Art-mozaiko Distra, informodona kaj eble eĉ iom edifa retlisto en la internacia lingvo EsperantoNumero 17
Ĉi-kajere bonvolu legi la artikolon pri la fama rusa verkisto Eŭgeno Ŝvarc. Interalie, dum la ĉi-somera IJK oni havos eblecon konatiĝi kun ĝia kreado pli proksime. Sed pri tio - en la fino de la retlisto... Oksimoroj de Eŭgeno Ŝvarc
La virinoj, infanoj kaj hejmobestoj amegis Eŭgenon Ŝvarc-on. Ne eblas elpensi pli bonajn pruvojn pri tio, ke Ŝvarc estis bona homo. Kaj malgraŭ tio, ke tiu cirkonstanco ankoraŭ ne garantias feliĉon, la bona homo Ŝvarc travivis tre feliĉan vivon. Oksimoro - estas stila artifiko: paradokso, apudmeto de neapudmeteblaj nocioj aŭ aferoj en unu frazo. La plej facila ekzemplo estas "viva kadavro". Ĝi estas oksimoro. "La bona homo, travivinta feliĉan vivon" - tio ne nepre estas oksimoro. Sed kio, se konsideri, ke tiu vivo, 60 kaj iom da jaroj, koincidis kun la venko de laborista-kamparana diktaturo kun ĉiuj ĝiaj sekvoj? Ke la homo estas la verkisto, kiu per eĉ ne unu vorto mensogis en siaj libroj? Ke li verkis - malkaŝe, por surscenigo - tiajn veroplenajn verkojn, kiel "La ombro", "La nuda reĝo", "La drakono"? Ke li estas la verkisto, kiu neniam kriis "hosana!" al la potenco kaj neniam malpurigis la manojn per subskribo de iu denunco? Interalie, unu el la plej bonaj teatraĵoj de Ŝvarc nomiĝas "La ordinara miraklo". Ankaŭ tio estas oksimoro. Neverkanta verkisto. Ŝvarc aperis en Petrogrado (komento 1) en 1921. Post malpli ol unu jaro en la urbo estis neniu literatura societo aŭ rondo, kie oni ne sciis pri Eŭgeĉjo Ŝvarc, kie oni ne akceptis lin brillume kaj brakume. La alta, belstatura, helokula belulo-blondulo havis klasikan roman profilon, kiun ne malbeligis eĉ manko de la du antaŭaj dentoj. Male - tio aldonis al ĝi ĉu buban petolemon, ĉu severan virecon - tiom pli, se konsideri, ke li perdis la dentojn, servante en nutrotaĉmento en Rostovo-ĉe-Dono en 1919 (komento 2). Ŝvarc brile vortludis, ŝprucis ŝercojn, pri kiuj ridegis eĉ plej rafinitaj sprituloj el inter la Peterburgaj verkistoj (inter ili ankaŭ Zoŝĉenko kaj Ĥarms!), sukcesante ofendi neniun. Unuvorte, estante 25-jara, li sukcesis konkeri la tutan literaturan Peterburgon. Verkinte eĉ ne unu linion. En la komenco de la 20-aj jaroj Ŝvarc estis kiu ajn, sed ne verkisto. Li ŝarĝis karbon en la haveno, laboris kiel vendisto en libro-vendejo, poste, dank' al la brua sukceso inter la literaturistoj, li laboris kiel sekretario de Korneo Ĉukovskij (komento 3). Sed venis li en Petrogradon estante aktoro de la trupo de la Rostova teatro. La familio de Ŝvarc ekloĝis en Majkopo (komento 4) komence de la 20a jarcento, post kiam doktoro Lev Borisoviĉ Ŝvarc estis arestita pro membreco en social-demokratisma societo en la apudmoskva urbo Dimitrov. Sekvis mallonga enprizonado kaj proskribo kun malpermeso loĝi kaj labori apud la guberniaj centroj. Ŝvarc-oj