Fundamenta Gramatiko

   Oni memoru, ke en la Fundamento de Esperanto la gramatiko estis prezentita ne E-lingve, sed en la lingvoj rusa, germana, franca, angla kaj pola. Leĝan forton havas ĝuste tiuj versioj, sed ne tiu ĉi. Krome, oni atentu, ke inter la naciaj versioj ekzistas kelkaj diferencoj. La Esperanta versio, kiu estas prezentita ĉi-sube, estas kunmeto de la kvin nacilingvaj tekstoj. La nacilingvaj versioj de la Fundamento kaj la Fundamenta Vortaro legeblas en la paĝaro de Akademio de Esperanto.


GRAMATIKO

A) ALFABETO

A a, B b, C c, Ĉ ĉ, D d, E e, F f,

G g, Ĝ ĝ, H h, Ĥ ĥ, I i, J j, Ĵ ĵ,

K k, L l, M m, N n, O o, P p, R r,

S s, Ŝ ŝ, T t, U u, Ŭ ŭ, V v, Z z.

Rimarko 1: La litero ŭ estas uzata nur post vokaloj (en diftongoj).

Rimarko 2: Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.

B) PARTOJ DE PAROLO

1. Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita, la, egala por ĉiuj genroj, kazoj kaj nombroj.

Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la Germana, Franca kaj aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas tute ĝin ne uzi.

2. Substantivoj estas formataj per aldono de o al la radiko. Por la formado de la pluralo oni aldonas la finiĝon j al la singularo. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo. La radiko kun aldonita o estas la nominativo, la akuzativo aldonas n post la o. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj: la genitivo per de, la dativo per al, la instrumentalo (ablativo) per per, aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco. Ekz. radiko patr, la patr|o, al la patr|o, de la patr|o, la patr|o|n, por la patr|o, kun la patr|o, la patr|o|j, la patr|o|j|n, per la patr|o|j, por la patr|o|j.

3. Adjektivoj estas formataj per aldono de a al la radiko. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe substantivoj. La komparativo estas farata per la vorto pli, la superlativo per plej. Post la komparativo la vorto "que" (France), "than" (Angle), "als" (Germane), "ĉem" (Ruse), "niz" (Pole) tradukiĝas per ol, kaj post la superlativo la vorto "de" (France) tradukiĝas per el. Ekz. pli blank|a ol neĝ|o; mi hav|as la plej bel|a|n patr|in|o|n el ĉiu|j; mi hav|as la plej bon|a|n patr|in|o|n.

4. La bazaj numeraloj (ne deklinaciataj) estas: unu (1), du (2), tri (3), kvar (4), kvin (5), ses (6), sep (7), ok (8), naŭ (9), dek (10), cent (100), mil (1000). La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la ordaj numeraloj oni aldonas la adjektivan finiĝon a; por la multiplikaj - la sufikson obl; por la frakciaj - on; por la kolektivaj - op; por la distribuaj - la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj. Ekz. kvin|cent tri|dek tri (533); kvar|a, unu|a, du|a; unu|o, cent|o; sep|e, unu|e, du|e; tri|obl|a; kvar|on|o, du|on|o; du|op|e, kvar|op|e; po kvin.

5. La pronomoj personaj estas: mi, vi, li, ŝi, ĝi (por bestoj aŭ aĵoj), si, ni, ili, oni (senpersona plurala pronomo). Pronomoj posedaj estas formataj per aldono de la adjektiva finiĝo a. La deklinacio de la pronomoj estas kiel ĉe substantivoj. Ekz. mi|n, mi|a, la vi|a|j.

6. Verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj; ekz. mi far|as, la patr|o far|as, ili far|as.

Verbaj formoj:

a) La tempo prezenca finiĝas per as; ekz. mi far|as.

b) La tempo preterita per is: vi far|is, li far|is.

c) La tempo futura per os: ili far|os.

