rajdi; ĵokeo - rajdanto
akrobati - ĵongli; akrobato - ĵonglisto
spioni - denunci; spiono - denuncisto
suflori - flustri; sufloro - flustranto

(la unua radiko estas substantiva kaj ne bezonas la sufikson -ul- dum pluformado, la dua radiko estas adjektiva)

barbara - kruela; barbaro - kruelulo
virtuoza - lerta; virtuozo - lertulo
heroa - kuraĝa; heroo - kuraĝulo
filozofa - saĝa; filozofo - saĝulo
diabla - malica; diablo - maliculo
nababa - riĉa; nababo - riĉulo
nobela - nobla; nobelo - noblulo
bruta - kruda; bruto - krudulo
atleta - forta; atleto - fortulo
kavalira - ĝentila; kavaliro - ĝentilulo
pedanta - akurata; pedanto - akuratulo
bigota - hipokrita; bigoto - hipokritulo
danda - eleganta; dando - elegantulo
negra - nigra; negro - nigrulo
zelota - fanatika; zeloto - fanatikulo
majstra - eminenta; majstro - eminentulo
arlekena - burleska; arlekeno - burleskulo
najbara - proksima; najbaro - proksimulo
sklava - humila; sklavo - humilulo
kanajla - malnobla; kanajlo - malnoblulo

Hosted by uCoz