D. Jusjkov

Elektitaj prozaĵoj kaj poeziaĵoj

(El la rusa tradukis P. Moĵaev)

 

Esti Dio

Mi skribas ĉi tiun leteron kiam ĉio jam estas pridecidita; kiam la morto pli kaj pli proksimen kaŝalvenadas al mia animo. En tiu ĉi letero sin kaŝas mia konfeso, mia stulta espero satisfakcii almenaŭ parteton da miaj pekoj. Nur nun mi “sobriĝis”, reprudentiĝis kaj prikonsciis miajn frenezajn hieraŭajn agojn, nur nun mi komprenis, ke min jam nenio savos. Tiu, kiu tralegos ĉi leteron, komprenos, kial mi propravole lasas ĉi tiun mondon.

Verŝajne, neniu sur tiu ĉi planedo povas ĝuste diri, kie kaj kiam mi estis naskita. La patrino lasis min ĉe la pordoj de orfejo, eble, opiniinte, ke tie estos al mi pli bone. Ŝin mi neniam plu vidis. Sed, ŝajne, mi tamen naskiĝis sub feliĉa stelo, kaj en orfejo al mi vere bonŝancis. Ne, oni tamen ne prenis min en iun familion, malgraŭ tio, ke mi la tutan infanecon prirevadis tion, – al mi bonŝancis koncerne la edukanton.

Mi kreskis kaj kreskis, kaj eĉ neniu obstine volis min adopti. Tiel post tri-kvar jaroj mi jam ĉesis esti malinteligentulo, kaj tio signifis, ke malverŝajne iu forprenos min dum ĉi vivo. Oni ĉiam preferis bebojn. En la tuta “domo de bebeto” (tiel pli ĝuste nomiĝis ĉi institucio) mi sola estis kvarjara. Ĉiuj deturnadis sin for de mi; la mondo estis alturniĝanta al mia infana koro per la tuta sia krueleco, kaj ĝuste tiam en la orfejon venis ŝi, juna kaj senlime bonkora, saĝa kaj bela. Nome tia ŝi memorfiksiĝis al miaj infanaj okuloj, nome tia ŝi lasis ĉi tiun mondon, neniel vidinte la triumfon de sia edukito.

Ŝi estis por mi vera patrino. Ŝi preskaŭ la tutan tempon pasigis kun mi, kaj dum la tuta tiu tempo mi ekkonadis ion novan en ŝiaj okuloj, vortoj, agoj, ion, kio nomiĝas arto…

Tiel forflugadis jaroj. Jam dekkvinjara mi tralegis ĉion, kio estis en la malriĉa orfeja biblioteko. Al tiu tempo oni jam transigis min el la “domo de bebeto” en la veran, se eblas nomi tion per tia vorto, orfejon, kie loĝis miaj samaĝuloj, kaj ŝi transiĝis kun mi. Miaj pentraĵoj venkadis en konkursoj: en la urbaj, la regionaj… Mi iĝis fama. Oni profetadis al mi grandegan futuron. Kaj ŝi brilis pro feliĉo, rigardante, kiel mi kreas.

Ŝi enigis en min ĉion, kion ŝi sciis, kion eksciadis, sed plej multe mi estas danka al ŝi pro tiu nesuperebla strebo al sinperfektigo, kiu poste suprenĵetis min ĝis la plejaj altoj. Mi eĉ nun ne scias, kiel kaj kial ŝi mortis, sed memoras, ke ĉe tiu novaĵo mi forkuris el la orfejo por ĉiam. Ŝi estis nur tridekkvar-jara.

Kiam oni trovis min, mi jam petegis la akceptkomisionon de universitato – de kiu, mi ne parolos – allasi min al enirekzamenoj sen dokumentoj. Ĉar la personoj, trovintaj min, ne kontraŭis tion, mi, ricevinte maksimuman kvanton da poentoj, vervpenetris la vivon. Jaroj ne ŝanĝadis min – mi vivis nur per arto. Ankoraŭ ne fininte la universitaton, mi vendis mian unuan pentraĵon al unu riĉa kolektanto. Nome tiam la onidiroj pri mi ĉirkaŭflugis la tutan mondon, kaj mi eĉ palpebrumi ne sukcesis, kiam la famo penetris mian animon. Mi plu pentris kaj pentris, pli multe – pri religiaj temoj, mi ĝiskore afekciadis per la pentraĵoj ateistojn de mia patrio. Sed kun famo al mi venis ankaŭ malamo. Mi ne parolos pri tio detale, sed mi estis ekzilita for el la lando: la patrio ne bezonis plu mian fiobscenan peniklon.

