Ni rekomendas al vi...


Traduk-, konsult- kaj provleg-servoj
Legu pri la detaloj en la aparta paĝo


Ukrainaj popolaj kantoj en Esperanto

       La Kieva societo por subteno kaj defendo de la ukraina kulturo antaŭ iom da tempo pretigis kaj eldonis KDon kun ukrainaj popolaj kantoj, prezentitaj en Esperanto. Se vi interesiĝas pri la ukraina popola kanta tradicio, kontaktu s-ron Mikaelo Lineckij.


"Pluke-Traduke"

la kant-albumo de Paŭlo Moĵajev

       Somere 2005 estis produktita la unua kant-albumo de Paŭlo Moĵajev (Mevo) kun la nomo "Pluke-Traduke". La albumon konsistigas preskaŭ escepte tradukitaj kantoj, enestas nur unu tute originala ero (kun originala Esperanta teksto kaj muziko). Sube vi povas konatiĝi kun la detala listo de la kantoj. Preskaŭ ĉiuj el ili estas prezentitaj laŭ gitara akompano; la 3 lastaj kantoj sonas laŭ akompano de piano. La disko estas registrita kaj preparita sufiĉe bone, ĝin akompanas la tekstolibreto. Dank' al tiu disko vi povos konatiĝi kun plej diversaj kanzonoj: kantoj el popularaj sovetiaj filmoj, diversgenraj "bardaj" kantoj, eroj el mondfamaj muzikaloj. Se vi interesiĝas pri akiro de la disko, kontaktu s-ron Mikaelo Lineckij.

       Se vi volas konatiĝi kun la tekstoj de la kantoj, vi povas elŝuti la zip-dosieron, kiu havas ĉiujn tekstojn prezentitaj paralele kun la originaloj. La dosiero havas ankaŭ kelkajn klarigojn por ruslingvanoj.




Pri distribuado de ambaŭ diskoj
okupiĝas sinjoro Mikaelo Lineckij:
e-poŝto: mikaelo(heliko)esperanto.co.il aŭ lineckij(heliko)bigmir.net
Skajpo: m-urso
Tel. +97254 3146626 (WhatsApp)

 


Al komenco


Hosted by uCoz