Ferma parolado de L. L. Zamenhof en la sesa universala kongreso

La Sesa Kongreso Esperantista en Washington (la 20an de aŭgusto 1910)

   Laŭ la tradicio de niaj antaŭaj Kongresoj, permesu al mi, antaŭ ol ni disiĝos, diri al vi kelkajn vortojn de adiaŭaj salutoj. Kiam mi decidis vojaĝi al la Washingtona Kongreso, mi komencis mian pretigon - mi devas ĝin konfesi - kun iom aŭ eĉ kun sufiĉe da dubo. Ŝajnis tiam al mi, ke Usono estas tro juna en nia movado, por ke ĝi povu prepari Kongreson. Tamen, mi diris al mi: ni devas nepre subteni la klopodojn de la Amerikanoj. Kiam mi alvenis ĉi tien, mi vidis, kun granda plezuro kaj ĝojo, ke miaj duboj estis vanaj. La Kongreso estis, same kiel antaŭaj kongresoj, bona sukceso. Antaŭ ĉio, ni devas esprimi dankon al tiuj niaj amikoj, kiuj laboregis por tio, kaj precipe al niaj geamikoj gesinjoroj Reed. Krom tio, ni ŝuldas dankon al la lando mem, al la registaro de la lando, kiu tiel afable kaj kompleze faris servon al ni; kaj tre dankemaj ni estas al la registaro pro ĝia invito al reprezentantoj de aliaj landoj.
   Nun ni rigardu, ĉu la tuj finonta Kongreso donis ian rezultaton. Pri tio, neniu el ni povas dubi. La rezultato estas tre grava. Per ĝia kvazaŭ oficiala karaktero, ĝi antaŭenpuŝos la prestiĝon de nia afero en la okuloj de la mondo, kio estas por ni tre grava. Ankaŭ al la Usonanoj mem la Kongreso faras profiton; ĉar nun, por la unua fojo, ili aŭskultis Esperanton parolatan de Eŭropanoj, kaj sendube tio helpis al la ĝusta elparolado.
   Nun, samideanoj, mi deziras por vi ĉiuj feliĉan vojaĝon al viaj hejmoj, kaj mi esperas, ke ni ĉiuj, aŭ almenaŭ granda parto de ni, revidos unu la alian en Antverpeno. Ĝis la revido en Antverpeno!
   La Sesa Internacia Kongreso estas fermita!



Reen al la listo de zamenhofaĵoj


Hosted by uCoz