elektis Majkopon: la varma klimato, freŝaj fruktoj... Ĉi tie Eŭgeĉjo elkreskis brila, gaja kaj multe leginta knabo, poste li forveturis al Moskva universitato por fariĝi juristo. Li revis reveni, sed en 1917 Rusio ekfebris kaj fariĝis klare, ke li ne sukcesos fini la studadon. La familio sukcesis unuiĝi nur unu jaron poste, jam en Rostovo-ĉe-Dono. Longe antaŭ ĉio ĉi la panjo foje demandis lin, kio li volas esti. Pro konfuzo la infano ekkuŝis sur tapiŝon kaj komencis ruliĝi de flanko sur flankon. Post tio li traflustris: "Romanisto". Bonintenca tentanto. La unua edzino de Eŭgeno Ŝvarc estis eta belulino de armena deveno Gajane Ĥalajdĵieva; ŝi estis aktorino de la sama teatro, kie ludis ankaŭ Ŝvarc. Li luktis por ŝia favoro preskaŭ unu jaron. Kaj venkis per plej ekstravaganca maniero. Iun novembran vesperon ili iris laŭ la bordo de la rivero Dono, kaj Ŝvarc jam multan fojon ripetis al Gajane, ke por ŝi li pretas je ĉio. - Ĉu je ĉio? - frosto-tremetis la belulino, rigardante al la nigra glaci-akvo. - Kaj se mi diros al vi salti en Donon, ĉu vi saltos? Responde aŭdiĝis obtuza ekplaŭdo. Ŝvarc transsaltis la barilon en palto kaj pluvobotoj, kaj li nepre dronus, se Ĥalajdĵieva ne estus vokinta la helpon. Ili loĝis en Peterburgo, kreskis ilia filino Nataŝa, Ŝvarc jam ĉesis ŝarĝi karbon, ĉar komencis verki kaj esti publikigata, Gajane estis akceptita en la trupon de la Granda Dram-Teatro - la tuta ilia vivo evidente pliboniĝis. Sed... en unu literatura vespero la verkisto Kaverin konatigis Ŝvarc-on kun sia frato Aleksandro kaj lia edzino Katarina. Dikaj or-koloraj harplektoj ĉirkaŭ la fiere levita kapo, malvarmaj okuloj, preskaŭ neglekta "tre agrable". Ha, do tiel? Nu, ne gravas, post kvin minutoj ŝi ja ekridegos, kredu min. Vere, post kvin minutoj ŝi jam ridegis, sed post kelkaj monatoj neniu jam emis ridi. La frato de Kaverin Aleksandro perdis la edzinon; kaj la familio de Ŝvarc perdis la edzon kaj patron. Eŭgeno kaj Katarina restis kune por ĉiam, por 30 jaroj, ĝis la lastaj tagoj de Ŝvarc. Ili amis unu la alian kaj estis feliĉaj. Mallaborema laboranto. Servinte dum kelkaj jaroj kiel ornamaĵo de la literatura Petrogrado, meze de la 20aj jaroj Ŝvarc tamen komencis verki mem. Baldaŭ la procezo fariĝis nehaltigebla. Estas neeble imagi lian plenan verkaron. Ĉiuj ruslingvuloj scias pri teatraĵoj-fabeloj de Ŝvarc. Sed ili estas eĉ ne unu centono de lia verkaro. Lia plej ŝatata verkisto, Ĉeĥovo, ofte diris: "Mi verkas ĉion, krom versaĵojn kaj denuncojn". Ŝvarc faris escepton nur por denuncoj. Li verkis versaĵojn, felietonojn, rakontojn, fabelojn kaj ridindajn subskribojn por ridindaj bildoj en la legendaj porinfanaj revuoj "Ĉiĵ" kaj "Joĵ". Li verkis humuraĵojn, pup-teatraĵojn, scenarojn por plej fama porinfana reĝisoro Rou, libretojn por baletoj, intermezojn por cirko... Finfine, li verkis la memoraĵojn. Li sin ĝenis pro tiu