ĉ) La modo kondicionala per us: ŝi far|us.

d) La modo imperativa per u: far|u, ni far|u.

e) La modo infinitiva per i: far|i.

Participoj (kaj gerundioj):

Estas du formoj de participo en la internacia lingvo, la deklinaciebla aŭ adjektiva, kaj la nedeklinaciebla aŭ adverba.

f) La participo aktiva prezenca finiĝas per ant: far|ant|a, far|ant|e.

g) La participo aktiva preterita per int: far|int|a, far|int|e.

ĝ) La participo aktiva futura per ont: far|ont|a, far|ont|e.

h) La participo pasiva prezenca per at: far|at|a, far|at|e.

ĥ) La participo pasiva preterita per it: far|it|a, far|it|e.

i) La participo pasiva futura per ot: far|ot|a, far|ot|e.

Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo est kaj prezenca aŭ preterita participo pasiva de la bezonata verbo, la prepozicio ĉe la pasivo estas de. Ekz. ŝi est|as am|at|a de ĉiu|j (participo prezenca: la afero fariĝas); la pord|o est|as ferm|it|a (participo preterita: la afero jam estas farita).

7. Adverboj estas formataj per aldono de e al la radiko. Gradoj de komparado estas la samaj kiel ĉe adjektivoj. Ekz. mi|a frat|o pli bon|e kant|as ol mi.

8. Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon.

C) ĜENERALAJ REGULOJ

9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita. Ne estas neelparolataj literoj.

10. La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

11. Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (radikoj) (la ĉefa vorto staras en la fino); ili estas kune skribitaj kiel unu vorto, sed, en elementaj verkoj, disigitaj per streketoj (|). La gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj. Ekz. vapor|ŝip|o estas formita de: vapor, ŝip kaj o (finiĝo de la substantivo).

Rimarko. En leteroj kaj verkoj destinitaj por personoj jam povosciantaj la internacian lingvon, la streketoj inter la partoj de la vortoj ne estas uzataj. Ili celas ebligi al ĉiuj facile trovi en la vortaro la ĝustan sencon de ĉiu el la elementoj de la vorto kaj tiel ricevi ilian plenan signifon, sen ia ajn antaŭa studo de la gramatiko.

12. Se en frazo estas alia nea vorto, la vorto ne estas forlasata. Ekz. mi neniam vid|is, mi nenio|n vid|is.

13. En frazoj respondantaj al la demando "kien", la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo. Ekz. kie vi est|as?, tie (en tiu loko); kie|n vi ir|as?, tie|n (al tiu loko), mi ir|as Pariz|o|n, London|o|n, Varsovi|o|n, dom|o|n.

14. Ĉiu prepozicio havas en Esperanto difinitan kaj konstantan signifon, kiu fiksas ĝian uzon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kiun prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu ne havas memstaran signifon; ekz. ĝoj|i je tio, rid|i je tio, enu|o je la patr|uj|o, mal|san|a je la okul|o|j.

La klareco neniel suferas pro tio, ĉar en ĉiuj lingvoj oni uzas en tiaj okazoj iun ajn prepozicion, se nur la uzado donis al ĝi sankcion; en la internacia lingvo ĉiam estas uzata en similaj okazoj nur la prepozicio je.

Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio, se oni timas nenian dusencaĵon.

15. La tiel nomataj vortoj "fremdaj", t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo. Tia estas la regulo koncerne la bazajn vortojn, sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn derivaĵojn el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia. Ekz. tragedi|o, sed tragedi|a; teatr|o, sed teatr|a (ne: teatrical|a), k.t.p.

16. La finiĝo o de substantivoj kaj la a de la artikolo povas esti iafoje forlasataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco. Ekz. Ŝiller' (Schiller) anstataŭ Ŝiller|o; de l' mond|o anstataŭ de la mond|o; dom' anstataŭ dom|o.


Reen al la listo de zamenhofaĵoj


Hosted by uCoz