Miaj impresoj pri la 60a IJK (Rusio, julio 2004)
(la artikolo aperis aŭtune en "TEJO Tutmonde")
IJK-60: "Kule kaj betule" La Rusia IJK estis por mi la unua. Mi povas diri eĉ pli - ĝi estis por mi la unua internacia aranĝo ekster Ukrainio. Memkompreneble, la impresoj estas ege multaj kaj - ĉu mirinde? - ili ja pozitivas. Tamen pri kelkaj aferoj mi restis iom nekontenta.
Plej granda strangaĵo, laŭ mi, estis la loko, kie okazis la kongreso. Mi bonege komprenas, ke la organizantoj jam neunufoje uzis tiun bazejon, ke estas multe pli facile iri la jam tretitan vojon, ol serĉi novajn itinerojn, sed tamen... Organizi tiel grandan aranĝon ie meze de vastaj Rusiaj kampoj kaj arbaroj tute for de la civilizo estas, laŭ mi, iom strange. Se la Kongreso estus okazinta en iu pli taŭga loko, eblus aranĝi ankaŭ pli vastan informadon pri la aranĝo. Fakte, ankaŭ ĉi tie oni ja organizis tion - aperis artikolo en la regiona ĵurnalo, kelkaj televidistoj ion filmis dum la kongreso, sed ĉio ĉi odoris por mi je malseriozeco (sufiĉas diri, ke la artikolo en la ĵurnalo nomiĝis "June kajkune" - jes, ĝuste tiel!).
La dua malagrablaĵo por mi estis la programo. Ĝi tute ne estis maldensa - eĉ male, ĝi estis tro streĉa. La programeroj tute ne estis enuigaj - male, multaj eroj estis treege interesaj. Kio do min tiel malĝojigis? Mi sincere atendis, ke en la programo estos pli multe da programeroj, dediĉitaj al la movadaj, lingvaj, E-kulturaj demandoj. Ve, la misproporcio estis tro granda, laŭ mi. Oni amase okupigis la partoprenantojn pri plej neimageblaj aferoj (transirado al nirvano, perlumado, kurso de masaĝo, rokenrolo, mur-grimpado, te-trinkado ktp ks), dum la eroj, almenaŭ iom rilataj al E aperis nur sporade kaj epizode.
La tria afero, kiu min iom deprimis - estis tro multe da ruslingvaj krokodiloj. Mi havis la impreson, ke Rusia E-movado perforte devigis ĉiujn homojn, ĵus eksciintajn pri Esperanto, veni al la aranĝo kaj malagrabligi la internacian etoson. Sed ni ne cedis! La etoso tamen estis bonega!
Nu kaj laste mi menciu teruran kaj torturan varmegon kaj hordojn da kuloj, kiuj kune kun betuloj (nekutimaj por mi, kiu alkutimiĝis al pinarbaroj) estis tiel frapa karakterizaĵo de la kongreso, ke ĝia temo tute facile povus esti ne "June kaj kune", sed "Kule kaj betule". Kaj de varmego, kaj de kuloj mi savis min kelkfoje tage uzante la basenon (eĉ pli ĝuste - kuvegon), kies magie verda akvo (ĉu estis la organizantoj, kiuj esperantigis ĝin?) fortimige efikis kaj kulojn kaj varmegon.
Por rakonti pri ĉio alia mi havas nur bonajn vortojn. Malgraŭ mia grumblado pri la programo, mi ĉiam povis okupiĝi pri io interesa. Multe da tempo mi pasigis partoprenante en la seminario "Flugiloj de malfacila vento". Ĉiuvespere okazis riĉa kaj interesa koncerta programo (min persone plej impresis la bando "Perdita Generacio"). Nokte paralele funkciis diskoteko (kies laŭta krokodila muziko sonis tra la tuta ĉef-konstruaĵo), drinkejo (kie same sonis plejparte krokodila muziko) kaj kafejo. Pri la muziko, uzata en la kafejo mi ne certas, sed troa uzado de krokodilaĵoj en muzika programo estis por mi iom miriga - oni povus utiligi la okazon por prezenti kaj ĝuigi bonajn E-muzikaĵojn.
Aparte memorinda estas la grupa laboro, dum kiu ĉiu teamo preparis surscenigon de iu rusa fabelo en plej freneza ĝenro. Laŭ miaj observoj, plej plaĉis al la spektantoj la fabelo "Kabaneto", prezentita kiel japana animaciaĵo. Multis diversaj kvizoj (inter ili mi longe memoros la ludon "Divenu melodion" (Esperantan melodion, kompreneble), kiun mi ja gajnis), amuzaĵoj (oni verŝajne longe memoros pantomim-prezentojn de Konstantin MALASAJEV). Kaj kompreneble, aparte menciindas la neripetebla E-etoso, kiun la partoprenantoj malgraŭ ĉio aranĝis, subtenis kaj ĝuis! Aparte agrable estis komunikiĝi kun novaj konatoj dum tag- aŭ vespermanĝoj en la manĝejo, kies pladoj al mi persone tre plaĉis.
Do, multas, multegas la impresoj pri tiu IJK, kiun mi ja memoros dum la tuta vivo: mia unua IJK malgraŭ ĉiuj siaj kuloj, krokodiloj kaj malperfektaĵoj estis bona aranĝo. Kaj mi jam nun scivolemas - ĉu sekvajare niaj polaj geamikoj sukcesos prepari ion eĉ pli interesan?Al komenco