vorto kaj nomis ilin per mallerta siglo "Me". Kompreneble, ne ĉio estis samnivela. Tamen ĉio estis bonkora kaj honesta. La nekredebla laborkapablo de Ŝvarc koincidis kun eĉ pli nekredebla kapablo al neniofarado. Li povis dum monatoj bonhumori kaj bonhumorigi la ĉirkaŭulojn per siaj brilaj ŝercoj, tute nenion verkante. Krome, li tute ne kapablis alifari la jam verkitan. Ne, se la teatraĵo estis akceptita por surscenigo, do la reĝisoro povis nur revi pri tiu bonega kunaŭtoro, kiel Ŝvarc: brilaj dialogoj estis kreataj dum la provludoj; iuj epizodoj aŭ eĉ tutaj aktoj povis ŝanĝiĝi dum 2-3 tagoj, fariĝante ĉiam pli bonaj. Sed se la teatraĵo estis altrudata desupre kun la postulo ion ŝanĝi kaj aliprezenti, Ŝvarc silente metis la manuskripton en la tablon sen ŝanĝi eĉ unu vorton. La mona aspekto de la vivo tute ne interesis Ŝvarc-on. Li senfine pruntedonis al ĉiuj bezonantoj, eĉ se mem devis por tio pruntepreni! Li ofte rifuzis profitajn proponojn, se necesis atendi grandan honorarion, preferante malgrandan monon, sed tuj. Li impete malŝparis monon por bagateloj (se iu ne sukcesis pruntepreni iom de li). Ĉe tio Ŝvarc-oj tute ne malsatis. Plej diversaj enspezoj ĉiam atingadis Ŝvarc-on en la plej necesaj momentoj. Lia edzino eĉ povis okupiĝi pri kolektado de anglaj porcelanaĵoj. Kaj Ŝvarc mem aĉetis por si eĉ tute nekredeblan luksaĵon - aŭton. Tamen, li fakte eĉ ne sukcesis uzi ĝin. Nemalkaŝita popolmalamiko (komento 5). Kie do perdis Ŝvarc siajn du dentojn - ĉiam restis enigmo. La afero estas, ke li servis en neniu nutrotaĉmento. En 1918 li militservis en la Blanka Armeo (komento 6). Li partoprenis la faman Glacian milit-iron de Kornilov el Rostovo-ĉe-Dono al Jekaterinodar - tiu la sama militiro, kie Kornilov alprenis la respondecon antaŭ la dio kaj Rusio pri la ordono "militkaptitojn ne lasi vivaj"; kiam soldatoj en uniformoj, kovritaj de glaci-krusto senespere konkeris unu vilaĝon post la alia, esperante instigi la kozakojn al milito kontraŭ Sovetio. La kozakoj ne ekmilitis, konkero de Jekaterinoslav fiaskis. Kornilov pereis, Ŝvarc revenis hejmen. Kiel li militis, ĉu ankaŭ li ne lasis la militkaptitojn vivaj, kio okazis al liaj dentoj - tion ni jam neniam ekscios. Oni eĉ ne scias, ĉu li aliĝis al la armeo propravole aŭ estis prenita perforte. Neniu, kiu eble sciis tion, restis jam viva. Sed eĉ ne tio estas plej grava. Kiel Ŝvarc sukcesis kaŝi tiun fakton de sia biografio, elpensinte anstataŭe la historion pri nutrotaĉmento?! En tiuj jaroj por perei sufiĉis eĉ aludo, ke la praprauloj havus iun nobelan devenon. Tamen Eŭgeno Ŝvarc servis en la porinfana fako de la ŝtata eldon-ministerio. Kaj ja li tute ne kaŝis sin - li verkis, estis publikigata, koncertis, estis videbla-palpebla. Kiel eblas, ke neniu rimarkis, neniu rememoris, neniu denuncis? Kaj tio ankoraŭ ne estas ĉio. Jes, dum tuta lia vivo oni ne permesis surscenigi "La nuda reĝo"-n. Jes, iuj liaj fabeloj estis nomataj "malutilaj vulgaraĵoj" - tio okazis al ĉiuj sovetiaj verkistoj. Sed lia "La ombro", surscenigita de Nikolao Akimov en Teatro de Komedio en 1940 dum kelkaj monatoj ŝtopis la teatron plenplena, antaŭ ol la cenzuro ion entreprenis. Kaj eĉ forgesu pri "La ombro"! Kiam en la fino de la 80-aj aperis la filmo "Mortigi la drakon", multaj perdis la spiron pro ĝia aŭdaco. Kaj ja la premiero de la teatraĵo "La drako" okazis en... 1944! Ĉi tie, tamen, sufiĉis nur 3 prezentoj, por ke la cenzuro malpermesu la teatraĵon. Plej eminentaj sovetiaj artistoj plenforte defendis Ŝvarc-on. Ili pruvadis, ke la drako estas faŝismo, kaj la urbestro - Usono, kiu revas venki faŝismon per la manoj de Lanceloto (USSR) kaj alproprigi la tutan gloron al si. La superaj instancoj kapjesis, sed postulis seriozan refaron, por ke ajna spektanto klare komprenu, kiu estas faŝismo kaj kiu - USSR. Kompreneble, Ŝvarc nenion alifaris. Sed ja neniu venis por li! Foje vespere, tamen, la silenton en la loĝejo de Ŝvarc distranĉis sonoril-sono - longa, persista, aroga. Ŝvarc kaptis cigaredon, iom turnis ĝin en la mano, poste metis ĝin sur la tablon. Iom staris kaj ekiris malfermi la pordon. Trans la pordo neniu estis. Bruis nur la rapide malproksimiĝantaj paŝoj. Tio estis ŝerco - tre disvastigita tiutempe en Moskvo kaj Leningrado. Trompo por amuzo. Kompreneble, ne tre bona. Tamen... Eŭgeno Ŝvarc ĉiam opiniis, ke ajna amuztrompo devas finiĝi bone. Ordinara miraklo. Ŝvarc entute agnoskis nur la feliĉajn finalojn. Ekde la plej frua infaneco li plene rifuzis finlegi la libron, se supozis, ke ĝi finiĝos malgaje. La patrino uzis tion en pedagogiaj celoj: kiam Eŭĉjo manĝis, ŝi improvizis fabelon, kaj kiam la telero estis jam duonmalplena la herooj nepre trafis etan ŝipon meze de ŝtormanta maro. "Finmanĝu, aŭ ili dronos!" - severe diris la patrino. Kaj Eŭĉjo devis finmanĝi. Eble pro tio li fariĝis fabelisto. Tamen, pli ĝuste, li ĉiam estis fabelisto. Ĉiam, kiam li aperadis, infanoj tuj ĉirkaŭis lin - longe antaŭ ol li komencis verki fabelojn. Li simple kapablis esti egala al la infanoj. Krome, li kapablis paroli kun bestoj. Kredu aŭ ne kredu, sed tio estas vero. Fine de la 40-aj jaroj Ŝvarc havis katon, kiu ne nur uzis necesseĝon, sed ankaŭ forfluigis tie la akvon. La geamikoj ofte rikanis, ke pri tio ne spertas eĉ kelkaj membroj de la Unio de sovetiaj verkistoj. Kaj foje iu dresisto (hazarde vizitinta Ŝvarc-on), vidinte tion, preskaŭ svenis. Li rifuzis kredi siajn okulojn kaj persistis, ke la katoj ne estas dreseblaj en tiu grado! Nu, eble ili vere ne estas dreseblaj, sed la peto de fabelisto estas ja alia afero... Malfacilas imagi, kiu granda kaj hela mondo vivis ene de tiu homo. Kaj estas neniu klarigo por tio, kiel li sukcesis supervivi ĉion, verkante tiel, kiel li vivis, kaj vivante tiel, kiel li verkis. Tamen, eblas