Kir Buliĉjov

Silentu, simpla marsano!

Rakonto-hipotezo

(elrusigis P. Moĵaev)

 

Per mia propra sperto mi konvinkiĝis, ke eĉ malgranda homo povas havi gravan rolon en la historio de la tuta planedo. Mi parolas pri mi mem. Vi nur pensu: se mia kuzino ne estus laborinta en Marsakvoministerio, la sorto de Marso povus esti tute alia.

Kiam la puto en nia vilaĝo tute sekiĝis, mi venis en Soaceron, ĉar manko de akvo minacis per plena malriĉiĝo. Mia ĉaro, tirata de blanka kornohava urso, dum du tagoj superis la distancon de la antaŭmontoj de Soaro tra fekundaj kampoj de Azoro ĝis la grandega dezerta tereno de antikva Soacero, super kiu altis la Megacitlo-monumento. Super mia kapo flugis fligil-havaj boatoj kaj veltolaj birdoj de la urbanoj. La malhelhaŭtaj vizaĝoj rigardis min el la aer-ĉaroj…

Jen estas bonega Soacero, la ĉefurbo de Marso. Purpura, arĝentkolora, flava foliaro de la parkoj kovris min, la fenestroj de ŝtupar-formaj domoj ekbrilis per sun-rebriloj, la ungoj de la urso ekfrapis sur la blankaj slaboj de la strato.

Mi haltigis la ĉaron ĉe alta kaj peza piramidforma konstruaĵo el nigra-ruĝa ŝtono. Laŭ la larĝa ŝtuparo inter la kvadrataj, mallarĝaj supre kolonoj, kiuj atingis nur trionon de la konstruaĵ-alteco, rapidis supren-suben multnombraj inĝenieroj kaj oficistoj en nigraj kaj ruĝaj togoj kaj rondaj ĉapoj.

Mi dum longa tempo ne povis trovi lokon por lasi tie mian ĉaron. Dufoje min forpelis soldato en blanka ovoforma kasko kaj arĝentkolora larĝa jako kun dika kolumo, kiu kovris la kolon kaj malsupran parton de l’ vizaĝo. Li indiferente nomadis min “stulta kamparanaĉo” kaj eĉ volis bati min per la klabeto, sed kiam li eksciis, ke mi estas el la Soara regiono, do —  lia samregionano, li kompatis min kaj permesis ligi la urson en la parkejo por surteraj veturiloj.

Mian kuzinon Ŝoĥiĥi mi kun peno trovis en la oka etaĝo de la konstruaĵo, kie troviĝis la supera inĝenier-konsilio. Marsakvoministerio, kie ŝi liboris kiel sekretariino de inĝeniero, estis tiutempe nerimarkebla, malriĉa, kaj, eblas diri, senperspektiva organizaĵo. Ĝi ne kuraĝis partopreni en la titana batalado, kiu bolis en la superaj niveloj de la potenco, kaj iom vivetis dank’ al malgrandaj mendoj.

Kuzino Ŝoĥiĥi ekĝojis, kiam mi komencis elsakigi produktojn de la kampara vivo —  fruktojn kaj fruajn legomojn, kiujn donacis (eĉ se malabunde) al ni dioj. Post tio mi klarigis al la kuzino la celon de mia alveno.

La kuzino, malgraŭ la juneco, estis lerta kaj kapablis aranĝi sian vivon plej trafe, aŭ kiel eblas klarigi la fakton, ke ŝi sola el nia provinco sukcesis trafi la superan ingenier-konsilion?

Post ioma meditado Ŝoĥiĥi ordonis al mi atendi kaj malaperis post granda pordo. Post tri minutoj ŝi revenis kaj kun ruza rideto proponis al mi eniri la kabineton.

Kompreneble, mi ektimis. Mi ankoraŭ neniam en la vivo havis la eblon eniri la kabineton de tiel granda persono.

Ĉe ŝtona tablo sidis maldika homo kun alta verda ĉapo, kio signis lian apartenon al Marsakvoministerio. Li ridetis al mi per la maldikaj lipoj kaj demandis:

—  Kial vi venis, kamparano?

