Miaj impresoj pri la 61a IJK (Pollando, aŭgusto 2005)
(la artikolo aperis aŭtune 2005 en "TEJO Tutmonde")
IJK-61: "Montpejzaĝe kaj fromaĝe" Se mi rajtas fari iujn konkludojn pri la organizado de IJKoj, havante nur 2-kongresan sperton, do mia konkludo estos la jena: la IJK en Zakopane estis organizita rimarkinde pli bone, ol la Kovrova; kaj ploru, ploregu tiuj, kiuj pigris viziti Pollandon ĉi-somere! Malfeliĉaj estas la esperantistoj, kiuj pro iuj kialoj ne sukcesis veni en "someran ĉefurbon de Esperantio"!
La loko por la kongreso estis elektita tre bone - facile atingebla kaj trovebla, belegaj montaj ĉirkaŭaĵoj, interesaj folkloraĵoj (inter kiuj min plej impresis la loka fromaĝo oscypek, kiun mi komence pro miopeco prenis por iu bakaĵo, kaj kiu poste fariĝis mia ĉiutaga krommanĝaĵo), bonaj ebloj reklami Esperanton al la ripozanta publiko. Ankaŭ la kongresejo al mi tre plaĉis - ĉio situis tre proksime kaj oportune (kelkaj plendis, ke la amasloĝejo kun gufujo troviĝis iom for de la ĉefa kongresejo, sed mi mem ne opinias 5-minutan paŝ-distancon nevenkebla baro). Aplaŭdindas la organiza laboro de LKK: dank' al iliaj penoj la honoran patronecon super la kongreso alprenis la prezidento de Pollando, dum la solena malfermo krom la reprezentanto de la prezidento ĉeestis ankaŭ la urbestro de Zakopane kaj la direktoro de la Tatra Nacia Parko, dum la tuta kongresa semajno tra la urbo pendis Esperantaj standardoj - jen modelo de malkaŝa sinteno rilate informadon pri Esperanto!
La programo de la kongreso estis same intensa, kiel pasintjare, tamen mi havis pozitivan impreson, ke ĉi-jare la programo estis iom pli serioza kaj havis iom pli grandan procentaĵon de movad-koncernaj programeroj (jes ja, iu povas grumbli, ke dum IJK necesas nur amuziĝi, sed mi opinias, ke krom nuraj amuzaĵoj la kongreson devas konsistigi ankaŭ iuj edukaj programeroj). La koncerta programo estis sendube pli bunta - brile koncertis "Esperanto Desperado", JoMo, bonan impreson postlasis blus-kantistino Siona Neale Majewska kaj loka folklora ensemblo, partoprenis ankaŭ "Krio de Morto", Georgo Handzlik, iunokte en gufujo okazis ankaŭ koncerteto de "La Perdita Generacio", bedaŭrindege, ne en plena konsisto. Grandan sukceson havis teatra prezentaĵo de Henrri De Sabates "Stilekzercoj". Unuforte, mankis tempo por enui!
Ĉiuj servoj (trinkejo, drinkejo, gufujo, bona libroservo, komputilejo - jen luksaĵo!) funkciis glate. Ĉiuj amasaj programeroj okazadis en granda tendego, kie ĉiu el preskaŭ 500 partoprenantoj povis trovi por si lokon. Ĉiu partoprenanto ricevis belan kaj oportunan kongreslibron kaj kelkajn memoraĵojn. Manĝaĵoj estis bongustaj kaj sufiĉe variaj, tamen por mi persone la matenmanĝaj porcioj estis iom malgrandaj. Merkrede oni povis elekti inter kelkaj interesaj ekskursoj - necesis nur vekiĝi sufiĉe frue, pri kio mi persone ne sukcesis.
Apartan priskribon meritas la granda internacieco de la kongreso. La preskaŭ 500 partoprenantoj prezentis pli ol 40 landojn! Venis kongresanoj el iom ekzotikaj Japanio, Koreio, Nepalo kaj eĉ el Afriko! La sola afero, kiu restis - rusoj denove superis ĉiujn rilate la nombron de la partoprenintoj. Al tiu internacieco de la kongreso kontribuis ankaŭ la fakto, ke eĉ LKK estis internacia! La kulmino de tiu multnacieco estis la internacia vespero, dum kiu oni povis spekti plej diversajn kaj interesajn prezentojn.
Bedaŭrindaĵoj, okazintaj dum la kongreso (jes ja, estis kelkaj!) estis tamen neniel ligitaj al iuj organizaj fuŝoj. Unue, la vetero ne multe favoris la kongreson - la suno aperis eble nur por kelkaj horoj dum la tuta semajno kaj sufiĉe ofte pluvis (interalie, pluvegis eĉ dum la solena malfermo!). Pro tiu pluvo ne realiĝis bonega ideo de la organizantoj - okazigi la lingvan kaj kulturan festivalon kun posta koncerto de JoMo sur la placo meze de la urbo; ve, ni estis devigitaj resti en la tendego! Alia malagrablaĵo por la kongresanoj estis la loka polico, kiu kelkfoje venadis en la kongresejon kun postulo mallaŭtigi la vesperajn aranĝojn. Finfine oni estis devigitaj transmovi ĉiujn malfru-vesperajn programerojn en la ĉefkonstruaĵon, tamen la partoprenantoj sukcesis rapide alkutimiĝi al tiu nova ordo.
Kiel senpagan agrablaĵon prezentis sin la fakto, ke kuloj vere mankis! Kiom multe da penoj estis bezonataj de la organizantoj por ekstermi ĉiujn ĉi kompatindajn insektojn!
Resume: kongreso bunta, bela, varia, interesa, glata, internacia! Grandegan dankon al ĉiuj organizantoj pro ilia laboro kaj ĝis la sekva jaro, kiam superi la sukcesojn de Zakopane provos Sarajevo!Al komenco