ja unu klarigo - tio estis miraklo. Tre facile imageblas la fabelo pri tio, kiel ĉe la homo, skribonta denuncon kontraŭ Ŝvarc, komencis misfunkcii la mano. Ĉe alia homo - simple finiĝis inko. La tria denunco, jam skribita kaj sendita, simple perdiĝis en poŝtoficejo. La kvara denunco, jam atinginta la adreson, sed ankoraŭ ne legita, estis hazarde forĵetita kun rubo... Nur tiel - ju pli ordinare, des pli bone. Ĉu, eble, ĝuste tiel ĉio okazis? Estas iu bonkora ironio de la ĉielo, kiu iam kisis la verton de tiu spritulo kaj ateisto Ŝvarc... "Gloron al la kuraĝuloj, kiuj kuraĝas ami, sciante, ke ĉio ĉi iam ĉesos. Gloron al la frenezuloj, kiuj vivas tiel, kvazaŭ ili estus senmortaj, - la morto foje sin forturnas de ili", - verkis li en "La ordinara miraklo". Ve, li iom eraris. La morto tamen ne forturnis sin, atinginte lin per du sinsekvaj infarktoj. Tamen la Amo, kiun li enkarnigis en siaj fabeloj, evidentiĝis senfina.
La aŭtoro - Jurij Zubcov Originale aperis ruslingve en la ĵurnalo Art-Mozaika (januaro 2004)
Por rigardi kelkajn fotojn de Eŭgeno Ŝvarc sekvu la jenajn ligilojn: http://komedia.narod.ru/history/shvarts/foto-1/6.jpg http://komedia.narod.ru/history/shvarts/foto-1/7.jpg
Komentoj:
- 1) Petrogrado - la nomo de Sankt-Peterburgo (la dua laŭ la grandeco urbo de Rusio ĉe la Balta maro) de 1914 ĝis 1924. Post 1924 ĝis komenco de la 90-aj jaroj la urbo nomiĝis Leningrado ("Lenin-urbo"), omaĝe al la unua gvidanto de la Sovetia Ŝtato.
- 2) Nutrotaĉmento (ruse 'prodotrjad') - plej ofte armitaj taĉmentoj, kiuj okupiĝis pri forprenado de kromaj porcioj de agrokulturaĵoj for de kamparanoj en Sovetio en 1918-1921. Rostovo-ĉe-Dono - urbo en la okcident-suda parto de Rusio, ĉe la Azova maro.
- 3) Korneo ĈUKOVSKIJ (1882-1969), la vera nomo - Nikolao KORNEJĈUKOV, fama rusa verkisto, literatursciencisto kaj tradukisto. Pleje famiĝis kiel porinfana verkisto.
- 4) Urbo en la sud-okcidenta parto de Rusio, ne tre malproksime de Kaŭkazo.
- 5) Popolmalamiko - pli-malpli oficiala difino (en 1920-30aj jaroj), aplikebla al ĉiu persono, kiu tiel aŭ alimaniere malhelpis al evoluigo de la Sovetia Ŝtato, aŭ konfesis kontraŭsovetiajn ideojn. La nomumo de iu "popolmalamiko" signifis en la plej bona okazo longan enprizonadon.
- 6) Blanka Armeo - la militfortoj, kiuj kontraŭstaris dum la intercivitana milito (1918-1921) la sovetiajn militfortojn.
KolofoneLa materialoj, aperantaj en la retlisto "Art-Mozaiko" estas libere disvastigeblaj ĉe mencio pri la fonto La retliston preparas kaj kunordigas Mevo mevamevo@yandex.ru Provleginto de la numero - Aleksandr GalkinAboni la retliston:
http://abonu.com/catalog/kulturo.mozaiko/
Malaboni la retliston:
http://abonu.com/member/unsub?grp=kulturo.mozaiko
Arkivo:
http://abonu.com/archive/kulturo.mozaiko/ (ĉi tie estas konservataj ĉiuj antaŭaj kajeroj de la retlisto)
Reen al la listo de ĉiuj numeroj |