Mi rapide malplenigis la sakon, surtabliginte tiujn legomojn kaj fruktojn, kiuj restis post donacoj al la kuzino. La estro ne kontraŭis, li rigardis min sen ĉesi rideti.

—  Mi vidas, —  diris li finfine, —  ke via problemo malgrandas, same kiel malgrandas viaj kamparaj donacoj.

—  Jes, vere, —  konsentis mi.

—  Li estas bona, eĉ se simpla homo, —  diris de la pordo mia kuzino.

—  Mi vidas, —  konsentis la maldika inĝeniero, kiu (kiel mi poste eksciis) havis nomon Lecatl.

Li atendis.

—  La puto en nia vilaĝo, —  diris mi, humile kaŝante la rigardon, —  baldaŭ tute sekiĝos. Akvo foriras ĉiam pli kaj pli profunden. Al la marsa kamparano estas malbone.

—  Mi scias, —  suspiris Lecatl. —  La historio de Marso finiĝas. La vivo formortas sur nia planedo. Pasos kelkaj jarcentoj, kaj la lasta marsano per malvigla rigardo lastfoje observos la sunsubiron.

Inĝeniero Lecatl denove suspiris.

Mi estis skuita de liaj vortoj. En nia vilaĝo oni neniam pensis pri la sorto de Marso. Ni opiniis, ke la ekzistanta ordo estas eterna, kaj rilatis trankvile al la rakontoj pri ribeloj en urboj kaj eĉ militoj. Urbanoj spiru la fumon —  ne estas nia afero.

—  Pensu, malklera kamparano, —  daŭrigis Lecatl. —  Kiel mi povas altigi la akvonivelon en via puto? Eble vi pensas, ke mi portados akvon tien per ledsiteloj?

Mia kuzino kaŝe ekridis, kaj mi ekpensis, ke mi vane perdis la fruktojn kaj legomojn, kiujn ni kolektis per la tuta vilaĝo.

Subite dekstre de mi dismoviĝis la muro kaj en la kabineton de Lecatl eniris alia inĝeniero, pli dika, la plej ĉefa inĝeniero de Marsakvoministerio Taskab, kiu estis nomumita al tiu posteno antaŭnelonge kaj volis montri siajn kapablojn.

—  Mi hazarde aŭdis vian interparolon, —  diris li per alta knara voĉo.

Lecatl saltleviĝis, mia kuzino surgenuiĝis. Mi sekvis ŝian ekzemplon, ĉar ĉiu kamparano scias, ke pli bonas fali en polvon, ol ricevi bastonbaton kontraŭ la kapon.

—  Mi aŭdis, kaj ekmiris pri malvasteco de viaj pensoj, Lecatl, —  diris Taskab. —  Eble vizito de tiu malklera kamparano estas signo de l’ ĉiela favoro. Ĉu vi ne scias, ke oni intencas malfondi Marsakvoministerion, opiniante, ke ni ne alportas utilon? Kaj se oni malfondos Marsakvoministerion, kien vi iros, estimata Lecatl? Eble vi volas aliĝi al la urba plebo?

—  Sed mi ne vidas ligon, granda Taskab, inter mia sorto kaj la sorto de malklera kamparano, —  konfuziĝis Lecatl.

—  Kiam popolo vivas malbone, —  respondis lia estro, —  kien ĝi iras por helpo? Ĝi iras al Marsakvoministerio!

—  Sed ni ja ne povas fosi putojn! —  kontraŭdiris Lecatl. —  Ni ne havas rimedojn nek maŝinojn.

—  Kial vi tiel bagatelumas, mia malsaĝa Lecatl? —  diris al li la estro, aliris al la tablo, prenis la plej maturan pomon el inter la alportitaj de mi kaj mordis ĝin. —  Ĉu temas pri putoj? Ni fosos kanalon al la vilaĝo de nia amiko, fosos ĝin de la rivero Liaza kaj trinkigos la suferantajn kampojn.

—  Sed oni ne asignos tion!

