"Velura Sezono" - 2004
(Krimeo, Jalto, 11-19 sep 2004)

(la mallongigita versio de l' artikolo aperis aŭtune en "La ondo de Esperanto")


"Velura sezono" - 2004

   Ĉi-septembre en Jalto (Krimeo, Ukrainio) post pli ol 15-jara interrompo denove okazis la iam furora festivalo "Velura sezono", kiu en la 80-aj jaroj estis unu el la plej popularaj E-aranĝoj de eksa Sovetio. Ekde la 11-a ĝis la 19-a de septembro la aranĝon sume partoprenis iom pli ol 90 personoj el Ukrainio, Rusio, Belorusio, Usono, Francio, Hungario, Pollando, Svedio, Litovio kaj Japanio. Inter la partoprenantoj estis kaj komencantoj, kaj spertaj esperantistoj; eĉ kelkaj famaj E-aŭtoroj kaj plenumantoj. La semajno plenis je plaĝumado kaj ekskursoj tra la Suda Bordo de Krimeo; okazis kelkaj turistaj marŝoj. Ĉiutage okazis dunivelaj E-kursoj; estis okazigitaj kelkaj temaj prelegoj-diskutrondoj: pri E-muziko, bahaismo, "Pasporta Servo" kaj vojaĝoj pere de Esperanto (notindas, ke la aranĝon partoprenis mondvojaĝanto el Japanio, kies turneo tra dekoj da landoj daŭras jam pli ol 3 jarojn). Ĉiu vespero estis plena de amika etoso, gitarludo kaj kantado.
   Tamen la plej distinga trajto de la aranĝo estis ties malfermiteco al neesperantista publiko (la renkontiĝon partoprenis kelkaj bardoj-neesperantistoj) kaj granda atento al informado pri E. Dank' al modela laboro de Eŭgenia Zvereva el Kievo la gazetar-komuniko pri la aranĝo estis anticipe distribuita al kelkaj grandaj novaĵ-agentejoj de Ukrainio. Dum la aranĝo mem en la urba biblioteko okazis gazetar-konferenco, kiun postsekvis komuna koncerto de la partoprenantoj en la Livadia orgena halo. La rezulto de la informa kampanjo estas pli ol solida: mencioj pri la festivalo aperis en kelkaj gravaj ukrainiaj ttt-ejoj, preskaŭ ĉiuj ĵurnaloj de Jalta kaj kelkaj tutkrimeaj ĵurnaloj publikigis favorajn artikolojn; pri la aranĝo raportis jaltaj televido kaj radio kaj ankaŭ tutukrainia televid-kanalo ICTV (kies ĵurnalistoj filmis la gazetar-konferencon).
   Krome la partoprenantoj organizis 3 (!) malfermajn koncertojn por la urbanoj, la prezentadoj okazis en la urba kulturdomo kaj unufoje - en la centra placo de la urbo sub la ĉielo. La koncertoj estis aparte brilaj kaj dancigaj dank' al fama E-stelulo JoMo (li havis unu recitalon kaj partoprenis ankaŭ aliajn du koncertojn kiel ordinara partoprenanto), kies veno en Jalton multe kontribuis al sukceso de la aranĝo. Dum ĉiu koncerto okazis informado pri Esperanto. Ne estos troigo diri, ke la aranĝo estis bona modelo por estontaj informaj kampanjoj.
   Kiel mankojn de la aranĝo oni povas nomi iom maldensan programon, kelkajn organizajn kaj loĝ-problemetojn kaj ankaŭ iom nesufiĉan reklamadon de la koncertoj - ilin vizitis ne tiom multe da homoj, kiom oni esperis (eble kulpas la fakto, ke en Jalto samtempe okazis 5 aliaj grandaj festivaloj). Sed ĉiu komenco estas malfacila; sekvajare la organizantoj nepre konsideros la ĵusan sperton.
   Por la sekva festivalo oni planas eĉ pli grandigi la kvanton de partoprenantoj-neesperantistoj, invitante famajn bardojn kaj kanto-plenumantojn, do la aranĝo nepre evoluigos la informadajn sukcesojn kaj atingojn. Tamen ni tutkore invitas ankaŭ esperantistojn, kiuj neniuokaze enuos en la plej fama ripoz-loko de eksa Sovetio. Bonvenon en Jalton por "Velura sezono - 2005".


   Sube vi povas elekti inter kelkaj fotoj de la aranĝeroj (la fotoj estas sufiĉe grandaj, sed, eble, ne tre bonkvalitaj!):

Momento dum gazetar-konferenco; parolas Ĵenja Zvereva (Kievo)

Feliĉaj partoprenantoj post la surstrata
koncerto de JoMo.

Komuna manĝado de fruktoj en plaĝo.

JoMo koncertas.

La publiko frenezas dum koncerto de JoMo.

 

Al komenco