Do, mi tondre-ekspozicie traflugis la mondon, perlaborinte multegon da preskaŭ nenecesa mono. Jaroj forpasadis, mi jam ne havis tempon por preni la penikon – mi konstante estis en kompanio de tedemaj fuŝfilozofoj-milionuloj, kiuj senlace komparadis mian pentromanieron kun geniuloj de pasinteco. Sed fieron pro tiuj ege flataj vortoj mi ne sentis. Al mi fariĝis neklarigeble enue en tiu malsincera mondumo. Tial, serĉante trankvilon, mi ekloĝis sur malgranda insulo, kie krom mi loĝis ankoraŭ ĉirkaŭ kvin mil plejparte indiĝenaj loĝantoj. Mi konstruis tie modestan domon ĉe la bordo kaj finfine ekvivis trankvile. Malgraŭ tio, ke onidiroj pri mia famo disflugis tra la insulo pli frue, ol mi tie aperis, grandan malkomforton mi tamen ne sentis. Tie loĝis kvietaj, modestaj homoj: ili ne tedis min. Amikojn por mi mi ne kreadis kaj loĝis anakorete. Pentradis plejparte pri kreo de la mondo. En ĉio mi serĉis la Dian originon.

Al la kontinento mi veturadis ekstreme malofte, preskaŭ ĉiujn invitojn mi rifuzadis, referencante malsanojn… La pentraĵojn mi ne plu vendis.

Mi konstruis ankoraŭ unu etaĝon, kie kreis la propran galerion. Ĝi estis mia mondeto. Inspiro ne lasis min, kaj mi plu kreadis: mi kreis mian Universon – grandegan pentraĵon kun pli ol tri mil steloj kaj planedoj; bronzan kolombon, portantan en la beko la pacon… Ĉiuj, kiuj vizitis min en la insulo, proponadis al mi kontaŭ la pentraĵoj freneze grandan monon, sur la kontinento oni aranĝis por ili veran militon, sed mi ne vendadis ilin. Monon mi ne bezonis… Tiamaniere mi vivis kaj kreadis ĝis kiam aperis tiuj sonĝoj…

La sonĝoj iel subite enpenetris mian vivon. En ili al mi rigardis iuj teruraj, monstraj homoj; komence, en la unuaj sonĝoj ili estis, kiel ni antaŭ miloj da jaroj, praaj, malkleraj kaj sovaĝaj. Sed de sonĝ’ al sonĝo ilia vivo, ilia racio iĝis pli kaj pli perfektaj, kaj, kio estas la plej timinda, ili preĝis, kaj en siaj preĝoj ili komencis mencii mian nomon. Kaj sonĝe, kaj reale ĉiuj miaj pensoj estis alforĝitaj al ilia estado. Mi perdis propran vivon, forgesis pri la peniko, kaj ĉirkaŭ du jarojn estis en iu deliro. Tiutempe ili evoluis, kaj nun en la sonĝoj mi vidis pli kaj pli multe da krueleco, pli multe da sango. Militoj regis miajn sonĝojn.

Mi ne povis plu vivi kun tio; mi dungis la plej elstarajn psikologojn, finfine – psikiatrojn, sed tio ŝanĝis eĉ nenion. Ĉiuj ili senhelpe diskondukis la manojn. En iliaj paroladoj mi aŭdis nure la solaĵon: “Pli longe estu inter homoj!”. Kaj mi estis, mi lasis ĉion, iĝis drinkemulo, sed malgraŭ ĉio tagoj pasadis pli kaj pli malrapide; noktoj pli kaj pli rapide forbruligadis mian racion: en la sonĝoj ĉe ili, ĉe tiuj monstretoj, embriiĝis la arto; ili pli fortiĝis je intelekto, sed tamen senfinaj militoj daŭre disŝiradis ilian mondon…

Miaj ŝparaĵoj finiĝadis, la manoj de drinkemulo tremis kaj ne kapablis plu pentri, kaj la pentraĵojn, kiujn mi kreis antaŭ la malfeliĉaj sonĝoj, tiujn, pri kiuj antaŭe interbatalis la plej riĉaj homoj, jam neniu volis aĉeti, eĉ kontaŭ duoble malgranda prezo. Kiel mi deturnis min for de la mondo, same la mondo sin deturnis for de mi.

Do, mi estis malrapide freneziĝanta. Min, tio estas tiun parton de mi, kiu povis ankoraŭ pensi, turmentis la sola demando – de kie povas esti tiuj sonĝoj. Kaj nenio, kaj neniu sciis la respondon al tiu demando.