—  Silentu! Al mi malplaĉas aŭskulti vin! La popolo postulas, sed kiuj ni estas? Ni estas servantoj de la marsa popolo!

—  Pardonu min, granda inĝeniero, —  enmiksiĝis mi, —  ni tute ne bezonas kanalon. Ni bezonas akvon en la puto…

—  Kial vi ne bezonas kanalon? —  severe demandis Taskab.

—  Oni konstruados la kanalon dum multaj jaroj, sed kiam oni finkonstruos ĝin, la kampoj jam forsekiĝos, kaj ni devos transloĝiĝi al alia loko.

—  Vi pensas nur pri via vilaĝo, —  diris la granda inĝeniero. —  Pensu pri la tuta provinco! Ĉu vi imagas, kiel pligrandiĝos la rikoltoj, kiam la tuta rivero venos vian regionon?

—  Tio estas bona, sed…

—  Viaj infanoj banos sin en rivero, vi lavos la vizaĝon ĉiumatene!

—  Ni, marsanoj, ne kutimas fari tion. Estas malutile ofte lavi sin.

Sed la ĉefinĝeniero jam ne aŭskultis min. Li turnis sin al la kuzino kaj diris:

—  Alportu puran paper-rulaĵon kaj skrib-bastonetojn. Mi diktos al vi leteron en la Konsilion de inĝenieroj!

Mi ne kredis miajn orelojn! Mia modesta vizito vivigis tiel gravan dokumenton. En sia letero al la Konsilio de inĝenieroj Taskab komunikis, ke popolo de Marso, unuavice —  la loĝantoj de la provinco Soaro kaj ankaŭ de la valo de Azoro, postulas urĝe fosi kanalon por savi ilin de sekeco kaj morto pro malsato. Kompreneble, la morto ankoraŭ ne minacis nin, kaj ankaŭ la loĝantoj de fruktodona valo de Azoro ne bezonis la kanalon, sed la letero de Taskab sonis tiel alarme kaj konvinke, ke larmoj aperis el miaj okuloj.

Kiam mi revenis en la vilaĝon, la samvilaĝanoj plenigis mian kabanon.

—  Nu, ĉu oni riparos nian puton? —  demandis la vilaĝestro.

—  Eĉ pli bone, —  diris mi, sentante min komplica al la grandaj decidoj de l’ ĉefurbo, —  oni fosos al ni veran kanalon. Niaj infanoj banos sin en ĝi, kaj estos tiom da akvo, ke ĉiu havos basenon hejme.

La najbaroj skuis la kapojn kaj ne ekkredis al mi. Same ili ne kredis al la ĵurnalo, kie estis skribite, ke por solvi la problemon pri akvomanko en antaŭmontoj de Soaro estas decidite fosi specialan kanalon de la rivero ĝis la montaro.

Oni konstruis la kanalon dum kvar jaroj. Al Marsakvoministerio estis malfacile. Oni ne havis la sperton, ĉiel malhelpis la enviemaj konkurantoj kaj malsaĝuloj el la Konsilio de saĝuloj, kiuj asertis, ke tuta Marso sentas akvomankon. Kial do malŝpari akvon tiel malracie?

Sed finfine, kiam loĝantaro de nia vilaĝo duoniĝis —  la kampoj jam ne povis nutri ĉiujn, —  la kanalo atingis la sekiĝintan puton. Ĝi tranĉis per sia larĝa fluejo la tutan valon de Azoro, pereiginte kampojn kaj vitejojn, ĝia kosto evidentiĝis esti deksesoble pli granda, ol la planita, kaj dum la konstruado mortis multege da laboristoj. Sed pro tio, ke Marsakvoministerio pensis nur pri feliĉo de simplaj homoj, la konstruado estis tamen finita.

En la nokto de duobla plenluno oni sendis por mi el Soacero apartan aer-boaton. En ĝi alflugis mia kuzino Ŝoĥiĥi en nova pelto el piedetoj de dezertaj ratoj.

—  Kuzo! —  ekkriis ŝi, alkurante al mia kurbiĝinta kabano, kiu staris ĉe kanal-deklivo. —  Oni aligis vin al la komisiono pri lanĉo de l’ kanalo kiel reprezentanton de l’ popolo. Vestu vin!

—  Ho, Ŝoĥiĥi, —  respondis mi. —  Ni tiel malriĉiĝis dum mankis akvo, ke mi estis devigita forvendi ĉiujn miajn mantelojn. Kaj ne nur mi —  vidu, ankaŭ miaj najbaroj vagas en vestaĉoj aŭ eĉ tute nudaj.

—  Ne gravas, —  respondis Ŝoĥiĥi, rigardinte la kolektiĝintajn najbarojn. —  Ni donos al vi veston el rezervoj de Marsakvoministerio. Kaj kiam venos la granda akvo, vi ĉiuj riĉiĝos kaj aĉetos arĝentajn mantelojn.

Sekvamatene, ricevinte la ŝtatan mantelon, kiu estis tro granda por mi kaj treniĝis post mi sur planko, mi estis prezentita al grandaj inĝenieroj, kiuj kolektiĝis en granda aer-boato. La estraro, vestita en arĝentaj kaj nigraj manteloj kaj diversaj ĉapoj kaj ĉapeloj, ridetadis al mi kaj gratulis en mia nomo ĉiujn marsajn kamparanojn, pri kiu ĝi tiel bone zorgis.

La boato facile supreniĝis super rando de Soacero, tie, kie la rivero Liaza preterfluis la Megacitlo-monumenton. Laŭ la signalo, farita de Taskab mem, malfermiĝis granda bronza pordego kaj akvo de la rivero ekfluegis en la larĝan fluejon de la kanalo, pelante antaŭ si polvon kaj maŝinojn, forgesitajn en la kanalo.

La boato flugis malalte, sekvante la akvan ondon, kiu rapidis en la kanalo. La loĝantoj de l’ apudaj vilaĝoj alkuradis por admiri la spektaĵon. Inter la kamparanoj mi rimarkis laborantojn de Marsakvoministerio, kiuj sufloris, kiam levi la manojn kaj jubili. Apud mi staris Taskab kaj Lecatl. Ili mallaŭte interparolis sen atenti min, kvazaŭ mi estus fojna muso.

—  Tuj venos la momento, —  diris Taskab, —  por difini la laboramplekson por la sekva jaro dekobla.

—  La Konsilio de inĝenieroj estas agrable mirigita, —  rimarkis Lecatl.

—  Nu ja! Ĉie regas malprospero, nur ni atingas sukceson.

Ili turnis sin al grandaj inĝenieroj, kiuj staris ĉe la boatrandoj kaj kun ridetoj spektis, kiel la ondo, ruliĝanta en la kanalo, forlavas de la valo restaĵojn de la kampoj kaj portas rubon kaj putraĵon. Poste la ŝipo returniĝis por suksesi trafi la bankedon.

Nian vilaĝon akvo tiutage ne atingis. Inĝenieroj diris, ke ĉio estas normala, sed baldaŭ oni konstruos en la valo kroman pumpostacion, tie, kie la lastaj akvogutoj malaperadis en malhela sablo.

En la bankedo oni nutris min apud inĝenieroj. Poste oni ordonis al mi tosti. La tekston, skribitan sur ora rulaĵo, donis al mi Ŝoĥiĥi. La literoj estis grandaj, tial mi tralegis ĉion preskaŭ senstumble. Poste, jam piede, mi revenis en la vilaĝon.

La grandegan pumpostacion oni konstruis post tri jaroj. Tiutempe en nia vilaĝo restis nur kvin domoj, kaj ni veturigis la akvon el la valo de Azoro per bareloj. Ni ĉerpis la akvon el tiu grandega salakva marĉo, kiu aperis trans la pumpostacio, glutinte la pli grandan parton de iam fruktodonaj kampoj. La plimulto de loĝantoj de la valo transloĝiĝis en la urbon kaj aliĝis al la urba plebo.