Mi sentis, ke min en plua vivovojo atendas longa kaj suferiga morto. Aŭ mi eĉ mem atendis la morton, kio estas fakte la samo. Sed unu okazo denove ĉion renversis…

Unu ordinaran varman aŭtunan nokton mi, ege ebriiĝinte en loka bordelo, monprenis por nokto prostituitinon, por almenaŭ je kelke da horoj malproksimigi de mi vican sonĝon kaj iom malstreĉiĝi. Mi veturigis ŝin al mi. Dumvoje ŝi konfesis, ke konas min kiel pentriston kaj ke al ŝi tre plaĉas miaj pentraĵoj. Ŝi evidentiĝis sufiĉe saĝa kaj erudicia, eĉ tro saĝa por junulino de sia profesio, kaj mi mem ne rimarkis, ke ekparolis kun ŝi pri literaturo, pri pentrarto… Sed tamen…

Je iom post la noktomezo ni atingis la domon kaj la unua faro de mi estis, ke mi montris al ŝi mian galerion. Mi mem ne atendis, ke tio konsumos tiom multe da tempo; ŝi estis preskaŭ sorbita de la pentraĵoj, trafe klarigante ilian sencon, nu, tio estas sian opinion pri la senco de la pentraĵoj, kiu, tamen, tute kongruis kun la ideoj, kiujn mi ĝuis, kreante ilin. Mi miris pri ŝia intelekto kaj mem ne rimarkante tion enamiĝis, estis enamiĝanta al prostituitino…

Subite ŝi, rigardante la plej grandan mian pentraĵon – “Universo” (tri miloj da astroj en ĥaosa kosmo) – elparolis:

– Rigardu, ili estas kvazaŭ vivaj!

– Kio? – demandis mi.

– La planedoj, ili kvazaŭ moviĝas! Vi estas geniulo, via peniko vivigis ilin!

Sed mi nur ridetis kaj eĉ ne rigardis la pentraĵon.

Do, nur post tri horoj, post kiam mi, ege ebriiĝinte, rakontis al ŝi pri la sonĝoj, ekploris iom al ŝia kompatplena sino, ni komencis okupiĝi senpere pri tio, por kio venis. Post longtempa orgio ŝi laŭkutime sin direktis al duŝejo, kaj mi, ne havante fortojn lukti kontraŭ dormemo, iom ekdormis. La sonĝo denove vizitis min, kaj neatendite tiuj miaj monstretoj, pli ĝuste – du el ili, enpenetris kosmon en supermoderna kosmoŝipo, kaj ĝi, la kosmo, aperis antaŭ miaj okuloj tia, kian mi ĝin prezentis.

Mi tuj vekiĝis kaj ĵetis min al la pentraĵo. Kaj tie al tuta mia mensa teruro mi ekvidis, kiel de malgranda planedo en malsupra parto de la pentraĵo, kvazaŭ viva, rapide apartiĝas malgranda punkto.

– Ne povas esti?! – ekmuĝis mi, kaj trovita apud la mano tranĉilo iel per si mem disstriigis la tolon. Sed tio ne sufiĉis al la vundita animo. Mi kaptis la karafon kun drinkaĵo kaj, desurŝirinte la pentraĵon planken, priverŝinte ĝin per konjako, bruligis mian malsanon. Mi ĝuis flamon kaj plu kaj plu freneziĝis…

Pro la bruo enkuris ŝi. Ŝi ion kriis; ŝirinte de sur si la viŝilon, ŝi penis per ĝi estingi la flamon… Sed mi jam nenion komprenis kaj, fulminte per la tranĉilo…

Mi petas vin, kiu trovos ĉi leteron, enterigu ŝin digne. Mi enfosis ŝian belan korpon en la ĝardeno, post la domo. Estos ne malfacile por vi trovi tiun lokon. Komprenu, mi amis ŝin…

La tutan matenon antaŭ miaj okuloj svagas la bildo de senfinaj mortoj de tiuj miaj monstretoj, pereantaj en sia pereanta mondo kaj preĝantaj je mia nomo. Mi eĉ ne bezonas dormi por sonĝi. La sonĝo mem venis al mi, la lasta kruela sonĝo…

P.S. Nun estas noktomezo, la stelo estas en zenito ĝuste super la tegmento de mia palaceto, kaj ĝiaj radioj tenere traas mian maŝon. Estas tempo por mi…

Interalie, tiuj miaj monstretoj, ankaŭ ili nomadis sin homoj, kaj la planedo, sur kiu ili loĝis, nomiĝis mistere, eĉ iom interese – Tero…

* * * * * * * * * * *

 

* * *

Ho, kiam venos tag', ekregos primaver',
Kaj ĉarma, bela flor' vekiĝos kun esper' –
La mondon venos am', penetros kun pasi',
Kaj kun malnova fort' ekamos mi kaj vi...

Kaj ĉiujn homojn tuj flamigos dolĉsufer'
Apenaŭ venos tag', ekregos primaver'...

 

Beato

Mi longe observadis l' ombron,
Dissolviĝantan svagkonture
Mi longe observadis l' ombron,
Dronantan daŭre en malhel',

Kaj mian movon, jam sennombran,
Ĝi ripetadis sensusure,
Kaj ĉiun movon, jam sennombran,
Ensorbis plue muta bel'.

Ne eblas vortesprimi tute
Ĉion superban kaj humilan,
Ne eblas vortesprimi tute
Pro kio revas la anim'...

Kaj murojn kontemplante mute
Mi sinkis dormon dolĉtrankvilan
Kaj murojn kontemplante mute
Mi liberiĝis je deprim'...



Reen al la libro-listo


Hosted by uCoz