Bedaŭrinde, la pumpostacio havis nenion por pumpi. Kaj tiam aperis bonega plano, kiu devis solvi ankaŭ la problemon pri akvomanko en la ĉefurbo (la ege malprofundiĝinta Liaza jam ne povis sensoifigi la urbon). Kvarono de la ŝtatbuĝeto estis asignita por fosi kanalon de la norda polusa ĉapo de Marso al komenco de Liaza. La kanalo devus havi longecon de mil tagmarŝaj distancoj kaj havi laŭ sia vojo multe da akvorezervujoj kaj pumpostacioj.

… Mi vizitis Soaceron, esperante akiri tie barelon por akvo. Nia barelo truiĝis. Suferante pro varmego kaj polvo mi trairis la tutan urbon, sed en neniu vendejo mi trovis tion, kion mi serĉis. Tial mi estis devigita iri en Marsakvoministerion por provi ekvidi mian karan Ŝoĥiĥi.

Marsakvoministerio tiutempe apartiĝis de la Konsilio de inĝenieroj kaj konstruis meze de Soacero nigran nubskrapanton, kie laboris miloj da desegnistoj kaj inĝenieroj. Flugboatoj kaj aerbalonoj senĉese malsupreniĝis kaj supreniĝis ĉirkaŭ la tegmento de la nubskrapanto.

Oni longe ne enlasis min en la domon. Mi penis pruvi, ke ĝuste mi estas tiu simplulo, kiu sekvigis pligraviĝon de Marsakvoministerio, sed rigardante miajn mizerajn vestojn oni nur ridis.

Finfine mi bonŝancis. Tiumomente, kiam oni eltiris min el la granda jada halo, batante per ŝuoj, mia rigardo trafis la grandan marmoran statuon, kiu altis ĉe muro. La statuo prezentis marsanon en kampara togo kaj kun ledsitelo. Liaj vizaĝtrajtoj ekŝajnis al mi konataj.

—  Haltu! —  ekkriis mi per tranĉa voĉo. —  Tralegu, malkleraj soldatoj, la skribaĵon sub tiu statuo!

Kelkaj soldatoj ekridis, sed la gardistarestro tralegis la literojn, kiuj estis ĉizitaj sur la piedestalo:

“Por vi, simpla marsano, servas nia laboro kaj niaj atingoj!”

—  Ja estas monumento al mi! —  kriis mi. —  Estas mi!

La soldatoj perpleksiĝis, kaj la estro, malgraŭ ke li ne trovis similecon inter mi kaj la statuo, ordonis tamen liberigi min kaj por ajna okazo telefonis supren al Ŝoĥiĥi. Ŝi ordonis enlasi min.

Mi ankoraŭfoje ekrigardis la marmoran statuon, faris minacan geston al la soldatoj kaj supreniris per lifto al la kuzino. Ŝi terure dikiĝis kaj fariĝis ĉefsekretario kaj la unua odalisko de Taskab.

La kuzino renkontis min tre afable, pridemandis pri la vivo en nia vilaĝo, tre malĝojiĝis, eksciinte pri ĝia plaga stato. Poste ŝi trinkigis min per infuzaĵo de montoherboj kaj montris grandan mapon de Marso, kiu pendis sur la muro de l’ kabineto de Taskabo, kiu tiutage forestis, ĉar veturigis la registaran komisionon al la suda poluso.

La aspekto de mia gepatra Marso surprizis min. Ja mi lernis tutan jaron en lernejo kaj ankaŭ tie mi vidis la mapon. Sed kiel forte ĝi diferencis de tiu de Marsakvoministerio! En ĉi tiu la tuta planedo estis disstrekita per rektaj linioj, kiuj, kruciĝante, formis akvorezervujojn kaj lagojn.

—  Ĉu vi admiras? —  diris inĝeniero Lecatl, enirante la kabineton. —  Ĉu ĝi impresas?

Li eĉ pli maldikiĝis, sed estis riĉe vestita.

—  Mi tre ĝojas, —  diris mi surgenuiĝante kaj kisante randon de la mantelo de l’ granda inĝeniero. —  Sed diru al mi, ho inĝeniero, kial necesas trafosi tutan nian Marson?

—  Por savi ĝin, —  diris la inĝeniero.

—  Sed kio do estis antaŭe?

—  Antaŭe? Antaŭe ne ekzistis kanaloj kaj la popolo estis malfeliĉa.

—  Nu, ne ĉiam, —  suspiris mi.

—  Vi, sendanka ŝtipulo! Ĉu vi forgesis, kiel nia unua kanalo sensoifigis vian vilaĝon?

—  Nu, nin ja akvo ne atingis, —  suspiris mi.

—  Tio estas detalo, —  kuntiris la brovojn la inĝeniero. —  Ni pensis pri la gravaĵoj. Ni sukcesis savi de sekeco la valon de Azoro.

—  Sed, granda sinjoro…

—  Silentu. Jes, ni oferis la riveron, kiu antaŭe akvumis Soaceron. Nia ĉefurbo dividis la akvon kun la popolo.

Mi klinis min, afekciita de la heroaĵo de nia ĉefurbo.

—  Sed ni ne povas lasi sen akvo tiujn laboristojn, kiuj loĝas en la ĉefurbo, —  daŭrigis Lecatl. —  Tial ni komencis la kolosajn laborojn pri transpumpado de akvo de la norda polusa ĉapo. Dum kelkaj jaroj la tuta lando kun grandega streĉo forĝis la feliĉan estontecon. Anstataŭ televidilojn la uzinoj produktis dragilojn, anstataŭ flugboatojn —  fosilojn.

—  Ha, kia entuziasmo! —  subtenis lin mia kuzino.

—  Ĉu mi povas fari malsaĝan demandon? —  diris mi. —  Por kio plu produkti dragilojn, se la kanalo estas jam konstruita?

—  La kanalo ja estas konstruita, —  indulge ridetis Lecatl. —  Sed nia laboro ankoraŭ ne estas finita. Hodiaŭ Marsakvoministerio fariĝis la plej ĉefa organizaĵo de Marso, oni esperas nur pri ĝi…

—  Kaj kio, se ĝi malaperos?

—  Ho, kia malsprita vi estas, —  suspiris la kuzino.

—  Kion do vi faros pri milionoj da laboristoj, —  ekkoleris Lecatl, —  kiuj fosas kanalojn? Kien vi kaŝos milojn da maŝinoj, kiuj estis faritaj laŭ niaj mendoj? Kion faros niaj projektaj institutoj kaj administrejoj? Kion?

Inĝeniero Lecatl koleris, kaj mi iom flankiĝis, timante, ke li mortigos min. Sed la ruĝa dio de dezerto tiris mian malsaĝan langon.

—  Do, vi laboras nur por vi mem? —  demandis mia lango. Mi ĵuras, mi havis neniun rilaton al tiu demando. Tial la batoj, kiujn direktis al mi Lecatl, estis nemerititaj.

Laciĝinte bati min, la inĝeniero ekkriis:

—  Ho ne! Ni ne estas egoistoj, ni ne estas ekzekutantoj de Marso, ni ne estas krimuloj, kiel asertas iu tiel nomata ekologo…

Ĉi tie Lecatl indigne kraĉis, ankaŭ mia kuzino kraĉis, kaj mi, por ne cedi al la kleraj homoj, kraĉis post ili.

Lecatl iom trankviliĝis. Li aliris al la fenestro kaj rigardante la valojn de Marso mallaŭte diris:

—  Ĉio tute ne estas simpla. Kiam ni prenis akvon de la norda polusa ĉapo, tra la tuta planedo maloftiĝis pluvoj. Kaj ju pli bone funkciis nia ĉefa kanalo, des pli severis sekecoj. Jes, la akvo atingadis la ĉefurbon. Sed sekiĝis la ĉirkaŭaj kampoj kaj neniu plu povis nutri la urbon.

—  Do necesis fermi la kanalon! —  diris mi.

—  Tio estus kapitulaco! Ni agis pli bone. Ni etendis eĉ pli grandiozajn kanalojn de la suda polusa regiono.

Lecatl aliris la mapon de Marso kaj ŝaltis la kurantajn lumojn, por montri al mi, kiuj kanaloj jam portas la vivigan akvon al kampoj, kaj kiuj estas nur konstruataj. Tio estis mirinda spektaĵo kaj ĝi ĝojigis min.

—  Ĉu do nun pri agrokulturo ĉio bonordas? —  demandis mi.

—  Baldaŭ ĉio bonordos, —  firme respondis la inĝeniero. —  Tamen, la neĝorezervoj en la polusaj ĉapoj malgrandiĝis kaj pluvoj tra la tuta planedo ĉesis.

—  Tion mi ja sentas plej bone, —  konsentis mi. —  Sed kien malaperas akvo? Ja antaŭe ĝi forestis nur en mia puto!

—  Ĝin sorbas sabloj, ĝi disverŝiĝas, elvaporiĝas, oni eĉ ŝtelas ĝin! Vi ne povus imagi, kiel granda sabotado okazas en Marso!

—  Necesus pafmortigi ĉiujn, —  rimarkis mia kuzino.

—  Kaj kio pri senrepondeco de iuj laboristoj? —  daŭrigis Lecatl. —  Kaj pri malbona kvalito de konstruaj maŝinoj? Kaj pri manko de materialoj? Ĉu vi pensis pri tio?!

—  Ne, mi ne pensis, —  diris mi.

—  Ĉiuj estu pafmortigitaj, —  diris Ŝoĥiĥi.

—  Do nun ni alpaŝis al konstruado de superkanalo, —  diris Lecatl. Ĝi unuigos per tri linioj la nordan kaj sudan polusojn kaj ekvilibrigos la norman akvobilancon en la planedo. Kaj tiam ĉio bonordos.

Lecatl eksilentis.

—  Granda inĝeniero, —  diris mi. —  Ĉu eblas trovi por nia vilaĝo novan barelon? Ni ne havas per kio veturigi akvon el la marĉo, en kiun transformiĝis la valo de Azoro.

—  For de ĉi tie! —  ekkriis la inĝeniero. —  Malaperu eĉ via odoro! Per via parolaĉo pri bareloj vi subfosas la grandan ideon! Dum plena horo mi parolis al vi pri niaj atingoj, kaj vi repagis al mi per nigra sendankeco.

—  Oni devas pafmortigi vin, —  diris mia bonkora kuzino.

Por ke ili ne sukcesu plenumi tiun minacon, mi forkuris laŭ la ŝtuparo de sur la kvardeka etaĝo.

Surstrate, kiel ĉiam, hele brilis la suno. Kiam mi trenis min reen en la vilaĝon, sufokiĝante pro varmego kaj turmentata de soifo, mi vidis, kiel en la placeto apud la Megacitlo-monumento oni pafmortigis sabotantojn. Inter ili estis kelkaj ekologoj en lilaj togoj kaj altaj ĉapoj.

La fundo de la kanalo, tiu la sama, la unua kaj plej fama, estis kovrita de flava ŝlimo. En la vilaĝo mi neniun trovis. La homoj foriris.

Sen barelo mi ne povis veturigi akvon el la marĉo. Por ne morti pro malsato mi translokiĝis en montaron kaj tie en mallarĝa intermontejo mi trovis etan fonton, apud kiu mi vivas. La fonto ĉiumonate fariĝas malpli kaj malpli granda. Mi ne scias, kiu el ni elĉerpiĝos pli frue…

Jam dum kvin jaroj mi vidis neniun vivulon. Se antaŭe super mia kapo fojfoje flugis aerboatoj, do nun la ĉielo estas libera. Hieraŭ mi sonĝis, ke mi supreniĝas super Marso sur granda birdo. Kaj mi vidas, ke tuta Marso estas tranĉita de larĝaj senakvaj kanaloj. Kaj neniu vivulo ĉirkaŭe… Nur ie ĉe la norda poluso la lastaj inĝenieroj de Marsakvoministerio fosas sian lastan kanalon…


Reen al la libro-listo


Hosted by uCoz